- éljen az eszperantó!
- kion vi diris?
- tessék? - nem értem.
- vi menciis la vorton Esperanto.
- mi van az eszperantóval?
- do you speak english?
- yes I do.
- you said something about esperanto.
- yes I said, three cheers for esperanto!
- but you didn't catch what I said to you in esperanto.
- it is because I am an esperantist!
4 comments
Laszlo Istvan TOTH said:
Vi jam ne estas Esperantisto, ĉar vi jam nun regas tre bone la planlingvon. :-)
Laszlo Istvan TOTH said:
Sed mi malkovris la kialon de ilia nebona lingvoscipovo, kaj mi eĉ proponis al ĉiuj konvenan solvon. Ili ne povas finlerni normale la planlingvon, ne pro mensa nekapablo, sed pro obstineco sekvi personkult-impete, senpripense, la neprofesie kompilitan Fundamenton (ne temas pri Esperanto mem, sed pri ĝia difiniteco, fakte nedifiniteco), kaj la lingvoregule nekoheran literaturon.
Kontraste al tio, tiuj kiuj sekvas siajn proprajn prudentojn kaj spertiĝojn akiritajn en aliaj fremdaj lingvoj (poliglotoj), sukcesas tre bone finlerni la planlingvon, kaj kapablas uzi ĝin inter si tre lerte.
Laszlo Istvan TOTH said:
La interna ideo de Esperanto, eĉ se utopia, tamen povas esti tiu unuecigilo, kiu kapablas kunligi diversetnajn homojn, kiuj sonĝas pri tutmonda amikeco.
Esperantistojn tamen devus gvidi ja mensa racio kiam ili etendas, disvastigas siajn ideon.
Se Esperantistoj deziras disvastigi la internan ideon al tutmondo pere de la lingvo Esperanto, ili unue devas pretigi la planlingvon konforme al la postuloj de tutmonde instruataj fremdaj lingvoj.
Ekzistas klaraj normoj, laǔ kiuj ajna lingvo devas esti difinita. Sen tiaj normoj la planlingvo ne nur restos neŭzebla por nepoliglotoj, sed pluse, ankaǔ instancoj rifuzos ĝin.
Tio ne signifas, ke la interna ideo realiĝos. Se la angla lingvo definitive iĝos la sola patrinlingvo por ĉiuj loĝantoj en nia mondo (ni provu nur imagi tion), ne plu eblos paroli pri lingva diskriminacio. La sola monda lingvo fakte iĝos ”neŭtrala”. Sed tio ne solvos la problemojn kiuj estiĝis ekde la invento de mono: emo riĉiĝi senfine, akapari potencon, superregi per mono homojn, komunumojn, eĉ la tutan mondon (vidu la grupon G20).
Efektive multe pli aplikebla, realigebla, ol la interna ideo de Esperanto, estas la iniciato GPL (General Public Licence = Ĝenerala Publika Licenco) elpensita de Richard Matthew Stallman, fontinta el la ideo de la malfermkoda uniksa operaciumo. Tiaj iniciatoj ja povas bremsi la efikon de avareco, tro-riĉiĝemo, do plibonigi nian mondon.
Ĉu iu ajn entuziasmulo jam kreis skulptaĵon aǔ pentraĵon pri Richard M. Stallman? - mi pensas, ke ne... :-)
Mi jam de tri jaroj uzas Linukson. Ĉu vij (pluralo de vi) ankoraǔ plenŝtopas la poŝojn de la redmondaj miliarduloj? :-)
Laszlo Istvan TOTH said:
La traduko de tiu ironia teksto estas la jena:
- éljen az eszperantó! //vivu Esperanto!//
- kion vi diris?
- tessék? - nem értem. //Pardonu? - mi ne komprenas tion.//
- vi menciis la vorton Esperanto.
- mi van az eszperantóval? //Kion vi diris pri Esperanto?/
- do you speak english? //Ĉu vi parolas angle?//
- yes I do. //Jes, mi parolas//
- you said something about esperanto. //Vi diris ion pri Esperanto./
- yes I said, three cheers for esperanto! //Jes, mi aklamis per vivu-krioj pri Esperanto.//
- but you didn't catch what I said to you in esperanto. //Sed vi ne komprenis tion, kion mi diris al vi en Esperanto.//
- it is becaǔse I am an esperantist! //Jes, tio estas ĉar mi estas Esperantisto.//
* * * * * * *
Sed mi ne volus, ke vi miskomprenu la direktiĝon de tiu ironio. Mi celis kritiki tiujn, kiuj senfine laǔdas kaj propagandas pri la planlingvo, dume ne kapablas finlerni ĝin (fakte eĉ post jardeko da lernado ne), sed ili tamen kapablas sufiĉe lerte uzi la anglan, kiel fremdan lingvon.
Mi ja agnoskas tion, ke ne la baraktantaj, povraj lingvolernantoj kulpas pri nebona lingvoscipovo, sed la amatorece, mankhave kaj kontraǔdire kompilita lingvoregularo. Tio tamen ne senkulpigas ilin pri fari propagandon por la planlingvo, kiun ili eĉ ne scipovas.
Kiam mi provas helpi la entuziasmajn nepoliglotojn per la necesaj, klaraj lingvoreguloj, konvencioj kiuj mankas en Fundamento, ili protestas per tio, ke Zamenhof ne difinis tiajn regulojn. Do ili restas ”nekuraceblaj”.