Loading
La Sereno (Giuseppe Ungaretti)

( Giuseppe Ungaretti)

LA SERENO (1918)


Post multa

nebul’

unu post

la alia

jen montriĝas la steloj

Mi spiras

la freŝon

donitan

de koloroj de l' ĉielo

Mi rekonas min

en imago efemera

Kaptita en turno

ĉiam viva

(trad. Helena)


1 comment

Helena Tylipska said:

Kara Margita
Ni esperu ke ĉi nokto estos plena da steloj! **********
15 years ago ( translate )