LA JUGLANDARBO STUCITA (verkita de Elena Liotto en dialekto de Vicenza kaj esperantigita de Helena T.) Estis belega la juglandarbo sur la herbej’ de dom’ mia. La arbo branĉo-plena, iomete invadema, tamen tre bela. Bone kombita la densa frondar’ somere donis grandan ombron. kvazaŭ iu mistero, kunplektanta la teron kaj ĉielon. Hodiaŭ ĝi ŝajnas oldino kurbita kun rara harar’ malkombita. Povra arbo senpluma. Oni ĝin tranĉis, tondis kaj vundis. Senprude dirita, ĝi estas kastrita. al l’arbo lasita etendiĝas alten, al ĉiel’ direktita, kvazaŭ fingro giganta kun sever’ avertanta invademajn ulojn, propran potencon kredantajn: super vi estas ĉiam la mano pli pova ol via, ĝi vian perforton punos kaj klinigos kapon vian.
Ĝi estis kiel revo,
Unusola tufo
2 comments
Jakvo said:
Helena Tylipska said: