Nuntempe oni zorgiĝas post la bedaǔrindaj efikoj de la nelonge okazintaj tertremo kaj cunamo en Japanlando.
La ĉefa kialo de tiu maltrankviliĝo ŝajnas esti la averio de tiu atoma centralo proksime al Fukushima. Dume preskaǔ neniun okulfrapas tio, ke tiu fortega tertremo nur malmulte kaǔzis ruiniĝon de konstruaĵoj, ĉar preskaǔ ĉiun gravan damaĝon kaǔzis la nekutime alta cunamo, sed ne rekte la tertremo! Tio signifas, ke japanoj estas treege lertaj konstrui tertremrezistajn domojn, konstruaĵojn.
En la marbordaj urboj ili konstruis ankaǔ kontraǔ-cunamiajn digojn, kiuj ja rezistis al akvopremo, sed ne al la dek-metre alta cunamo!
En la atoma centralo de Fukushima ne rekte la tertremo okazigis damaĝon, sed la nekutime alta cunamo.
Antaǔ ol daǔrigi la prezentadon pri atoma-teknologio, mi invitas vin iom pensi pri la nombroj de ĉefe karbo-ministoj, kiuj mortis dum jarcentoj en minejoj okaze de gaso-eksplodo, ter-kolapso, ktp, aǔ pli poste pro silikozo. Kutime oni ne konsideras tiajn famojn kiel gravajn, dume akcidento en iu atoma centralo ja estas urĝe konsiderinda famo!
Multaj registaroj intence prisilentas la monate mortintajn karbo-ministojn, aǔ la ĉ. sammultajn, monate mortintajn, silikoz-malsanajn handikapulojn.
Por havigi pli klaran imagon pri la esenco de tia aferaliro, mi prezentas al vi la opinion fare de la plimulto de homoj pri aviadil-veturado. La plimulto de homoj pretas kredi tion, ke aviadilo estas la plej malsekura veturilo. Jes, ĝis nun neniam okazis, ke aviadiloj restu en ĉielo. Ili ĉiam ”revenis” iel ajn al tero.
Sed en veturtrafiko sur teraj vojoj mortas ĉiujare multe pli multaj homoj (rilate al veturata homo*km), ol en aviadil-veturado. Tio signifas, ke se vi deziras veturi ekz. disde Ateno ĝis al Hamburgo, vi havas pli bonajn ŝancojn alveni sane kaj senvundite se vi veturas per aviadilo, ol se vi veturus survoje per aǔto.
Vi provus sumigi la mortintojn en karbaj minejoj dum periodo, kiam ankoraǔ ne funkciis atomaj centraloj. Bv. aldoni ankaǔ tiujn, kiuj mortis silente pro silikozo...
Pro malbonvolemo aǔ stultaĵo ja povas morti centoj, miloj, eĉ milionoj da homoj. Por tio ne necesas atoma centralo...
En la ĉernobila atoma centralo okazis nek tertremo, nek cunamo, sed io pli grava: stultaĵo! En Japanlando eĉ tertremo ne povis kaǔzi problemon, sed nur la tre nekutime alta cunamo.
Nekutimaj naturaj fenomenoj ĉiam povas okazi. La tegmentojn de domoj oni kalkulas laǔ maks. 300 kg./m2 kaze de neĝo. Sed ne eblas ekskludi certan malfeliĉan kuniĝantan efikon, ke la ŝarĝo de neĝo estu eĉ pli granda.
Ĉu vi estas sekurigita pri meteorita frapego? Ĉu en nia mondo, ĉiu familio disponas pri bunkro, en kiu povas supervivi per stokitaj nutraĵoj, akvo kaj ceteraj necesaĵoj, pli, ol kvin jarojn post iu meteorit-enfrapo? - certe ne! Tamen neniu postulas al ŝtatoj konstrui tiajn bunkrojn, kiuj estu provizitaj per ĉiu necesaĵo por pli, ol kvin jaroj.
En Fukushima funkciis tn. akvoboliga atoma centralo. Japanoj ne havas propran energiofonton, kiel ekz. iuj ŝtategoj, kiuj akiras petrolon el la superregataj, malproksimaj landoj (ekz. el iuj arabaj landoj).
El la naturaj uranio-elementoj nur la elemento U-235 taǔgas por liveri energion (por disiĝi [fisii]). Ĝi nature troviĝas nur je ĉ. 0.7%. en uranaj ercoj. Sed el nur unu gramo de U-235 eblas akiri 233 milojn KWh.!
La akvoboliga atom-centralo funkcias en fermitspaca sistemo. En la reaktora recipiento troviĝas uraniodioksid-enhavaj stangoj (densigitaj je ĉ. 2-3% U-235), al inter kiuj eblas se necese ŝovi tn. ”neǔtron-forglutantajn” stangojn, kutime el kadmio aǔ borenhava-ŝtalo. La rolo de tiuj stangoj estas kapti neǔtronojn, kaj ne plu lasi ilin trafi pluajn U-235 atomojn (tiel eblas bremsi ĉeno-reakcion). Sed por pliigi nuklean ĉeno-reakcion, necesas redukti la rapidecon de neǔtronoj, ĉar la tro rapidaj neǔtronoj ne povas disfendi la atomojn de U-235 (ne okazas vibrado en nukleo). La malrapidigitaj neǔtronoj sukcesas kaǔzi vibradon en U-235, kaj tiel disfandi ĝin.
Simile, ankaǔ la reaktora malvarmiga medio povas servi - kaj praktike ĝi ja eĉ servas - ankaǔ kiel neǔtron-englutanta substanco. En akvoboligaj reaktoroj oni uzas puran, normalan (”malpezan”) akvon, al en kiu oni enmetas boracidon, funkcie de la uzateco (elĉerpiĝo) de la ”fuel” materialo (uran-dioksido).
La akvoboliga reaktoro do uzas kiel malvarmigan medion puran akvon, kies vaporoj rekte servas por funkciigi turbinojn. Do temas pri fermita spaco kun reaktora recipiento, turbino, malvarmiga (likvo-agregstatiga) instalaĵo, kaj denove reaktora recipiento.
En reaktora recipiento la urandioksidaj stangoj, radiade bremsitaj per boroacido kaj se necese per kadmiumaj stangoj, boligas la akvon je ĉ. 298 °C kaj 75kg/cm premo. Tiu varmega vaporo forlasas reaktoron tra firmaj tuboj kaj funkciigas rekte (sen termŝanĝa cirkvito) turbinojn. Forlasante la turbinojn vaporo fluas tra malvarmiga instalaĵo, kaj fine ĝia agregstato transformiĝas al likva. La obtenitan akvon elektro-pumpiloj retrofluigas al reaktora recipiento. Tio estas mallonge (simpligite) la funkciado de la akvoboligantaj atomaj centraloj.
Dum la tertremo en Fukushima, la sinprotektanta sistemo haltigis la atoman fisio-reakcion, enŝovante la kadmiumajn stangojn. Sed pli poste la cunamo malbonigis la rezervajn diselajn motorojn (ili ensorbis la inund-akvon anstataǔ aero), kaj funkciis nek la pumpiloj kiuj normale recirkuligas la akvon en tiu fermita reaktora spaco, nek la pumpiloj, kiuj cirkuligas la eksteran maran akvon, per kiu estas malvarmigita la vaporo, kiu elvenas el turbinoj, kaj devas retroflui likvoforme al reaktora recipiento.
La nuklea reakcio jam ne plu funkciis, sed la varmegaj urandioksidaj stangoj trovarmigis la nefluantan akvon, kreante ege altan temperaturon kaj premon. Tiu premego minacis disrompi la reaktoran recipienton. Post iom da dilemo, oni decidis malfermi la sekur-valvojn de la reaktoro.
Sed dume, la temperaturo kreskis tiom multe, ke parto el molekuloj de akvo disiĝis al oksigeno kaj hidrogeno. Eliĝante eksteren, malvarmiĝante, hidrogeno rekombiniĝis kun oksigeno kaǔzante gravan eksplodon kaj incendion.
Parto el la ferm-cirkvita akvo foriris, kaj la ankoraǔ troege varmaj urandioksidaj stangoj restis sen malvarmiga medio, kio kaǔzis parte iliajn fandiĝojn. La fandiĝinta ”atoma fuelo” fluis malsupren, espereble kvante kaj forme ne sufiĉe/taǔge por plenumi la kondiĉon por kritika maso. Se la cirkulig-pumpiloj povintus ankoraǔ dum iom da tempo plue funkcii, okazintus nenio grava afero.
Ŝajnas, ke ĝis nun la temperaturo de la reaktoro malpliiĝis tiom, ke pluaj fuel-stangoj jam ne plu fandiĝas fluante malsupren.
Paralele al tio, en la ceteraj momente neǔzitaj blokoj estiĝis io alia danĝera situacio. La parte elĉerpintaj ”fuel-stangoj” estas metitaj al en ”ripozigaj” basenoj, kie ili estas malvarmigataj per akvo-cirkulado. Ili daǔre eligas varmegon, sed magnitude mapli, ol la aktive uzataj stangoj. Tamen ankaǔ ili postulas senĉesan malvarmigon, kaj se la malvarmiga akvofluo ĉesas, ili trovarmiĝas, kaj disigas molekulojn de akvo al hidrogeno kaj oksigeno, kiuj rekombiniĝante kaǔzas eksplodon, incendion. La manko de provizkurento, kaj pro la difektiĝo de la diselaj rezervaj generatoroj haltis la malvarmiga akvo-cirkulado, kaj la parte elĉerpintaj stangoj trovarmiĝis disigante akvomolekulojn al hidrogeno kaj oksigeno, kaj tiel kaǔzante eksplodojn, incendiojn.
Eĉ spuron de stultaĵo ne eblas konstati en la japanlandaj bedaǔrindaj eventoj...
5 comments
Roland Platteau said:
http://www.geothermie-perspectives.fr/07-geothermie-france/04-geothermie-futur-02.html
Laszlo Istvan TOTH said:
a) kresko de karbodioksida procento en aero
b) elĉerpiĝo de fosiliaj energiofontoj
La efiko de la unua problemo estas false klarigita por publiko. Oni preferas paroli nur pri kresko de karbodioksido, malgraǔ tio, ke iam, en praepokoj vulkanoj emanis magnitude pli multan kvanton de karbodioksido, ol kiom emanas nuntempe veturiloj kaj industrio.
Okazas silentado pri grava malkresko de klorofilo, verda surfaco. Hektar-milionoj da arbaro estis ekstermataj por ekhavi loĝeblan kaj agrikulturan terenon. Mankas do sufiĉa kvanto de klorofilo por disigi karbodioksidon: kapto-stoki karbonon, kaj ellasi oksigenon.
Se la ekvilibro inter emanado kaj disigo de karbodioksido ne baskulintus malfavore, nun ne okazus klimata ŝanĝiĝo (t.e. ĉar inter la kialoj de la nuna klimatoŝanĝiĝo ne enestas ŝanĝiĝo de angulo de la rotacia akso de Tero).
La efikon de la dua problemo eblus kontrolteni, ĉar en mondo okazas gravega malŝparado pri energio. Estiĝis kutimo veturi plej ofte sole en personaj aǔtoj, kiuj havas 4-5 sidlokojn. Nuntempe oni ne nur vintre konsumas energion (por hejti), sed ankaǔ somere (por malhejti) loĝejojn, laborejojn.
Por pliigi la konsumon de fosilia energiofonto (pro ĝia grandega impost-enhavo), registaroj ne favorigas la perbiciklan veturadon.
La profit-motivaciita produktado postulas multegan transportadon de varoj el landoj, kie laborforto kostas malmulte, al landoj, kie ekzistas sufiĉa aĉetpovo. Tio postulas enorman energio-konsumon.
La tro-produktado, la perfortema instigo al loĝantoj aĉeti pli kaj pli da varoj, eĉ se tiuj jam ekzistantaj funkcias bone kaj taǔgas, simile postulas grandegan plusan energion por prilabori bazmaterialon, kaj poste por produkti novajn varojn. Ne eblas ĉiun materialon reuzi, kaj eĉ se oni parte reuzas ĝin, la produktado de novaj varoj ĉiel ajn konsumas plusan energion.
Oni devus ŝpari la vintran energiokonsumon stokante la somere kaptitan kaj tiam superfluan sunenergion.
Laszlo Istvan TOTH said:
- - - - - -
Prave, sed indas noti tion, ke gravas ankaǔ la tipo de energio-fonto. Por hejtado, teknologia varmo, konvenas geoterma energio. Se la temperaturo de la geoterma energio-fonto superas 240º, el ĝi eblas efike krei ankaǔ elektran kurenton.
Per elektra kurento eblas funkciigi eĉ aviadilon (se temas pri helik-rotora motoro), sed nur en atmosfero. Por funkciigi jetpropulsan motoron (supersonajn aviadilojn, raketojn) jam ne konvenas elektra erergio, sed necesas alia tipo de energio-fonto: la kemia.
Mekanikan energion (ventan, akvan, flusan) eblas transformi plej efike al elektra kurento, sed malpli efike al kemia , terma energio.
Roland Platteau said:
Krom pri kelkaj produktoj, eblus kaj estus pli racia, justa, ekologia, kaj aliaj temoj fakte, nur konsumi, kiuj estus produktitaj an la lando aŭ eĉ la regiono mem. Kiam oni pensas pri la miloj da kilometroj kiujn veturas la produktoj, pakaĵiloj, kaj finita varo de unu poto da jaurto de moderna produktfirmao antaŭ ol alteri sur nia tablo, estas superrealisme ! por ne paroli pri televidiloj aŭ aŭtoj, kiujn oni venigas de filipinoj, vestoj (100% okcidentaj en la materialo, formo, stilo, teĥniko) de Bangladeŝo, ktp, ktp. La tiom laŭdinta (far la amaskomunikiloj kaj politikistoj, ĉiuj fakte financitaj de certaj medioj tre interesataj en la afero ... ) "libera komerco" en "tutplanedigita mondo" fakte profitas nur al la investantoj, negocistoj, bankoj ilin financantaj, kiuj tiel seĉas konste la lando kie ili povus pagi malplej la laboristojn (1,5% de la fina prezo de modaj sportŝuoj konsistas la salajron de la homoj kiuj konktre fabrikis ilin !), havi tutjare agrokulturajn produktojn kontraŭsezone, ktp. Kaj tio je la prezo de gravaj problemoj da ekpluatado, subpremo de tutaj landoj, financaj kaj buĝetaj (kaj sociaj) seriozaj malekvilibriĝoj, ŝtopiĝo de aŭtovojoj, endanĝergante la vivon de la homoj, malŝparado de energifontoj, (por ne paroli pri la problemoj de malerberigado en Indonezio, Brazilo, kaj ties diversaj bedaŭrindaj konsekvecoj, GMO-oj, kamparanoj en Argentinio perforte forpelitaj far agrofirmaoj, ktp, fiaj laborkondiĉoj en Bengladeŝaj aŭ ĉinaj uzinoj, ktp), detruado de la medioj kaj de la grundoj, poluadoj.
Laszlo Istvan TOTH said:
Nuntempe pro la altaj transportkostoj, komercistoj pagas preskaǔ nenion por produktantoj (kreantoj de valoroj), tiel kompensante la elspezojn por varo-transportado, kaj certigante al si profitegon.
Komercistoj grupiĝintaj je lobioj, malhelpas la lokajn produktantojn vendi siajn varojn enlande. Tiel la lokaj produktantoj estas neprigitaj vendi neniompreze siajn varojn al eksportantaj komercistoj. Por realigi tion, la lobio de komercistoj unue detruis la lokajn malgrandajn vendejojn per dumpinga taktiko, estigante multnaciajn vendejegojn en kiuj eblas aĉeti nur malmultkvante loke produktitajn varojn. La enlande produktita varo aperas sur vendejbretoj pli multekoste, ol tiu importita. Tiel aĉetantoj esats instigataj elekti la malpli multekostan ”importintan” varon, dume la landaj produktantoj estas instigataj forvendi preskaǔ senpreze siajn varojn al eksportantaj komercistoj. La lokaj produktantoj ne povas senpere eksporti siajn varojn, ĉar la multnaciaj vendejegoj rifuzas aĉeti varojn rekde de ili.