Loading
PORTRETO DE VIRINO ( Wisława Szymborska)

Devas esti elektebla.

Kaj ŝanĝebla, sed cetero restu kiel estas.

Facile, neeble, malfacile, provinde

Ŝi havas la okulojn, nun bluajn, nun grizajn,

Nigrajn, gajajn, senkaŭze larmoplenajn.

Kun li dormas kiel unua veninta, unika en mondo.

Ŝi naskos al li kvar filojn, neniun, unu.

Naiva, sed plej bone konsilas.

Malforta, sed eltenema.

Senkapa ŝia nuko, sed la kap' troviĝos.

Leganta Jaspers-on kaj virinajn revuojn.

Ne scias, kion taŭgas ĉi ŝraŭbet', sed ŝi ponton konstruos.

Juna, kiel kutime juna, ĉiam ankoraŭ juna.

En la manoj ŝi tenas paseron kun flugil' rompita,

propran monon por vojaĝo lontana kaj longa,

lultranĉilon, kompreson, glaseton da vodko.

Kien ŝi kuras, ĉu ne estas laca?

Tute ne, iomete, ege, ne gravas.

Aŭ ŝi lin amas, aŭ ŝi nur obstinas

En la sort' bona kaj malbona kaj por pieca kompato.


(el poemaro"Grande numero" Eld. Libri Scheiwiller) esperantigis Helena

Mi dediĉas ĉi poemeton al ĉiuj amikinoj el Ipernity okaze de 8 Marto