Fratoj homaj tiom forlasitaj
la lumo kiu gvidis ne plu gvidas
ni as personoj – vi diras – ne merkatoj
tiu certe ne estas tempo de poezio
mi volus porti al vi aliajn mesaĝojn
kun pano kaj vino kaj malpli da plusvaloro.
Fratoj miaj en ĉi tiu fia horo
al vi restas eĉ ne la fantazio
por sonĝi tempojn kaj strandojn aliajn
mi adiaŭas kiel Antonjo Aleksandrion
malordo de mondo tiel ŝanĝita
tiel diversa de kiel oni volis.
eble oni estas krucigantaj Dion
en ĉi regno kie ĉio estas mono
fratoj miaj sen aldon- valoro
preĝu por ni Sinjorin’ de la Agonio
fratoj miaj al kiuj ĉio rifuzitas
al vi eble novan tagon portu la poezio.
Preĝu por ni Sinjorin’ de l’ Afliktitoj
ĉiutage en tero pereantaj
nin man’ nevidebla ĉi tien ekzilis
en ni mem perditajn kaj ĉirkaŭbaritajn
alvenu nin versoj skribitaj neniam
fratoj homaj ja vi ne estas merkatoj.
tradukis H.
---------------------------------------------------------
Fratelli umani così abbandonati
la luce che quidava più non guida
siamo persone – dite – e non mercati
questo di certo non è tempo di poesia
vorrei recare a voi altri messaggi
con pane e vino e meno plusvalore
Fratelli miei che in questa brutta ora
non vi rimane neppur la fantasia
di sognare altri tempi e altri lidi
come Antonjo a Alessandria dico addio
disordine di un mondo sì mutato
sì diverso da quel che si voleva.
Forse stanno crociffiggendo Iddio
in questo regno dove tutto è soldi
fratelli miei senza valore aggiunto
prega per noi Signora dell’Agonia
fratelli miei a cui tutto è negato
vi porti forse un nuovo giorno la poesia.
Prega per noi Signora degli Aflitti
ogni giorno in terra naufragati
mano invisibile ci ha qui proscritti
in noi stessi perduti e accerchiati
vengano a noi versi mai scritti
fratelli umani che non siete mercati.
2 comments
Helena Tylipska said:
certe, por vivi en nia mondo, indas kaj endas havi la okulojn bone malfermitaj, observi kaj aghi :-)
Helena Tylipska said: