Ĉu vi meditis iam ajn pri la vera bazmaterialo surbaze de kiu estiĝas la plimulto de nia industriaj produktaĵoj, kiujn ni uzas ĉiutage: plastaj aĵoj, kemikaĵoj, farboj, sintezitaj gluaĵoj, medikamentoj, vestaĵoj, diversaj aparatoj, veturiloj, ktp?
Ĉu vi iam ajn meditis pri la origino de tiu energio, helpe de kiu fabrikoj, uzinoj produktadas, veturiloj moviĝas (ĉu aŭtoj, ĉu trajnoj, ĉu ŝipoj, ĉu aviadiloj, ĉu raketoj, ktp)?
Se ne, provu imagi nian mondon, en kiu jam elĉerpiĝis karbo, nafto kaj tergaso.
La unujara monda konsumo de fuelo estas ĉ. 1000 miliono tunoj (benzino + dizeloleo), kaj ĝi estas utiligata en transport-sfero je nur 10 – 30% rendimento.
Mondskale transportado forkonsumas ĉ. 25% el la tuta energiokonsumo, sed indas mencii, ke la privataŭta fuelkonsumo estas dekobla rilate al la amastransporta fuelkonsumo!
Industrio kaj konstruado forkonsumas ĉ. 35% fuelon.
Hejtado bezonas nur ĉ. 7% fuelon.
La cetera fuelkonsumo, militsfera, kosmesplora, ktp. signifas ĉ. 33%.
Oni kutimas prezenti kiel ekzemplon la francan elektrosistemon, kiu nuntempe baziĝas jam ĉ. 60% je nuklea energio, kompreneble, oni profunde silentas pri la sorto de la jam foruzita, neŭzebla, sed tamen por centjaroj danĝera radioaktiva nuklea fuelrestaĵo. Tia danĝera kaj neŭzebla nuklea restaĵo foje estas "fordonacata" kiel rubaĵo, por triamondaj landoj, kies koruptaj registaroj akceptas neoficiale monon por stoki ĝin. Alifoje la evoluintaj landoj simple forĵetas ĝin alen profundo de oceanoj: tio iĝu problemo por la sekvaj generacioj, pensas ili.
Tamen ekzistas bezono ne nur pri elektra energio. Ekz. la kosmaj ŝipoj ne povas propulsi sin per elektra kurento. Ili bezonas fiziko-kemian procezon, ĉar ilia propulsado ŝuldas al forĵetita maso.
Se kaze de aerveturado oni rezignus je ĵet-propulsado favore al aer-rotoroj, ne eblos stoki ekonomie sufiĉan elektran kurenton por disponigi elektran vetur-energion por aviadiloj.
La t.n. fuel-ĉeloj liveras elektran kurenton, sed ili mem funkcias per kuniĝo de stokita hidrogeno kaj oksigeno (oksigeno ofte prenita el aero).
Por obteni hidrogenon el akvo (disigi hidrogenon disde oksigeno), necesas investi pli multan energion, ol kiom ĝi retrodonas kiam kuniĝas kun oksigeno. Do, hidrogeno obtenita el akvo signifas nur alternativan manieron stoki energion.
Sed hidrogenon eblas stoki grandkvante en multekostaj specialaj ŝtal-rezervujoj, kiuj pluse estas ankaŭ pezaj, eĉ danĝeraj kiam la ekstera temperaturo estas alta, kaj reduktas la kvanton de la utila ŝarĝo, kiun veturiloj povas transporti.
Bonŝance elektrolizon por obteni hidrogenon eblas fari helpe de elekra kurento gajnita ankaŭ el fotovoltaj aparatoj, aŭ utiligante akvan, sunan aŭ ventan energion. Sed tiaj energiofontoj ne povas certigi la bezonatan kvanton de energio en nia nuna energio-voranta mondo. Al tio kontribuas ankaŭ la nuna konsum-socia trajto de nia mondo. La tro frue forĵetitaj industriaj aĵoj (eĉ se ilia bazmaterialo estas parte re-utiligata), kondukas al plia energiokonsumo por produkti anstataŭ ili novajn aĵojn.
Alia metodo por obteni hidrogenon estas uzi energio-enhavan fuelon (hidrokarbonon aŭ alkoholon).
Uzante hidrokarbonon kiel fuelon por fuelĉeloj, eblas redukti aerpoluadon, la utila transportata ŝarĝo povas signife kreski, sed ne solviĝas la ĉefa postulo: anstataŭi efike la fosilian energio-fonton per nefosilia energio.
Uzante alkoholon kiel fuelon por fuelĉeloj, la rezulto similas al tiu kaze de hidrokarbono, sed ĉi-kaze oni silentas pri la energiobezono produkti plantojn (uzi traktorojn, kemisterkon, ktp.), el kiuj eblas fermenti kaj ekstrakti alkoholon.
Nia tuta nuna civilizo ŝuldas siajn atingojn al fosiliaj energio-fontoj, kiuj kreiĝis dum 600 milionoj jaroj, kaj kiun energiokvanton nia monda socio (pli ekzakte ĉ. 15% el la tuta monda loĝantaro) forkonsumas dum malpli, ol tri homaj generacioj!
laszlo i. toth
0 comments