Jen ligo al tre interesa observado. En Estonio aglan neston oni ekipis per kamerao,kiu laboras konstante (24 horojn je 24) kaj donas eblecon sekvi la aglan paron kunlaborantan pri zorgado de la nesto. Aglidoj ankoraŭ ne naskiĝis sed certe tio balldaŭ okazos. Kiu havas paciencon, sekvu feliĉan eventon !
pontu.eenet.ee/player/ kalakotkas.html
http://www.lasy.gov.pl/bielik - Tiu estas nova ligo por pola aglo (heliaetus albicilla), ankaŭ ili kun kamerao kaj jam naskitaj idoj
30 comments
Helena Tylipska said:
La kovado dauras longe :-)
Helena Tylipska said:
Helena Tylipska said:
Helena Tylipska replied to :
Helena Tylipska replied to :
Helena Tylipska said:
Bernardo said:
Helena Tylipska said:
10.44: venis la ŝanĝo!
Helena Tylipska said:
La ovojn mi vidas tri :-)
Helena Tylipska said:
Helena Tylipska said:
Mi aldonas novan ligilon koncernantan nian birdon, ĝi montras , kiel la birdo havigas al si vivrimedojn.
Helena Tylipska said:
La nova ligilo, kiun mi aldonis ĉe komenco estas ligilo al loko en Pollando kie oni observas konstante aglan familion kun naskitaj jam grandetaj idoj. Tiu estas aglo "heliaeetus albicilla", plej granda birdo en Pollando. La video estas sen voĉo kaj kvalite iom malpli bona ol la unua.
Maria said:
Helena Tylipska said:
Helena Tylipska said:
La novnaskito restis sola en la nesto. La patrino probable forflugis por malrigidigi la flugilojn (alojn?)Post kelkaj minutoj revenis, komencis voki kaj denove forflugis. Vento blovas tre forte, birdo revenis nesten kaj estas tre maltrankvila, vokas kontinue.La vento malfaciligas eĉ sidon sur la ido kaj du ovoj.
16.26 Antau kelkaj minutoj revenis la kompano kun fiŝo, sed ne lasis ĝin, denove forflugis forportante la ĉasaĵon. post iom da tempo reportis duonon kaj donis ĝin al la ino ( mi supozas ke estas ino,leginte ke estas ili kiuj nutras la idaron). La manĝaĵo estas dividita inter etulo enbuŝigita kaj la patrino.
Je la 16.50 la tagmanĝo estas finita! La patrino eksidis kaj ordigas la neston kiel ĉiu bona dommastrino. Etulo pepas. Ĉio kvietas. :-)