Loading
Metiejo por prilingva kunlaborado

La celo de ĉi tiu iniciato ne estas verki iun pluan planlingvon, ĉar jam ekzistas pli, ol sufiĉaj, sed verki profesiajn regulojn por Esperanto. Memkompreneble, post kiam estiĝos la racie postulataj, unusencaj, klaraj lingvoreguloj, Fundamento kaj la tradukoj de Zamenhof, respektive la ĝisnuna literaturo jam ne plu restos tute validaj. Tial la regulota planlingvo jam ne plu povos porti la nomon de Esperanto, sed de ia idiomo. Pri ĝia nomo eblas decidi eĉ pli poste, ĉar ne la prinomo gravas, sed ĝia profesia difiniteco. Provizore eblas nomumi ĝin E-idiomo.

Tiuj, kiuj emas partopreni ĉi tiun laborgrupon, estas invitataj kunhavigi siajn konstrucelajn opiniojn, ideojn pri konkretaj reguloj, kiuj havos mision difini profesie la uzadon de E-idiomo.

Tiuj, kiuj kontraŭas ĉi tiun projekton, estas invitataj elverŝi siajn kontraŭopiniojn, kolerojn, koleregojn, furiozajn paroksismojn alen aparta, necenzurata blogo, nomumita: ”Furiozejo por malamikoj de E-idiomo”.

Se iuj, pro neatento kontribuos furiozaĵojn al metieja blogo, mi ne cenzuros, sed translokigos senŝanĝe tiujn esprimiĝojn alen tiu dediĉita blogejo: ”Furiozejo …”. :-)

La laborplano por ĉi tiu temo pretendas disde kunlaborantoj abstrakti disde la nekonsekvencaj modelfrazoj de Fundamento, tradukoj kaj klasika literaturo, kaj provi krei regulojn laŭ racia lingvosento por bonstila, klara lingvaĵo, surbaze de la ĝis nun akumulitaj lingvouzaj spertoj el diversaj ŝtatlingvoj.

Ne forgesu: ne tiu lingvo estas facila, kiu ne havas regulojn, sed tiu, kiu havas regulojn, sed ne havas superfluajn komplikaĵojn.

Estas atendinde, ke la kontribuantoj ne nur prezentu, sed ankaŭ klarigu, argumentu siajn ideojn, do provu konvinki aliulojn per raciaj argumentoj. Se la argumentoj estos raciaj, firmaj, la klera plimulto certe akceptos tiujn proponojn.

La vicordo laŭ kiu okazos la difinado pri reguloj, ĝenerale ne multe gravas, escepte se iu novkreita regulo povas retroaktive modifi la uzadon de iu alia, jam regulita gramatikaĵo.

Konsiderantela Fundamentan Gramatikon, kiel la plej gravan ĝisnunan regularon de Esperanto, mi komencos analizi laŭvice ĝiajn alineojn, regulojn. Ekde nun la celo jam ne plu estas kritiki la ekzistantaĵojn, aŭ argumenti la neceson fari difinojn, ŝanĝojn, sed klarigi la ŝanĝendaĵojn, kompletigendaĵojn.

Komence de la malsupra marklinio, ĉi tiu blogoparto daŭre ŝanĝiĝos funkcie de pridiskutitaj gramatikaĵoj, funkcie de kontribuaĵoj pri novaj proponoj, ideoj pri reguloj.

* ekde ĉi tiu marklinio sekvu la ĝisdatigojn pri la proponata regularo de E-idiomo *
* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *
** // Atenton: la klarigojn ni skribas ankoraŭ laŭ la klasika Esperanto // **


- Reguloj por forigi la eblon uzi miskomprenige aŭ ofte nur sonadcele la difinan artikolon ”la”:

a.) por marki unikaĵon uzeblas: ”tiu”.
”Tri homoj alvenis. Tiu plej alta eksidis.”
b.) por indiki singulare kaj plurale menciitaĵon, konigatan aferon, uzeblas la mallongigo de la adjektivo ”menciita”: [ma]. Ekz:
”En iu parko sidas homo. Ma homo legas ĵurnalon.” - la menciita homo legas ĵurnalon.
”Tri homoj alvenis. Ma homoj eksidis.” - la menciitaj homoj eksidis.
c.) unikaĵoj en si mem (ekz.: propraj nomoj, aŭ ceteraj unikaĵoj, kiel ekz.: homaro), ne bezonas difin-markilon:
”Ma spacoŝipo revenis al Tero.” - la jam konata aŭ jam menciita, vojaĝinta spacoŝipo revenis al nia planedo: do ne: //Ma spacoŝipo revenis al ma Tero.//
”Por homaro pura akvo estas necesa.” - do ne: //Por ma homaro pura akvo estas necesa.//


- Reguloj por solvi la problemojn pri manko de nedifina artikolo:

a.) por aludi al iu konkrete ne tute difinita elemento ene de iu grupo/kategorio uzeblas singulare ”iu”, plurale ”kelka” (”kelka” ne bezonas pluralan finiĝon, ĉar ĝi mem indikas pluralon!):
”Tri homoj alvenis. Iu el ili eksidis.”
”Tri homoj alvenis. Kelka el ili eksidis.”
b.) por aludi al iu konkrete nedifinita elemento:
”Iu vidvino havis du filinojn.”
c.) Manko de ”ma”, ”iu” aŭ ”kelka”, indikas ĝeneralaĵon:
”Parizanoj estas gajaj homoj.” - ĝenerale, parizanoj estas gajaj homoj.
”Homo estas pensema.” - ĝenerale, homo estas pensema.

- Regulo modifita rilate al la 3-a alineo en Fundamenta Gramatiko:

En E-idiomo substantivo, pronomo ricevas se necese finiĝon de pluralo aŭ/kaj de rekta objekto. Adjektivo(j), kiu(j) staras antaŭ la substantivo al kiu koncernas, ne ricevas finiĝon de pluralo aŭ/kaj de rekta objekto, sed nur tiu(j) adjektivo(j), kiu(j) staras post la substantivo.

”Maria aĉetis bela, granda, ruĝa pomojn.”

”Maria aĉetis bela, granda, pomojn, ruĝajn.” - (kiuj estas ankaŭ ruĝaj)

Se vorto indikas plurecon, la plurala finiĝo ne necesas:

”Maria aĉetis multa bela, granda, ruĝa pomon.”

”Maria aĉetis kelka bela, granda, ruĝa pomon.”

Vortordon eblas ŝanĝi:

”Multa bela, granda, ruĝa pomon Maria aĉetis.”

”Kelka bela, granda, ruĝa pomon aĉetis Maria .”


*************************
La regulkreado estas daŭrigota.

9 comments

Laszlo Istvan TOTH said:

Se temus pri kun-kompilado de pluraj projektoj, tiukaze ja ne estus trafe preteratenti partiklojn jam uzatajn alicele en aliaj idiomoj. Sed ĉi-kaze temas pri iu tute aparta idiomo (eĉ se momente ĝi ankoraŭ ne havas definitivan nomon), kun parte propraj reguloj, ne intermiksebla kun aliaj idiom-projektoj. Ĝuste tial mia ”ma” ne povas konflikti kun tiu alia ”ma”, kiun vi menciis. Ĉu vi eble pensis pri iaspeca afero pri kopirajto? Mi ne emas supozi, ke iu ajn protektigis jure tiun vorton.

Estime
Laszlo
14 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Mia intenco estas tuj komence klarigi, jam en la unua priskriba frazo pri ĉi tiu idiomo, ke ĝi ne estas mia aŭ nia (se pensi pri gruplaboro) verkaĵo, sed ĝi estas preskaŭ tute la verkaĵo de Zamenhof. La sola kialo de ĝia apero (de idiomo), estas la malpermeso tuŝi Fundamenton. Mi sopiras je nenia gloro, mi simple volas altigi la uz-kvaliton de Esperanto ĝis uz-kvalito de ŝtataj lingvoj.
14 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Amatoroj pri novaj planlingvoj estas ne oftetaj, sed ja multegaj. :-)

Kiel mi jam menciis, mi ne intencas verki tute novan planlingvon.
Se Fundamento estus fidinda fonto de necesaj, unusencaj reguloj, mi neniam entreprenus profesiigi ĝiajn regulojn, kiuj plej parte aŭ mankas, aŭ estas ambiguaj.

Ĉi tiu idiomo ne celas kongrui al Fundamento. La sola kialo, pro kio mi tamen klopodas gardi kiel eble plej multon el Fundamento, estas la deziro savi tiujn vortarojn, kiuj jam estas verkitaj por multegaj lingvoj. Do, eviti tiun situacion, ke oni devu denove kompili tiom multajn, etnolingvajn vortarojn.

Pri ”kelka”:
Kiam mi skribis, ke ĝi ne bezonas pluralan finiĝon, mi jam antaŭpensis pri tiu pli posta regulo, kiu reguligos la uzadon de adjektivoj. La uzkutimoj de Grabowski ne influos ĉi tiun idiom-regularon. La ĉefa celo estas krei regulojn kiel eble laŭ racieco, sed ne laŭ sporadaj, laŭtradiciaj lingvouz-kutimoj. Nu, se jam estiĝis diskuto pri ĝi, mi nun tuj aldonos ankaŭ tiun regulon, kvankam, mi planis ĝin iom pli poste.
14 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Mi pensis pri ”tiu”, kaj ”menciita” (”ma”) por devigi lingvouzantojn decidi pri la konvena difinmarkilo, kaj ne plu uzi difinmarkilon kiel ”ornamaĵon”, aŭ kiel ”plibonigilon de sonado”.
Fakte ”ma” anstataŭas parte la originalan difinan artikolon ”la”, sed havante pli striktan sencon. Do ĝi parte estas tamen Zamenhofa.

Paralele al regulkreado mi klopodas fari ankaŭ malgrandajn ŝanĝojn, kiuj estas farendaj por pliigi la allog-kapablon de la planlingvo (forigi superfluajn komplikaĵojn, malpliigi jajadon), sed sen efiki grave al vortaroj.
14 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Lingvouzado dependas de la/(tiu certa) maniero, al kiu oni alkutimiĝis (aŭ kiel oni estas instruitaj) uzi lingvon.

Komunikanto devas decidi:
- ĉu gravas aŭ ne gravas emfazi al leganto tion, ke tiu kamparano eniras alen *ajna* vendejo, aŭ eniras alen *certa* vendejo.
- ĉu gravas aŭ ne gravas emfazi al leganto tion, ke tiun ĉapon tiu kamparano deprenas desur sia kapo, aŭ eble desur aliesa.

Mi pensis eĉ pri la ekuzo de ”ĝenerale” (”ĝe”), sed fine mi trovis tion troige.
Se aludi al ”memkomprenebleco”, eblas diri:

"Tipa kamparano eniras vendejon, deprenas ĉapon, kaj diras al vendisto: ĉiu virino estas trezoro". - evidente, difina artikolo ne mankas, escepte por plibonigi sonadon.

Alivorte (pli eksplicite), sed sen uzi difin-indikilon:
"Tipa kamparano eniras vilaĝan vendejon, deprenas sian ĉapon, kaj diras al tiea vendisto: ĉiu virino estas trezoro."

Eble ni povas konkordi pri tio, ke ne estas tre trafe atribui al la difina artikolo ”la” iun pluan sencon, ekz. tiun de ”sia”, ĉar per sama fortostreĉo eblas uzi multe pli eksplicite ”sia”-n.
Unu el miaj plusaj klopodoj estas retrodoni al vortoj siajn ĝustajn (raciajn) sencojn, kaj malpliigi la plursencecojn de certaj vortoj. Tion mi jam planis afiŝi iom pli poste, do nun mi mencios nur unu el ili: ”de” ne plu havos tiom multajn signifojn. Multajn ĝiajn ceterajn signifojn surprenos aliaj formoj (ekz. ”disde”, ”elde”, eĉ iu nova vorto ”di”).

Ofte sistemoj ne estas sufiĉe kohere kaj profunde planitaj, finfaritaj, kaj tial estas malfacile fari modifojn ene de iu sistemo, gardante ĝian koncepton.
14 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Sen firma strategio malverŝajne eblas ion ajn efike, sukcese finfari. Necesas decidi, ĉu planlingvo devas priservi ankaŭ la bezonojn de poetoj, aŭ ĝia ĉefa trajto devas resti facila lernebleco. La du menciitaj celoj ne estas tute kunagordeblaj.
Se oni kreas planlingvon konvenan laŭ ambaŭ aspektoj, ĝi ne plu estos facile lernakirebla.

Mi ĝuste tial insistis forlasi tiun tradician ”la”-n, ĉar ĝia ”apartiga”, ofte laŭplaĉa, ”tradicia”, ”laŭsonada” uzado jam enradikiĝis tiom forte alen onia lingvouzo, ke en praktiko jam ne plu eblus limigi ĝiajn rolojn.

Tamen, la/tiu konsilo de Zamenhof, laŭdezire simple forlasi la difinan artikolon ne solvas lingvajn problemojn. Ja necesas paralele instrui lingvouzantojn pri alternativaj metodoj emfazi/esprimi difinitecon, apartenon.

Jes, eblas, kaj ja *necesas* solvi alimaniere ankaŭ la apartigan rolon de ”la”, eĉ se tio rezultigos pluajn regulojn.

Ni devas fine plupaŝi, solvi tiun gravan problemon, ke momente nur tiuj lingvouzantoj kapablas klare, racie, bonstile uzi Esperanton, kiuj scipovas plurajn fremdajn lingvojn. Ĉi-tiel Esperanto ne atingis sian ĉefan celon: servi precipe al unulingvanoj, ĉar poliglotoj elturnigas sin facile ankaŭ per ceteraj mondlingvoj.

Sed, kaj tio estas laŭ mi grava afero, se planita pontlingvo (iu ajn ĝi estu), estos simil-profesie difinita, kiel ŝtatlingvoj, tiukaze estiĝos ŝanco ekuzi ĝin ankaŭ fare de aŭtoritatoj por profesiaj celoj. Ekde tio, ĝi havos ŝancon prosperi, disvastiĝi kaj helpi komuniki ne nur hobie, sed ankaŭ kontribui por gardi en mondo plurlingvecon.

Se ĝia funkciado estos *vere* facile perceptebla, lernebla, tiukaze ekz. multe pli multaj el tiuj averaĝe po 3 000 gejunuloj, kiuj ĉiujare lernas planlingvon en Hungario, danke al memfida uz-scipovo ekŝatos ĝin, kaj almenaŭ hobie uzos ĝin plue.
14 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

En ŝtataj lingvoj, frazojn eblas taksi, ĉu ili estas gramatike, stile korektaj aŭ ne. Ekzistas klaraj normoj instruitaj en lernejoj, ekzistas ortografia vortaro. Se ne estus tiel, tiukaze ne eblus publikigi gravajn leĝojn, dekretojn, regulojn. Oficialaj tekstoj baziĝas je firmaj lingvaj reguloj, normoj.
Juraj tekstoj, pledadoj de advokatoj, juraj argumentadoj, baziĝas je firmaj gramatikaj reguloj, normoj.
Nun provu kompari iun oficialan/ŝtatan lingvon al Esperanto…
14 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Ne, ne temas pri terminoj. Temas pri konkretaj gramatikaj reguloj, de kiuj povas dependi foje eĉ libereco aŭ vivo de ekz. iu akuzato.
Temas pri aro da reguloj, kiujn oni fakte devus konkludi el modelfrazoj, ĉar Zamenhof pli preferis doni modelfrazojn, ol konkretajn regulojn.
Sed eĉ tio ne estintus problemo, se Zamenhof estintus konsekvenca pri tiuj reguloj, kiujn li publikigis helpe de modelfrazoj.
Tiuj 16 alineoj jam je la unua rigardo ridetigas fakulon, en kies laboro lingva precizeco rolas decide. Ne povas ekzisti profesie difinita lingvo (eĉ la cigana ne!), kiu funkciu fidinde surbaze de nur 16 alineoj, eĉ se ilin ni povus eventuale konsideri kiel 25 apartigitajn reguletojn.
14 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Jes, Esperanto ne fiaskis, precipe la movado ne, almenaŭ ĝis nun ne tute, ĉar la movademego de precipe iuj maljunaj, ankoraŭ vinvantaj tro-idealuloj vivtenis ĝin. Sed pri bonkvalita, bonstila lingvouzo pli bone silenti…
Ĝuste hodiaŭ ni, peĉanoj, adiaŭis funebre de nia kara, tre agema, 90 jara Kornélia Máthé (Nelly).

Mi vidas gravegajn bonajn ideojn en Esperanto, kaj mi ne volas, ke ĝi formortu pro sia fuŝa difiniteco. Mi volas savi ĝin per profesiaj reguloj, kaj per kelkaj, nemultaj, ”laŭaspektaj” ŝanĝoj.
Vi eble spertis en ĉiutaga vivo, ke foje ”bona aspekto”, ”eksteraĵo” de iu aĵo pli gravas ĝenerale ĉe homoj, ol multaj aliaj, pli gravaj, vere bonaj ecoj.
Ĉu vi aĉetus aŭton, sur kiu estas pentrita rideganta simio? :-)
Verŝajne ne, eĉ se tiu aŭto laŭ prezo estos pli favora, ol iu alia farbita dece.
Paralele al tiu ioma plifortiĝo de E-uzado danke al interreto, plifortiĝas ankaŭ la uzado de la angla lingvo (eĉ se kvalite modestnivele).
Esperanto (aŭ ia E-idiomo) devas esti multe pli alloga, multe pli memfide lernakirebla, ol kia Esperanto nun estas, por kontraŭpezi la konkeradon de la angla lingvo.
14 years ago ( translate )