La unuiĝo de eŭropaj landoj kreis bezonon pri ampleksa traduk-agado. Laŭ la konstitucio de EU ĉiuj ŝtatoj ĝuas egalecon pri lingvouzado ene de Eŭropa Unio.
Tamen en praktiko tiu egaleco ne povas plene realiĝi pro la gravaj barieroj levitaj fare de la tro granda nombro de ŝtatlingvoj. Armado de tradukistoj klopodas en Bruselo traduki dokumentojn al ĉiu ŝtata lingvo. Aperas grava malfruiĝo disde la kreiĝo de dokumentoj, ĝis kiam la dokumentoj aperas ankaŭ ŝtatlingve.
La oportunan solvon povas liveri la projekto ”Internet Translators for all European Languages” (interretaj tradukoj por ĉiuj eŭropaj ŝtatlingvoj), parto de la programo ICT-PSP, (Information and Communication Technologies - Policy Support Programme) - teknologio pri informo kaj komunikado - apogprogramo pri laŭcelaj principoj.
Nuntempe la lingvoplureco iĝis la lasta obstaklo en retumado. Pli koncize, temas pri tio, ke ankoraŭ ne ekzistas lingvo, kiun ĉiuj retumantoj povus uzi plene sukcese je interreto, sen danĝero miskompreni la alilingvajn frazojn.
La plimulto de Esperantistoj eĉ siajn laŭdatan planlingvon ne scipovas sufiĉe bone, por povi pere de ĝi sekure interkompreniĝi. Sen firmaj reguloj, eĉ ne eblas ĝin korekte regi.
Restis la sola rimedo, la perkomputila (perprograma) tradukado. Sed, la afero parencas al la temo de popoldiro: ”Al neĝusta demando eblas respondi nur neĝuste.”
Por korekte translati tekston al alia lingvo, unue necesas kompili la originalan tekston laŭ *firmaj* lingvoreguloj. La tradukprogramo unue devas kontroli la originalan tekston, ĉu ĝi konformas aŭ ne al la reguloj de la respektiva lingvo. Se ne, la programo devas rifuzi la tekston.
Ĉi-loke mi opinias necese mencii tion, ke dum parola komunikado oni povas permesi al si malgrandajn erarojn pri klara sinesprimo, ĉar la perbuŝa komunikado certigas pluajn rimedojn (intonacion, akcenton), pere de kiuj oni povas precizigi, klarigi la signifon de la frazo.
Post kiam la teksto fine ricevis sian laŭregule korektan formon, la programo povas komenci ĝin traduki al la dezirata lingvo.
Ĉi-taske denove aperas postulo pri *firmaj* linvoreguloj. Ne ebalas sekure traduki tekston al alia lingvo, se tiu cellingvo ne disponas pri klaraj, firmaj reguloj. Bonŝance ĉiuj ŝtatoj uzas lingvojn, kiuj estas tute kovritaj per firmaj (eĉ se multegaj) reguloj. Komputilon ne ĝenas la grandega nombro de reguloj, ĉar ĝi ne emas forgesi aŭ laciĝi.
Pro la supre-menciita kialo, Esperanto en nuna formo ne taŭgas por perprograma tradukado, ĉar ĝi grave suferas pri manko de firmaj reguloj. Lingvo, en kiu direktivo konsilas lingvouzantojn uzi lingvoerojn tiel, kiel oni bontrovas, aŭ kiel oni kutimas ĝin uzi en propra lingvo, ne estas matura, serioza lingvo por klara, firma interkompreniĝo inter diverslingaj individuoj. Mankante en Esperanto gravaj firmaj reguloj, momente la lingvouzantoj kutimas subkonscie pruntepreni regulojn el propra lingvo. Sed ne ĉiuj lingvoj funkcias per similaj aŭ samaj reguloj. Sekve, nur tiuj lingvouzantoj sukcesas klare interkompreniĝi pere de Esperanto, kies propraj lingvoj funkcias per similaj au samaj reguloj, aŭ kiuj regas plurajn fremdajn lingvojn.
Ĉi tiun problemon konas la komisiono de ITEL, kaj inter alie, ankaŭ pro tio ĝi ne pensas pri la eblo apliki ankaŭ Esperanton (almenaŭ en la nuna, ne-finverkita formo ne). Do la solvo kuŝas ĉe la kompetentuloj pri Esperanto, ĉe Akademio de Esperanto.
5 comments
Laszlo Istvan TOTH said:
Absolute ĉiu lingvoero rolas grave en akurata sinesprimo: ĉu vorto, ĉu afikso, ĉu verbotempo, ĉu vortordo, ĉu komo, ktp. Alie ne eblus kompili unusencajn leĝojn, dekretojn, regulojn. Diplomita ŝtatlingo-istruisto devas scii respondi ekzakte al ajna via demando pri kiel esprimi ion, interpreti ion, aŭ uzi ian lingvoeron en respektiva ŝtatlingvo. Ajnan ŝtatlingve formulitan frazon eblas ekzakte taksi, ĉu ĝi estas regul-konforma aŭ ne. Juristoj povas multe prelegi al vi pri la graveco de gramatike profesie difinita lingvo.
La frazojn, kiel: ”Lastmonate John nur ŝtelis.” ; ”Lastmonate nur John ŝtelis.” ; ”Marde Juan ankaŭ forestis.” ; ”Marde ankaŭ Juan forestis.” , ; (simile per la vortoj: ankoraŭ, eĉ, jam, ktp.) necesas ekzakte interpreti.
En frazoj kiel; "Ĉeestis en ĉambro granda viro." la manko de regulita vortordo (rilate al adjektivoj) rezultigas malcertecon pri la fraza mesaĝo. Plue, sen reguloj ekz. pri kiel uzi ”kun” kaj ”per” ne eblas sekure interpreti frazojn. Mankas gravegaj reguloj pri la deviga minimuma enhavo de iu frazo.
Vane iuj aludas al iuj modernaj lernolibroj, en kiuj certaj progresemuloj jam klopodis krei, difini kaj instrui tiujn regulojn, kiujn Zamenhof ne kreis, se samtempe la lingvaj kompetentuloj ne malkonsilas onin studadi la disa-misan, ofte erarlingvan, sed paradokse tamen *akceptitan* tutan klasikan literaturon! Tiun korektan lingvouzadon, kiun povas instrui iu moderna lernolibro, detruas la disa-misa, klasika literaturo.
Manko de reguloj, kaj la direktivo laŭ kiu oni rajtas uzi lingvoerojn en Esperanto tiel, kiel bontrovas, aŭ kiel oni kutimas uzi ilin en propra lingvo, ne helpas, sed kontraŭe, grave malhelpas klaran lingvouzadon.
Imagu cirkulregularon, laŭ kiu oni rajtas cirkuli ĉu en la dekstra flanko, ĉu en la maldekstraflanko de la vojo laŭ la veturdirekto. Ĉu tiu libereco helpas, au malhelpas trafikon? Kontinent-eŭropanoj asertos, ke tiu libereco funkcias perfekte (ĉar ili ĉiuj jam alkutimiĝis cirkuli dekstre), ĝis kiam ili ne vizitos per aŭto Brition (aŭ, ĝis kiam brituloj ne cirkulos laŭ siaj propraj cirkulreguloj sur la kontinento).
Simile, stultuloj pensos, ke manko de reguloj helpas, ĉar oni ne devas lerni tiom multajn regulojn...
Laszlo Istvan TOTH said:
La hispanaj gramatikaj reguloj funkcias perfekte, sed la kompilinto ne scipovis uzi korekte la lingvon. La indikilon pri kvalito oni devas meti apud la koncerna vorto. Pri la mesaĝenhavo de la frazo respondecas nur la kompilinto. Oni ricevas instruon en lernejoj pri kiel formuli tiel frazojn, ke ili spegulu ekzakte tion, kion la kompilinto deziris komuniki. Do, reguloj kaj instruoj pri lingvouzado ja ekzistas en la eduksistemo de ĉiu ŝtato.
Laszlo Istvan TOTH said:
(En parantezo mi mencias, ke Zamenhof ne povis fari diferencon inter kazo kaj okazo [evento])
Sekve, la senkonsilaj lingvouzantoj apogos sin je siaj propraj lingvoj (rilate al la uzado de difina artikolo), nehavante alian pli firman referencon. Sed… kiom da lingvoj, tiom da kutimoj pri la uzado de la difina artikolo… Ekzistas lingvo, kiu tute ne uzas ĝin (sed uzas alian metodon por elstarigi ion).
La akuta manko de reguloj pri vortoj kiuj determinas la signifon de frazo funkcie de ilia relativa loko al la vorto al kiu koncernas, aŭtomate instigas lingvouzantojn apliki unue regulojn prunteprenitajn el siaj propraj lingvoj. Oni nepre devas gvidi sin laŭ io pli certa.
Tiu fakto, ke en la modelfrazoj de Zamenhof, vortoj, kiuj racie devas havi difinitan relativan lokon, aperas ĉu antaŭ, ĉu post tiu vorto, al kiu koncernas, lasas lingvouzantojn en plena malcerteco. Tiaj disa-misaj lingvouzoj trudas lingvouzantojn turni sin al siaj propraj lingvoj por ĉerpi konsilon pri la oportuna uzmaniero.
La tuta lingvo Esperanto baziĝas je Fundamento. Fundamento estas la sola kompetenta dokumento, laŭ kiu oni rajtas uzi Esperanton. Fundamento konsistas el Universala Vortaro, la 16 alineoj pri reguloj, kaj Ekzercaro. Per iom da bonintenco oni povas alkonsideri ankaŭ la tradukojn fare de Zamenhof, kiel fonton de modelfrazoj, el kiu teorie eblus konkludi al surpapere nefiksitaj reguloj. Sed tio eblas nur teorie… ĉar praktike la nekonsekventa aplikado de *neskribitaj* gramatikaj reguloj faras neeble konkludi firmajn lingvoregulojn.
La manko de reguloj, kaj la disa-misa uzo de certaj vortoj, kies funkciado en ĉiuj ŝtatlingvoj estas regulitaj, stimulas lingvouzantojn uzi Esperantajn vortojn laŭ la gramatikaj reguloj de siaj propraj lingvoj. Jen kial estas tiom pene, malfacile, lernakiri Esperanton memfide, korekte. Jen kial la plimulto de Esperantistoj evitas uzi la planlingvon, preferante krokodiladon.
Laszlo Istvan TOTH said:
Anstataŭ:
” en ĉiuj dubaj okazoj tute ĝin ne uzu.”
Korekte:
” en ĉiuj dubaj kazoj ĝin tute ne uzu!”
Laszlo Istvan TOTH said:
Sed skemeca lingvo, libera de redundaĵoj, postulas eĉ pli grave respekti regulojn, postulas eĉ pli atentan lingvouzadon.
Manke de redundo (ĉu per vorto, afikso, ĉu per vortordo), sufiĉas forlasi pro neatento nur unu literon aŭ komon, kaj la tuta frazo facile miskompreneblas: ”Petro helpis Johanon kiel amiko.” - ”Petro helpis Johanon kiel amikon.” ; ”Petro helpis Johanon.” - ”Petron helpis Johano.” Tio povas okazi ankaŭ en etnolingvoj, sed en skemeca lingvo tiu danĝero estas magnitude pli minaca.
Jes, mia lingvaĵo nepre devis ŝanĝiĝi, ĉar komence mi estis subigita al tiuj mankhavaj, neklaraj, dubsencaj, disa-misaj instrumaterialoj, inklusive al la lingve nekohera literaturo. Fundamento helpis min kiel konsekrita akvo.
Mi multe baraktis ĝis kiam mi malkovris, rekonis tion, ke fakte mankas unusencaj, gravaj, esencaj reguloj. Do mi devis krei ilin, kaj konformiĝi al tiuj miaj freŝkreitaj reguloj, por havi firman apogilon almenaŭ por mia kompilagado. Tio eblis nur pro scipovo de pluraj ceteraj fremdaj lingvoj.
Mi spertis mian unuan seniluziiĝon tiam, kiam iu mia lernanto petis de mi regulon pri iu gramatikaĵo. Li estis sufiĉe inteligenta, kaj estis konscia pri la racia neceso de tia regulo. Mi ne sciis kiel klarigi, ke tiu trolaŭdata Esperanto bedaŭrinde ne havas tiajn konkretajn regulojn. Mi hontis agnoski, ke multaj t.n. ”reguloj” konsilas onin decidi tiel, kiel bontrovas...
Respekte
Laszlo