Mi ricevis observon, ke mi traktas tro ĝenerale la problemojn pri la gramatiko de Esperanto. Do mi nun fokusos miajn kritikojn al tute konkretaj aferoj. Mi asertas enkonduke, ke ankaŭ mi preferas la lingvolernadon precipe helpe de modelfrazoj, al lingvolernado precipe helpe de teorio. Sekve, mi apogas la difinmetodon precipe per modelfrazoj, kiun metodon preferis ankaŭ Zamenhof. Tia metodo estas efika, sed nur kondiĉe, ke ĝi estu profesie prilaborita.
Kvankam la difina artikolo eble ne estas tiom grava afero, tamen ĝia difino prilumas esencajn problemojn pri Fundamento.
Konsiderante la Zamenhofan klarigon pri la uzado de la difina artikolo: ”La artikolo „la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj”, oni povas taksi ĝin, kiel bonan, utilan klarigon, escepte la frazon: ”Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj”., ĉar tiu lasta frazo malkovras nesufiĉan spertecon en aliaj fremdaj lingvoj.
Sed nun ni analizu iomete la modelfrazojn en Fundamenta Ekzercaro, por certiĝi, ĉu la aldonitaj modelfrazoj konformas aŭ ne al tiu instruo:
Ni tralegu kelkajn modelfrazojn:
”La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. ― Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj. ― La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo.”
Kial ”La ŝipanoj”? - ĉu temas pri certaj konataj ŝipanoj, aŭ temas ĝenerale pri ŝipanoj? Se temas ĝenerale pri ŝipanoj, tiukaze kial staras tie la difina artikolo sugestante certajn ŝipanojn? Kie staras difinite ilia identeco? Do, ĉi-fraze la uzo de la difina artikolo ne obeas al la baza instruo.
Sed en la frazo ”La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo” la uzo de la difina artikolo konformas al la baza instruo. ĉar temas pri certa konata regnestro, ne ĝenerale pri regnestroj.
Simile korekta estas ankaŭ la frazo ”Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj.”, ĉar mankas antaŭa precizigo pri la identeco de iuj certaj urbanoj, kaj manke de la difina artikolo, la frazo informas onin ĝenerale pri urbanoj, ne nur pri certaj el inter ĉiuj aliaj de sama speco.
Sed jen ekzemplo pri malkonsekvenco:
”La Parizanoj estas gajaj homoj”
”Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj”
En la unua frazo aperas la difina artikolo, dume en la dua ne. Ĉu en la unua frazo ne temas ĝenerale pri parizanoj, sed nur pri certaj parizanoj el inter ĉiuj aliaj de sama speco? Se jes, kial mankas antaŭa precizigo pri ilia identeco? Sed, se ili ne estas certaj individuoj el inter ĉiuj aliaj de sama speco, tiukaze kial staras tie la difina artikolo?
En la dua frazo mankas la difina artikolo. Verŝajne temas ĝenerale pri ĉiuj luteranoj kaj kalvinistoj, sed ne nur pri certaj religianoj el inter ĉiuj aliaj de sama speco.
La dua frazo konformas al tiu klara, baza instruo pri la difina artikolo, sed la unua ne, ĉar tie mankas antaŭa precizigo pri certaj parizianoj el inter ĉiuj aliaj de sama speco.
Sperteblas klare el la nekonsekvenca difinmaniero, ke Fundamenton lektoris neniu profesia lingvoinstruisto.
Dum 120 jaroj neniu forigis tiujn kontraudirojn, kiuj faras neeble firman lingvoregadon. Se iu lingvo ne havas ĝeneralajn regulojn, tiukaze ĝi devas havi ”regulojn” por ĉiu ero, kiel ekz. en la angla lingvo, kie preskaŭ ĉiu vorto havas sian ”regulon”.
Kompreneble, post la profesia difino de la planlingvo, oni devas malpermesi al lingvolernantoj studadi el la nekonsekvenca Fundamento, por ne konfuziĝi.
Jen stranga uzado de anstataŭanto de nedifina artikolo en la frazo: ”La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj ” - ĉu la vorto ”unu” staras loke de nedifina artikolo? Se jes, kial nur iu regno havas loĝantojn, kiuj estas samregnanoj, dume ĉiuj aliaj eble ne? Se temas ĝenerale pri regno, tiukaze kial staras tie ”unu”? Tia misaĵo estas simila ankaŭ por ”urbo” kaj ”religio”.
Tia strangaĵo ekzistas inter alie ekz. ankaŭ en ”La feino”:
”Unu vidvino havis du filinojn. ” - ĉu oni rajtas uzi la vorton ”unu” anstataŭ la mankanta nedifina artikolo? Se jes, kial ne aperas en Fundamento apud la klarigo pri la difina artikolo, simila klarigo ankaŭ pri la anstataŭanto de nedifina artikolo? Se ”unu” rolas kiel nedifina artikolo, tiukaze kiel distingi ĝin disde numervorto? Ĉu ne estintus pli saĝe lasi ”unu”-n kiel numervorton, kaj uzi ekz. ”una”-n kiel nedifinan artikolon?
Jen frazoj, kiuj denove senefikigas la bazan instruon pri la difina artikolo:
”La botisto faras botojn kaj ŝuojn. ― La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn.”
Ĉu temas pri certaj botisto, lignisto, lignaĵisto, aŭ temas ĝenerale pri botistoj, lignistoj, lignaĵistoj? Se temas pri certaj metiistoj el inter ĉiuj aliaj de sama speco, tiukaze kial mankas precizigoj pri ilia identeco?
Jen multe pli grava problemo, kiu tuŝas raciecon, klarecon de frazomesaĝoj:
”li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto. ”
”Ili ankaŭ estas en la ĝardeno ”
”Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo).”
”Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema."
Kian regulon povas konkludi lingvolernantoj el la supraj Fundamentaj modelfrazoj, rilate al a relativa loko de la vorto ”ankaŭ”? Al kiu vorto ĝi koncernas? Ĉu la la antaŭa vorto, aŭ al la posta?
Tralegu atente la sekvan modelfrazon:
” trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. ”
Laŭ kiu regulo povas la povraj lingvolernantoj kompreni korekte la mesaĝon de la supra frazo? - ĉu ”ankaŭ” koncernas al ”vin” aŭ al ”poste”? Funkcie de konvencio, la frazo povas prezenti du diversajn mesaĝojn!
Tralegu atente la sekvajn modelfrazojn atentante je ”nur”:
”Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo)”
”Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. ”
El la supraj frazoj ŝajnas konturiĝi ia regulo pri la uzado de ”nur”, sed legu plu...
”Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ”
En la unua frazo ”nur” ne koncernas al ”korekti”, sed al ”preseraroj”! - laŭ kiu regulo estis uzata la vorto ”nur”?
”sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la « Fundamento » ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ”
Atentu, ĉar ”nur” koncernas al ”el la Fundamento”, sed ne al ”vortojn”! - laŭ kiu regulo estis uzata la vorto ”nur”?
Laŭ kiu regulo oni povas interpreti frazon, kiel ekz: ”Hieraŭ Petro nur laboris”? - ĉu Petro ne faris alion, aŭ nur Petro agis? La tradukaŭtomato (komputila programo) laŭ kiu regulo traktos tian frazon?
Kaj laŭ kiu regulo tradukos tiu komputilprogramo la frazon ”Petro is only staying for a day.” ?
ĉu:
”Petro nur unu tagon restas”:
1) kun la mesaĝo, ke ne restos pli, ol unu tagon (en la kazo, ke ”nur” koncernas al la posta vorto)
aŭ:
2) kun la mesaĝo, ke ne aliulo, sed sole Petro restos unu tagon (en la kazo, ke ”nur” koncernas al la antaŭa vorto)
Tralegu atente la sekvajn modelfrazojn atentante je ”ankoraŭ”:
”Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn ” - al kiu vorto koncernas ”ankoraŭ”? ĉu al ”fari”, aŭ al ”aliajn”?
”La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda. ” - al kiu vorto koncernas ”ankoraŭ”? ĉu al tiu antaŭa, aŭ al tiu posta?
Kie troviĝas en Fundamento konvencioj pri tiaj vortoj, kiaj determinas la mesaĝojn de frazoj funkcie de ilia relativa loko al tiu vorto, al kiu koncernas? Kiel eblas konkludi regulojn el nekonsekvencaj modelfrazoj? Ĉu lingvolernantoj devus lerni Esperanton ne nur laŭ Fundamento, sed ankaŭ laŭ iu alia dokumento? Se jes, tiukaze kial kompetentuloj ne deklaras oficiale tion, ke Fundamento ne estas la baza dokumento, kiu difinas la planlingvon?
Resume, lingvon eblas difini ankaŭ helpe de modelfrazoj, sed tiukaze la respektivaj modelfrazoj devas esti nepre konsekvencaj laŭ reguloj.
1 comment
Laszlo Istvan TOTH said:
Tiu teruraĵo de Waringhien kaj Kalocsay estas tiom dika ne pro tre multaj unusencaj, klaraj reguloj (kiel racie kompilita ”regularo” de ajna ŝtatlingvo), sed pro klopodo klarigi, trovi argumentojn, eĉ ekskuzojn pri la strangaj, kontraŭdiraj, laŭ-reguloj nekonsekvencaj modelfrazoj de Zamenhof.
Se Fundamento konsistus el laŭ-regule konsekvencaj modelfrazoj, kaj havus minimume ĉ. 50 konkretajn regulojn, tiukaze la tuta gramatiko de Esperanto okupus nur ĉ. 50 paĝojn de formato A4, anstataŭ tiu teruraĵo de Waringhien-Kalocsay.
Racie pensante, ne eblas akcepti Fundamenton, kiel reguldonan dokumenton (ĉu per skribitaj, ĉu per konkludeblaj reguloj el modelfrazoj), kaj samtempe paroli pri ”faka uzo de la lingvo post Zamenhof”.
Racia menso ne akceptas kontraŭdiron!
Ne eblas akcepti ambaŭ:
1 + 2 = 3, kaj 2 + 2 = 3.
Unu el ili nepre devas esti erara, aŭ oni devas rekonsideri la nocion de adicio.
Por la estonto de Esperanto necesas deklari, publikigi konkrete: kio restas valida en Fundamento, kaj kio ne plu estos valida en Fundamento. Tiukaze Fundamento iĝos nur parto el ia Nova Baza Dokumento. La alia parto de N.B.D. estos tiuj novkreotaj, racie difinotaj reguloj pri frazoj, vortoj, vortordo.
Se Zamenhof pensis tion serioze, ke li estis nur la iniciatoro de la lingvo, tiukaze oni ja rajtas forigi erarojn, dubsencecojn, kontraŭdirojn, kiuj malhelpas lingvoevoluon. Sed ŝajnas, ke Zamenhof kontraŭdiris al si mem, ĉar li samtempe deklaris, ke neniu rajtas tuŝi Fundamenton. Tia kontraŭdira sinteno jam tute ne estas mirinda ĉe Zamenhof.
Mi certe ne entreprenus eldoni libron, sen antaŭe lektorigi ĝin pere de iu profesiulo.
Erari estas indulginde, sed obstine insisti pri sola verkado jam estas nesaĝe.
Ankaŭ simplaj studentoj, kolegoj povintus rapide kaj facile trovi, identigi la kontraŭdirojn en Fundamento. Sed neniu konsultis ilin.
Tiuj diskutoj pri ita, ata ne okazintus, se Zamenhof donintus klaran priskribon pri la kompleksa konjugacio. Ne necesas tro multa saĝeco por kompili ĝin:
Aktivo
a.) estinto
Petro lastsemajne estis lerninta. (Petro jam lernis ĝis la lasta semajno)
Petro lastsemajne estis lernanta. (Petro lernis lastsemajne)
Petro lastsemajne estis lernonta. (Petro lastsemajne decidis lerni)
b.) prezenco
Petro estas lerninta. (Petro jam lernis)
Petro estas lernanta. (Petro nun lernas)
Petro estas lernonta. (Petro nun decidas lerni)
c.) estonto
Petro venontsemajne estos lerninta. (ĝis venontsemajne Petro jam lernos)
Petro venontsemajne estos lernanta. (Petro lernos venontsemajne)
Petro venontsemajne estos lernonta. (Petro venontsemajne decidos lerni)
Pasivo
a.) estinto
Petro lastsemajne estis instruita. (oni instruis Petron antaŭ/ĝis la lasta semajno)
Petro lastsemajne estis instruata. (oni instruis Petron dum la lasta semajno)
Petro lastsemajne estis instruota. (lastsemajne oni decidis instrui Petron)
b.) prezenco
Petro estas instruita. (oni jam instruis Petron)
Petro estas instruata. (oni nun instruas Petron)
Petro estas instruota. (oni nun decidas instrui Petron)
c.) estonto
Petro venontsemajne estos instruita. (ĝis venontsemajne oni jam instruos Petron)
Petro venontsemajne estos instruata. (oni venontsemajne instruos Petron)
Petro venontsemajne estos instruota. (oni venontsemajne decidos instrui Petron)
Sed uzi kompleksan konjugacion en estinto kaj estonto, aktiva voĉo, sen indiki aŭ aludi al ia relativa tempopunkto, estas malsaĝeco. En prezenco ne necesas relativa tempopunkto, ĉar ĝi estas la nuno.
Do, ĉion eblas racie klarigi, se ne mankas diligento.