Se iu zorgemulo pri la Esperanto lingvo mencias realan, vaeran fakton pri iu problemo, kun la intenco forigi la kaǔzojn de la koncerna problemo, kaj tiel helpi al Esperanto, la veron tordemulo tuj asertas, ke temas pri ”kaŝidisto”. Tiu ruzulo kredas, ke li tiel sukcesos deturni la atenton de la saĝa legantaro el la menciitaj veraj problemoj al inventitaj argumentoj pri la kialo de regreso de la planlingvo.
Mi reagis nekonsentante al tiu aserto, laǔ kio la regreso de Esperanto ŝuldas al uzado de insigno, flago, himno.
Insigno, flago, himno certe ne helpas al planlingvo, sed ne ili estas la bazaj kialoj pri la lingvouza regreso.
La kerno de tiu mia reago esti tio, ke pri la spacoperdo de Esperanto kulpas la hontinde malbona lingvoscipovo de la plimulto de Esperantistoj. Tiu fuŝa lingvoscipovo (unue menciita fare de Kazimierz Bein) ŝuldas al neprofesie difinita lingvoregularo en tiu antikva (sed tamen, ankoraǔ valida) originala Fundamento.
La samaj Esperantistoj ofte parolas pli flue la anglan lingvon, ol Esperanton, ĉar la angla lingvo havas klare formulitajn lingvoregulojn. La angla (Oxforda) literaturo estas konsekvenca je unusencaj lingvoreguloj, cerbotenendaj idiomaĵoj.
6 comments
Laszlo Istvan TOTH said:
Eĉ la plej malfacila etnilingvo ĉiam havas amatorojn, kiuj emas uzi ĝin kiel fremdan lingvon. Sed tiu fakto ne ŝanĝas la bazan problemon pri netaǔgeco por nepoliglotoj, por ne hobiaj lingvouzantoj.
Kompreneble, ĝenerale ne la strukturo de E-o kulpas (escepte nur kelkajn tro universalajn gramatikaĵojn), sed la grava manko pri klaraj, nekontraǔdiraj reguloj, la grava manko de literaturo, kiu estu konsekvenca je necesaj, raciaj reguloj, konvencioj.
Pri CocaCola, PepsiCola oni faris pli multan reklamon, tro-glorigon, ol pri Esperanto. Tamen, tiuj kiuj gustumis tiujn likvaĵojn ekŝatis ilin, eĉ se tiuj likvaĵoj ne estas vere sanaj.
Sed ne eblas diri la samon pri tiuj gejunuloj, kiuj ”gustumis” Esperanton. En Hungarlando faras ekzamenon ĉiujare ĉ. 3 000 gejunuloj, sed ne rezignas pri Esperanto nur ĉ. 1% el ili.
Do, dum dek jaroj konatiĝas kun Esperanto ĉ. 30 000 gejunuloj. Aldonu ankaǔ iliajn po du gepatrojn, geamikojn (sufiĉas nur po du!), kaj la tuta nombro de tiuj, kiuj scias pri la ekzisto de Esperanto iĝas (krom tiuj 30 000 ekzameniĝintoj): 30 000 x 2 gepatroj, kaj 30 000 x 2 geamikoj = 120 000. Kune kun tiuj 30 000 ekzameniĝintoj, dum dek jaroj akumuliĝas ĉ. 150 000 personoj, kiuj tutcerte ”ricevis reklamon” pri Esperanto. Do evidente ne reklamo mankas.
Mi ne asertas tion, ke tiuj ekzameniĝintoj rezignis je Esperanto pro neplaĉo. Ili ne ekhavis sukcesĝojon per lingvuzo pro neeblo lernakiri ĝin je tiu senpena uzkapablo, kiu jam povas alporti ĝojon dum uzado. La kialo de tiu nekontentiga lingvoscipovo estas la mankantaj lingvoreguloj, kaj lingvaĵe kontraǔdira je lingvoreguloj, neetalona, disa-misa literaturo. Sekteco estas nur aldona malkonvenaĵo, sed tamen ne determina.
Laszlo Istvan TOTH said:
- - - - -
Mi opinias necese unue klarigi la komprenon de la vorto Esperanto.
Por mi gustumi Esperanton signifas ĉefe konatiĝi kun la planlingvo.
Tiaj kialoj jam preskaǔ ne plu ekzistas, kiaj iam instigis onin aliĝi al Esperanto precipe laǔ movada aspekto.
Se oni bezonas nur komunumon, sen lingvolernado, helpe de interreto ja eblas aliĝi al multegaj diversaj komunumoj por kontentigi la plej specialajn gustojn.
Ĉu oni deziru pli movadon, ol planlingvon? - nu, bone, estu tiel. Sed tiukaze oni ne plu plendu, ke instancoj ne emas akcepti Esperanton kiel pontlingvon. La plorinda lingvoscipovo de Esperantistoj fortimigas instancojn akcepti la planlingvon. Fakte instancoj disponas ankaǔ pri lingvofakuloj, kiuj verŝajne ne estas nekleraj homoj. Trastudante la lingvoregularon de Esperanto, fakuloj ne povas resti senridete. La malpermeso tuŝi lingvoregularon, definitive forturnas instancojn disde la ideo okupiĝi pri la planlingvo.
”"Disa-misa literaturo" ekzistas en multaj lingvoj, oni ja parolas multajn lingvoversiojn kaj lingvonivelojn, kaj la "granda literaturo" tion spegulas.”
- - - - -
Sendube tiel estas, kiel vi skribis, sed ni tamen diskutas pri lingvoinstruado. La lingvorespondecaj ŝtataj instancoj ĉiam filtras la devigan literaturon por lernejanoj laǔ lingvoĝustece aktuala lingvaĵo.
Ekz. en Hungarlando oni ne proponas literaturon, kiu estiĝis antaǔ ducent jaroj, kiel etalon-lingvaĵan, kiel devige legendan literaturon por lernejanoj. Eĉ el inter aktualaj naciaj literaturaj verkaĵoj ne la tuto iĝas parto de deviga, porinstrua literaturo por lernejanoj.
Se oni fine kreus tiujn mankantajn, sed tamen absolute necesajn regulojn, granda parto el E-a literaturo iĝos erara laǔ aktualaj lingvonormoj, eĉ se oni ne ŝanĝus regulojn, sed nur simple unusencigus la kontraǔdirajn regulojn.
Sed kiu klasifikos, kategoriigos la tutan ĝisnunan literaturon laǔ lingvoĝustece neaktuala kaj aktuala?
Ne temas do, pri distingo inter literaturo por komencantoj kaj literaturo por progresintoj, sed pri distingo laǔ erara lingvaĵo kaj neerara lingvaĵo (laǔ aktualaj normoj).
Laszlo Istvan TOTH said:
- - - - -
La ekuzo de ”al en”, ”al sur”, ”en la 31-a de Aǔgusto” anstataǔ ”la 31-an de Aǔgusto”, memstara ”on” anstataǔ finiĝo por rekta objekto, ktp., kaj de ceteraj manieroj kiuj celas anstataǔigi akuzativajn finiĝojn per prepozicioj, fontas el la sama spertiĝo pri erara lingvaĵo ĉe Esperantistoj, pro kiu mi postulas nekontraǔdirajn lingvoregulojn.
Ankaǔ tiuj etnuloj mistrafas la uzon de finiĝo, kiuj en siaj patrinlingvo diferencigas per finiĝo moviĝon enen, disde moviĝo ene.
Ekz: hungaroj ofte diras: ”Voltam a szóbába.” ('Mi estis en ĉambron.') anstataǔ diri ”Voltam a szóbában” ('Mi estis en ĉambro'). En la hungara lingvo uzatas la sama finiĝo por distingi moviĝon enen disde moviĝo ene, kiel en Esperanto, sed ĝuste inverse laǔ signifo: postmeto de ”-n” indikas moviĝon ene, dume manko de ”-n” indikas moviĝon enen.
Do mi konstatis, ke Esperantistoj amase mistrafas la uzon de finiĝoj, kaj tial mi eksperimentadis ĉe gelernantoj per prepozicioj anstataǔ finiĝoj. La sukceso estis okulfrapa. Ili preskeu neniam forgesis uzi prepoziciojn, dume tiuj antaǔaj gelernantoj, kiujn mi iam instruis uzi finiĝojn, preskaǔ ĉiam eraris.
Lerni uzi korekte izolajn vortojn estas magnitude pli facila, ol lerni uzi finiĝojn. Jen la kialo de miaj laǔFundamentaj, sed tamen neoftaj uzmanieroj.
Mi neniam enkondukus tian regulon, laǔ kiu oni devus decidi, ĉu preferi finiĝojn, aǔ preferi prepoziciojn. Mi simple konsilus lingvolernantojn uzi prepoziciojn, ĉar pli poste, dum praktiko ĉiel pruviĝos, kiu pravis. Do, mi ne pri tiaj reguloj pensis, ke necesas ilin krei. Mi pensis plej parte pri reguloj de vortordo por certaj vortoj.
Laszlo Istvan TOTH said:
- - - - - -
Tio estas bona ekzemplo pri alkutimiĝo al idiomaĵoj en etnaj lingvoj. Kiel rezulto de tia alkutimiĝo, idiomaĵoj jam ŝajnas esti tiom naturaj, ke oni jam eĉ ne pensas pri tio, ke ili kontribuas al erara lingvaĵo. Fakte idiomaĵoj en etnolingvoj estas tiom oftaj, popularaj, ke jam neniu pensas analizi iliajn gramatikajn validecojn.
Tial oni emas diri: ”A boltba voltam” ('Mi estis en vendejon'), kun la senco de: ”A boltba mentem” ('Mi iris al en vendejo' {aǔ, kiel vi plej ŝatas diri: en vendejon}), kaj ne rimarkas la eraron.
Tia eraro tamen povas efiki negative dum suba situacio:
A diras: ”Tegnap kirabolták a boltot.” - 'Hieraǔ oni prirabis la vendejon.'
B diras: ”Igen, tudom. Én is a boltba voltam.” - 'Jes, mi scias tion. Ankaǔ mi estis en vendejon.' = oni povas kredi, ke B estis en vendejo dum prirabado, kvankam B volis komuniki, ke ankaǔ li iris al en vendejo {en vendejon}. Sed pro alkutimiĝo paroli idiomaĵe, li ne pensis pri la konsekvenco de tia erara lingvaĵo.
Jen kial planlingvoj ne devas imiti la idiomaĵajn etnolingvojn.
Laszlo Istvan TOTH said:
Post la analizado farita pri la hungara lingvo, pruviĝis, ke eĉ hungaroj, kiuj uzas la hungaran lingvon kiel patrinlingvon, mistrafas la ĝustan uzon de la finiĝa distingilo pri moviĝoj ene, kaj enen.
Parolantoj de Esperanto eĉ pli ofte mistrafas (eĉ post jardeko da lingvouzo) la ĝustan uzon de tiu finiĝo kun la rolo distingi moviĝon ene disde moviĝo enen.
La finiĝa metodo tiucele do fiaskis, dume tiuj miaj gelernantoj, kiujn mi instruis uzi tiucele prepozicion, signife malpli ofte eraris jam eĉ post kelkaj monatoj.
Komencantaj lingvolernantoj pri la angla lingvo tre facile perceptas la rolon de tiaj prepoziciaj indikiloj, kaj uzas ilin lerte, malpli erare, ol hungaroj aǔ Esperantistoj tiujn finiĝajn:
”He put it onto the table.” = 'Li metis ĝin al sur la tablo.' (tradicie: 'Li metis ĝin sur tablon').
Bonŝance Fundamento certigas ankaǔ alian metodon distingi moviĝon, tiun prepozician. Do ne necesas pensi pri gramatika ŝanĝo, sed sufiĉas nur elekti la pli efikan solvon.
Ĉi-kaze reliefiĝas obstinstulteco de iuj Esperantistoj. Ili ne kontentiĝas per tio, ke Fundamento certigas tiurilate du eblojn, sed ili ja insistegas tute ne konsideri/akcepti tiun alian eblon, simil-laǔFundamentan. Ili obstinegas simple tial, ĉar Z. en tiu praa ekopo ne uzis la alian, pli efikan metodon.
Laszlo Istvan TOTH said: