Gravas rekoni kaj konsideri tiun fakton, ke uzantoj de planlingvo vivas en medio de iu reganta etnolingvo (t.n. monda lingvo). Ĉi-epoke temas pri la angla lingvo, sed pli antaǔe temis pri la latina, franca, germana lingvoj.
Do plaĉe-neplaĉe, la plimulto de fakvortoj kune kun siaj komprenoj kreiĝas en la aktuala mondlingvo. Por ne-mondlingvanoj tiuj fakvortoj aperas kiel fremdlingvaj vortoj.
Diversaj ŝtatoj plej ofte transprenas tiujn fakvortojn originalforme aǔ ne multe ŝanĝite al en siaj ŝtataj lingvoj. Se ili ne importus tiujn fakvortojn, sed elpensus proprajn korespondajn, tio ne nepre helpus al tuja, ĝusta kompreno.
Uzantoj de planlingvo profitas plej multe je facile uzebla gramatiko de planlingvo (espereble profesie difinita), kaj la importitaj kaj ĝuste adaptitaj fremdaj fakvortoj ne ĝenas komunikadon. Samtempe, danke al vasta disvastiĝeco, tiaj mondlingvaj fakvortoj estas senpene rekonataj fare de divers-etnolingvuloj, kiuj certnivele scipovas la aktualan mondlingvon, sed kiam paroli aǔ skribadi per ĝi, ja alfrontas gravajn malfacilaĵojn.
Ĉi-kaze reliefiĝas la avantaĝo de planlingvo, kiu kapablas senprobleme uzi pere de skemeca, facila gramatiko ajnan importitan kaj iom adaptitan fremdan fakvorton.
Do ne indas malemi transpreni kaj ekuzi per planlingvo adaptitajn fremdajn fakvortojn.
2 comments
Laszlo Istvan TOTH said:
Tiu libro estas verkita de nemovadema, klera, poliglota verkisto de beletro, kiu grave priatentas lingvan klarecon, racio-konforman vortumadon. La libro estas tre interesa, atentokapta, kvankam ĝi estas aŭtobiografa, parte informa, ankaǔ instrua kaj beletra.
Laszlo Istvan TOTH said: