Loading
Identeco elspureblas pro samaj pasvortoj

En nuna komputiligita mondo oni devas uzi multloke pasvortojn, kodojn, kiujn pli kaj pli malfacile povas cerboteni.

Por ne devi memorigi tiom da pasvortoj, oni kutimas uzi la saman pasvorton por pluraj servoj. Tio estas tre danĝera kutimo, ĉar povas helpi al misuzantoj.

Kiel mi jam menciis en la artikoleto: https://www.ipernity.com/blog/35820/339241

pluraj portaloj, korespondiloj povas havi saman protektanton (sekretan servon), kiu kontroltenas la personajn datenojn de uzantoj.

Nu, imagu situacion en kiu vi uzas la saman pasvorton, kaj por Gmaila korespondilo, kaj por FaceBooka komunuma portalo.

La protektanto de tiuj du (aǔ eĉ pli) servoj per programeto serĉas samajn pasvortojn.

Oni kutime surmetas validajn personajn informojn je komunumaj portaloj, kiel ekz. Iwiw - apartenas al komunikada kompanio T-com, kontrolata de la hungaraj sekretaj servoj, Orkut - apartenas al Google, aǔ FaceBook - sen komento, pri ĝia aparteno...

Se tiu programeto malkovras du samajn pasvortojn ekz. en Gmailo kaj FaceBook, la kontrolistoj povas facile analizi ene de tiuj du kontoj la skribstilon, asociitajn datenojn, ktp. kaj identigi la posedanton de la Gmaila korespondila konto. Ekde tiu momento ili povas eĉ misuzi la malkovritan korespondilan konton, kies pasvorton jam konas.

2 comments

HORVÁTH János András said:

Vi pravas, kaj skribis utilan konsilon, blogon. Eĉ ankaŭ mi ne povas cerboteni ĉirkaŭ dek, aŭ pli pasvortojn, sed al mi devis enskribi hejmen en mia kajero tial ke mi ne miksu tiujn, kiujn mi uzas maldense. Laŭeble mi klopodas neŭzi personajn informojn je komunajn portalojn. Do, mi dankas la bonan konsilon.
13 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Mi jam havas spertojn el laborejo, kie mi prizorgas komputilojn de uzantoj, pri la lokoj kien ili kutimas kaŝi pasvortojn. :-)
Fakte mi havas administristan rajton pri la komputiloj de uzantoj, tamen mi foje ŝercadas kun uzantoj pri kiel malkovri la personajn pasvortojn. Mi iras alen iu oficejo, ka vetas kun uzanto je biero, ke mi malkovros la uzantan pasvorton. :-)
Mi kontrolas rapide la malsupron de la muso, klavaro, rando de mura kalendaro, malantaǔo de ekrano, notlibreto, ktp. kaj je 95% mi kutimas trovi la kaŝitan pasvorton, kaj gajni la bieron! :-)
13 years ago ( translate )