Loading
Furiozejo por malamikoj de E-idiomo

Tiuj, kiuj kontraŭas la projekton de E-idiomo, estas invitataj elverŝi siajn kontraŭopiniojn, kolerojn, koleregojn, furiozajn paroksismojn alen ĉi tiu, necenzurata blogo.

4 comments

Laszlo Istvan TOTH said:

Vi skribis:

„Vi scias, vi mem aludis, sed mi trovas afero emfazenda, ke Esperanton ne difinas 16 alineoj.
Ankaŭ vi parolis pli modeloj. Multon minimume bone konturas 1) komuna Eŭropa area bazo
2) Ekzercaro. Aldona faktoro estas interefiko de uzantoj, Lingvaj Respondoj, diskutoj, kiuj stimulados konsciigon. - Ĉio ĉi ne malebligas vian laboron, sed tiel (la) afero tamen estas nepre pli preciza, paroli pri dek ses alineoj.”
- - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

Ĉu ekzistas en mondo de Esperantistoj iu saĝa, respondeca persono, kiu deklaru memfide, el kio konsistas Fundamento?

Ĝis nun mi scias pri kvar konsisteroj:
1.) Antaŭparolo
2.) Fundamenta Gramatiko
3.) Ekzercaro
4.) Universala Vortaro

Vi eble jam spertis, ke mi ne povas akcepti kontraŭdirojn.
Oni fine deklaru kuraĝe, respondece:
Kio estas la baza dokumento por Esperanto:

Ĉu Fundamento aŭ ne Fundamento?

Mi ne povas akcepti farizeumadon.
Mi ne aprezas tion, se oni predikas pri akvo, dume trinkas vinon.
Se Esperanto havas kiel bazdokumenton ne nur Fundamenton, nu, tio signifas, ke tiun kroman dokumenton ja eblas *tuŝi*!

. . . . . . . . . . . .

Fakte eĉ Lingvaj respondoj ne kompletigas tiujn mankantajn regulojn. En Lingvaj Respondoj estas klarigitaj nur kelkaj el tiuj mankantaj reguloj (ĉu konkretaj, ĉu modelfrazaj) el Fundamento.

Eĉ se mi bonvoleme aldonus Lingvajn Respondojn kiel la kvinan parton, kaj pluse mi aldonus ankaŭ la tradukojn kiel la sesan parton de Fundamento, la lingva difiniteco ne pliboniĝas percepteble. T.e. pro la kontraŭdiraj modelfrazoj.
14 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Pri ”ma”:
Jes, ĝi povas sonade preskaŭ konflikti kun ”mal”.

Mi ahavs ankaŭ alian obĵeton pri la klasika lingvouzo:
La formativo ”mal” estas utila partiklo, sed ne por tre ofte uzataj vortoj. Por tiuj tre ofte uzataj vortoj necesas insisti pri rektsencaj vortoj:
anstataŭ malgranda: eta
anstataŭ malbona: misa
anstataŭ malfermi: aperti
anstataŭ malofta: rara
anstataŭ mallarĝa: streta
ktp.
Gravas, ke ”mal” servu precipe por rare uzataj vortoj.
Verŝajne eĉ vi ne tre ŝatas uzi poŝtranĉilon anstataŭ normala ŝraŭbturnilo. Sed vi tamen uzas poŝtranĉilon kiel ŝraŭbturnilon en raraj kazoj, kiam vi ne havas ĉemane normalan ŝraŭbturnilon.
14 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Mi rimarkis jam plurfoje, ke miaj gelernantoj ofte ŝanceliĝas pri la kompreno de ”malfermita”. Ili devas iom cerbumi, por fine diveni ĝian ĝustan sencon. Tio instigas min pli firme insisti pri eviti laŭeble ”mal”-vortojn.
14 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Ekzistas ankaǔ iu alia motivo instigi lingvouzantojn uzi precipe rektsencajn vortojn, anstataǔ ”mal” vortoj.
La uzado de ”mal”-vortoj kaǔzas ofte aǔtomatismon, kiu efikas mise al ĝusta senco de vortoj:

Oni kutimas diri: ”malfeliĉa”, ”malĝoja”, ”malalta”, ”malvarma”, ktp. eĉ tiukaze, kiam laǔ originala penso, oni devus transigi siajn pensojn pere de vortoj, kiel: nefeliĉa, neĝoja, ne alta, ne varma, ktp.
T.e., ke ekz. oni ne estas ĉiam malfeliĉaj nur tial, ĉar momente ne estas feliĉaj.
Pluse, kial uzi ”mal”-vortojn, se tiuj pli kurtaj estas pli praktikaj? Oni ĉiel ajn devas anticipe encerbigi sencojn de vortoj, kiel malfermita, malĝoja, malbonaspekta, ktp. ĉar flua lingvouzo ne funkcias laǔ ad-hoka ”Lego”-umado (Lego estas tiu fama ludil-kompleto).
Mi rememoras, kiom malfacile estis klarigi al lernantoj la sencojn de ”edziĝi”, ”edziniĝi”, ”geedziĝi”, ekzameniĝi, kiu estis ekzameniĝinto, ekzameniĝito, ktp. Terure!
Ankaǔ tiajn vortojn oni devas anticipe parkerigi, ĉar ilin ne eblas dum flua lingvouzado enkodi, malkodi. Uzi Esperanton ”Lego”-maniere ne bone funkcias dum flua lingvouzo.
14 years ago ( translate )