Kiam iu inform-registra/kolekta sistemo sufiĉe disvastiĝis, la potenc-instancoj tuj prenas ĝin je siaj protektadoj.
Komence la poŝtelefona (mobiltelefona) sistemo iĝis utila ilo por inform-akiremaj sekretaj servoj. Aperis eĉ leĝo, kiu devigas la mobiltelefonajn kompaniojn registri kaj gardi komunikaĵojn, tekstajn mesaĝojn dum kvin jaroj. Eĉ pli, mobiltelefonaj kompanioj estas nuntempe rekte kontrolitaj fare de sekret-servaj instancoj.
Ĝis kiam temas nur pri agado eviti terorismon, la afero aspektas eĉ laǔdinde. Sed kazoj pri misuzoj estas tamen magnitude pli oftaj.
Nuntempe la mesaĝilo Gmailo ŝajnas furori, do la super-monde agantaj (regantaj) sekretaj servoj prenis ĝin je siaj prtektadoj. Tiuj servoj laǔplaĉe kontrolas mesaĝojn senditajn, ricevitajn, ne nur fare de potencialaj teroristoj, sed ankaǔ (precipe) fare de potencialaj politikaj kontraǔuloj (temas do pri misuzo).
Simile, nuntempe furoras la portalo FaceBook, sur kiu portalo individuoj kundividas ”senpage kaj senaltrude” siajn personajn, privatajn informojn.
Evidente, la profesiaj teroristoj estas pli ruzaj, ol afiŝi informojn pri si sur tiaj portaloj (kiel ekz. FaceBook), aǔ sendi gravajn mesaĝojn tra furoraj mesaĝiloj (kiel ekz. Gmailo).
Tamen la sekretaj servoj investas influon kaj monon por instigi ĉiujn interretumantojn aliĝi al la portalo FaceBook, kaj al la mesaĝilo Gmailo.
Do, la informoj rikolteblaj desur tiaj portaloj povas servi precipe por politikaj potencoj, aǔ por personal-estruloj de firmaoj, por kontroli siajn dungitojn, ktp.
El esprimiĝoj de frenezuloj, psikopatiuloj (kiel ekz. Breivik) ne eblas konkrete interpreti la nekalkuleblajn krimo-eventojn, kaj eviti la realiĝojn de tiaj kaŝitaj krimoplanoj. Por eviti tiajn tragediojn, instancoj devus por ĉiam ĉesi la nekontrolatan, liberan akireblon pri armiloj, eksplodiloj. Sed al tio kontraǔstaras la liberala, profitorientata kapitalisma sistemo.
9 comments
Laszlo Istvan TOTH said:
Mi ja klare sciis kaj scias tion, ke la vorto mobiltelefono ne estas zamenhofa Esperanto vorto. Ĝuste tial, mi klarige menciis unue poŝtelefono-n, sed plue mi tamen uzis mobiltelefono-n.
Ankaǔ la vorto poŝtelefono ne estas ankoraǔ sufiĉe universale konata dise en nia mondo, tial mi decidis plue mencii la angladevenan ”adaptaĵon”, la mobiltelefono-n.
Cetere, post la famiĝintaj eventoj pri aligatorado dum la ĉi-jara U.K., estas pli saĝe ne multe pretendi profundan lingvokonon de Esperantistoj, sed anstataǔe pli indas uzi angladevenajn adaptaĵojn por modernaj iloj.
Laszlo Istvan TOTH said:
- - - - - - -
Mi scivolas pri la fonto de tiu informo, ĉar en vortaroj agnoskitaj de Akademio jam enestas vortoj, kiel: aǔtomobilo, mobiligi, mobilizi, malmobilizi, rabomobilo. En tiuj vortoj la radiko mobil_ rilatas unusence al movo, moveblo.
Vi skribis: ”Principe ne estas bone krei homonimojn abunde”
Nu, vi pravas, ĝuste tial PIV-anoj (se ili kulpas) devintus unue atenteme kontroli la jam ekzistantan kaj agnoskitan vortostokon, por eviti kreadon de homonimoj, kaj nur post tio enkonduki novajn vortojn.
Tial mi konsilas Esperantistojn, ke pli prefere konsultu nek PIV-on, nek nPIV-on, dume la vortostoko de tiuj vortaroj (kreitaj de entuziasmaj sed malpli fako-saĝaj personoj) ne estas agnoskitaj fare de Akademio. Tio ne estas mirinde, ĉar PIV-oj enhavas ankaǔ multajn stulte, nepripensite difinitajn vortojn.
Mi persone certe ne akiros kaj ne konsultos tiujn vortarojn ĝis kiam Akademio detenas sin agnoski ilin.
Mi povas argumenti la avantaĝon adapti laǔ la E-a gramatiko anglajn fakvortojn, anstataǔ penadi kompili fakvortojn per Esperantaj rimedoj.
Unue, tial estas preferinde akcepti anglajn fakvortojn, ĉar ili iĝas multe pli rapide vaste konataj en mondo, ol la kompilitaj fakvortoj el E-aj vortoj kaj formativoj; due, ĉar la disponeblaj E-aj rimedoj kompili novajn tuj-interpreteblajn fakvortojn elĉerpiĝas post kelkaj fakvortoj, kaj ne plu restas eblo kompili tiel pluajn fakvortojn.
Angloj diferencigas ”feature phone” (kutima ”poŝtelefono”, kun mezaj kapabloj) disde ”smart phone” (inteligenta, universala aparato, per kiu eblas ankaǔ telefoni). Ĉu ni nomu ambaǔ ”poŝtelefono”? Ĉu nia lingvaĵo estu pli primitiva (neprogresinta), ol tiu de angloj, nur tial, ĉar ni ĉiapreze volas trovi korespondan vorton uzante nur la rimedojn ekzistantajn en E-o?
Por lingva facileco ne tio gravas, kiajn/kiujn vortojn oni uzas, sed per kia gramatiko.
Laszlo Istvan TOTH said:
Ĉu tiu, kiu kreis la vortojn aǔtomobilo, rabomobilo, mobiligi, mobilizi, kun la kompreno de movebla por la radiko ”mobil_”, aǔ tiu, kiu kreis la vorton mobilo kun la kompreno de artaĵo por la radiko ”mobil_” ?
Iu el tiuj du kreintoj certe malkonsideris la jam ekzistantan vortostokon!
Laszlo Istvan TOTH said:
Vi skribis (se mi bone komprenis), ke la radiko mobil_ kun la kompreno de artaĵo aperis pli frue, ol la radiko mobil_ kun la kompreno movebla. Nu bone, sed tute ne gravas kiu kompreno de tiu radiko aperis pli frue, ĉar gravas nur tio, kiun komprenon agnoskis por tiu radiko Akademio de Esperanto.
Pri ĉiu vorto, kiu aperas en planlingvo pluse al la originala vortostoko de Fundamento, respondecas Akademio de Esperanto.
Mi ja povas uzi smart-telefono-n, sed tio ne iĝos aǔtomate parto de oficiala vortostoko. Do, neniu rajtas plendi pri tio, ke mi uzas en la vorto aǔtomobilo la radikon mobil_ kun la kompreno de movebla, se AdE agnoskis ĝin. La vorto aǔtomobilo ja estas kunmetaĵo de aǔto kaj mobil_o, ĉar ekzistas ankaǔ la vorto aǔtoriparejo. Kontraste al tio, la komprenon de artaĵo por la radiko mobil_ Akademio ne agnoskis, do ĝin oni uzu je privata respondeco (ĉu ĝin oni komprenos konvene, aǔ ne).
Laszlo Istvan TOTH said:
Kial enestas en vortostoko agnoskita de AdE la verboj mobilizi kaj mobiligi kun la kompreno igi moviĝanta/movita/movata? - kaj kial mankas en vortostoko agnoskita de AdE la kompreno de artaĵo por la radiko mobil_?
La oficiala ekzisto de la radiko mobil_ (kun la kompreno pri movo) indikas klare la kunmetitan staton ankaǔ de la vorto aǔtomobilo.
Tio montras klare, ke AdE akceptis por la radiko mobil_ nur la komprenon kiu rilatas al movo, sed ne al artaĵo. En Esperanto ĝis nun ne ekzistas radikoj, kiuj havu tute diferencajn komprenojn, kaj espereble eĉ estonte ne ekzistos. :-)
P.S.
Pri figurasencaj komprenoj mi ĉi-teme ne intencas fari mencion.
Laszlo Istvan TOTH said:
Laszlo Istvan TOTH said:
- - - - - -
Fundamentaj vortoj (mi supozas, ke per la adjektivo Fundamenta vi pensis pri UiversalaVortaro) estas ege malmultaj, rilate al tiuj aktuale fare de AdE agnoskitaj kaj en oficiale eldonitaj vortaroj aperigitaj.
Ne tio devus esti la koncerna argumento, ke iu vorto estas aǔ ne estas Fundamenta, ĉar se ni uzus nur vortojn el U.V., estus penege komunikadi.
Des pli, ĉar mi eĉ ne povas imagi, kial Zamenhof ne markis verbojn en U.V. laǔ transitiveco. En vortaroj de lingvoj, kiuj markas rektan objekton ne per vortordo, sed per indikiloj de akuzativo, ĉiuj verboj estas tiasence markitaj. Eble Z. ne sciis, ke verbojn oni devas marki laǔ transitiveco.
Se vi pensis rilate al mobiligi ne pri Fundamenta vorto, sed pri laǔFundamenta vorto, nu tiam István Szerdahelyi eble ne sciis tion.
Laszlo Istvan TOTH said:
- - - - - - - - -
Temas ne pri simpla listo de vortoj, sed pri tiu grava vortaro kompilita de István Szerdahelyi kaj Ilona Koutny:
https://www.ipernity.com/doc/35820/11185501
Laszlo Istvan TOTH said:
szólít 1. (hív) voki; fegyverbe ~ kat voki por armi sin, mobiligi, mobilizi; magához ~ voki al si; 2. (nevez) nomi; elvtársnak ~ vkit nomi iun kamarado; nevén ~ vkit alparoli iun laŭnome;