Eble vi jam konas tiujn jam ”tradiciajn” prezentadojn de varoj, kie iuj pagitaj personoj (figurantoj) afiŝante kontentigan mienon, dum prezentado ĉiam denove aĉetas similajn varojn, kiujn ili laudas tre konvinke.
Ĉu vi povas imagi, kiajn aliajn trukojn aplikas iuj trompistoj por influi amasojn?
Ekzemple en Budapeŝto, posedantoj de dancejoj pagas belajn junulinojn nur por ĉeesti en dancejo, danci, foje eliri kaj eniri tra enirpordo (por ŝajnigi, ke tie sperteblas vigla aktivado), kaj akcepti esti fotataj en dancogrupo, kaj poste tiuj fotoj aperu sur certaj retportaloj, kiuj simile ricevas "apogmonon" disde tiu dancejo. Foje la dancejo pagas eĉ ĝis 50 junulinojn (po 18 €/danconokto/junulino). Studentinoj en Budapesto, rakontis, ke foje okazis, ke la pagitaj ”figurantinoj” estis duoble pli multaj, ol la allogitaj gastoj. :-)
Lastfoje iu redakcio ofertis al studentoj eĉ pli nekutiman eblon gajni monon: la tasko estis legi tre ”spektakle” en metroo certan ĵurnalon (tiel, ke videblu klare la titolo de la ĵurnalo). Fine multaj studentoj preferis rifuzi tiun taskon, ĉar ili tre malamis la politikan ĵurnalon. La redakcio pagintus al ili po 2.5 €/horo por tiu manipulanteca agado…
0 comments