Loading
Ĉu daǔre insisti kontraǔstari al naturaj fortegoj, aǔ ŝanĝi vivspacon?

Ekzistas en nia mondo kelkaj elstare danĝaraj zonoj, kie la naturaj katastrofoj re- kaj refoje ekstermas amase homvivojn. Mi mencios nur kelkajn el ili, por havi imagon pri ĉi tiu temo:

San Francisco situita super terkrusta romplinio; parto el Japanlando situita super terkrusta romplinio; parto el Nederlando situita je malleviĝanta tersurfaco, ktp.

Se kompari la surfacojn de tiuj loĝataj, danĝeraj zonoj, al iuj vastaj nedanĝeraj zonoj, kiuj estas apenaǔ loĝataj, eblas konkludi, ke estas pli saĝe transloĝiĝi amase (ŝtatnivele) al nedanĝeraj zonoj. Ekz. en Kanadlando troviĝas vastaj areoj apenaǔ loĝitaj, kie japanoj povus setliĝi. Se mi estus kanadano, mi certe ne protestus akcepti japanojn alsur tiuj nemulte loĝitaj areoj. Kutime oni pretas akcepti senplende la egale aǔ pli civilizajn gentojn, se la akcept-procezo certigas homecajn konsiderojn (reciprokan respekton pri kulturoj, lingvoj, tradicioj, kutimoj), kiel tio funkcias bonege ekz. en Svislando.

Multaj nederlandanoj setliĝas (transloĝiĝas) alen Hungarlando, sed neniu protestas kontraǔ ili. Ili kunportas ofte bezonatajn teknologio-scipovojn, konsiderindan labor-aliron, ktp.

Gentoj povas kunvivi en paco, kaj lerni reciproke iu de alia metiojn, scipovojn, lertecojn, kondiĉe, ke neniu gento klopodu lobie, konspire, suvereni super alia(j) gento(j).

2 comments

Laszlo Istvan TOTH said:

Tion, ke io akcepteblos aǔ ne, oni ne povas scii certe.
Kiam Hong-Kongo ankoraǔ estis sub direktado de Britlando, kaj proksimiĝis la jaro, kiam Ĉinio povis ĝin re-ekhavi (finiĝis la lu-periodo), kanadanoj estis pretaj akcepti hongkonganojn. Fine estiĝis konvena kaj sekura akord-kontrakto pri la estonto de Hong-Kongo, kaj la tieaj ĉinoj decidis ne plu fuĝi el siaj patrinlando. Se tiu akord-kontrakto ne estiĝintus favore al hongkonganoj, en Hong-Kongo okazintus eksodo.
En Kosovo serboj ne koloniigis albanojn. Sed serboj preferis migri pli proksime al ĉefurbo, pro pli bonaj laborebloj, salajroj. Dum tio la restintaj albanoj (kiuj estis kontentaj pri tiu regiono) plimultiĝis, kaj nun ili reprezentas la plimulton de la tiea loĝantaro. Nun serboj tion sentas, ke perdis landoparton, sed tiutempe ili tamen ne preferis resti surloke.
Multaj homoj posedas aĵon, kiujn neniam uzas (eĉ forgesas pri ĝi), sed kiam iu forŝtelas ĝin, tiu aĵo tuj iĝas ”grava”, ”nepre necesa”. :-)

Antaǔ centoj da jaroj diversaj ŝtatoj intence koloniigis certajn gentojn pro diversaj kialoj: por defendi landlimojn, por enporti evoluintan industrian teknologion, por kompletigi formortintan junularon, foje eĉ por havi sklavojn (Usonlando), ktp.
En Hungarlando, antaǔ centoj da jaroj la iamaj regoj koloniigis sikulojn por defendi landlimojn, germanojn por alporti kaj disvastigi industriajn metiojn. Ĉiuj profitis de tiuj koloniigitaj gentoj.
Nu, jes, koloniiĝis ankaǔ ”malpli konformiĝebla” gento, kiu nun postulas esti mone apogata, kaj kaǔzas gravajn sociajn problemojn. Mi preferus anstataǔe japanojn...
13 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

En la epoko de la rumana diktatoro Ĉeauŝesku, Germanio ”aĉetis” (rehejmigis) germanojn el Transilvanio (nun parto el Rumanio). Dum la sama diktatura periodo ĉ. duonmiliono da hungaroj formigris el Rumanio (ankaǔ mi). La ”aĉetitaj” germanoj estis tiuj, kiujn koloniigis komence la hungaraj reĝoj en la X-a jc. por senarbigi areojn, kaj defendi landlimojn, en la XI-a kaj poste en la XVII-a jc. por disvastigi industriajn metiojn.

Nun la nederlanda ŝtato apogas mone nederlandanojn por transloĝiĝi alen mezeǔropaj landoj. Temas pri loĝantoj, kiuj nun vivas en zonoj kiuj altitude troviĝas sub mara nivelo. Ŝajnas, ke la elspezoj protekti/defendi tiujn regionojn disde mara akvo kostas pli kaj pli multe, kaj pro ŝanĝiĝo de klimato atendeblas pli kaj pli gravaj ŝtormoj, kiuj minacas digojn. Pluse, pro tektonikaj movoj granda parto el Nederlando daǔre malleviĝas.
Do tiel migradas gentoj dum jarcentoj (ĉu propravole, ĉu ne) de unu lando al alia.
Cetere ”miksado de sango” helpas al kvalito de genoj... :-)
13 years ago ( translate )