Kiel homoj scias helpi al si dum malvarmo.
Iam mi legis ie en interreto, kaj nun mi rememoris (ne - mi trovis noticojn) kiel homoj vivas dum malvarmo.
Jen proksimume tiel:
+20°C - Grekoj surmetas ĵerzojn (se scipovas ilin trovi).
+15 - Jamajkanoj enŝaltas hejtadon (se havas tian).
+10 - Usonanoj komencas tremi pro malvarmo. Rusoj apud siaj somerdomoj plantas kukumojn.
+5 - Oni povas vidi propran spiron. Italaj aŭtomobiloj rifuzas ekfunkciiĝi.
0 °C - En Usono frostiĝas akvo. En Rusio ĝi densiĝas.
-5°C - Francaj aŭtoj ne ekfunkciiĝas.
-10 - Vi planas ekferii en Aŭstralio.
-15 - La kato obstinas dormi kune kun Vi en la lito. Norvegoj surmetas ĵerzojn.
-17,9 - en Novjorko domposedantoj enŝaltas hejtadon.
-20 - Usonaj aŭtoj ne ekfunkciiĝas. Rusoj lastfoje veturas al siaj somerdomoj.
-25°C - Germanaj aŭtoj ne ekfunkciiĝas. Formortis Jamajkanoj.
-30 - La povoj pensas pri senhejmuloj. Kato dormas envolvita en Via piĵamo.
-35 - Estas tro malvarme por pensi. Ne funkcias japanaj aŭtomobiloj.
-40 - Vi planas dum du semajnoj ne eliri el bankuvo kun varma akvo. Svedaj aŭtoj ne funkcias.
-42°C - En Eŭropo ĉesis funkcii ajna transporto. Rusoj manĝas glaciaĵojn ĉe la strato.
-45 - Formortis ĉiuj Grekoj. La povoj komencas ion fari koncerne la senhejmuloj.
-50 - Oni ne povas palpebrumi - la palpebroj - frostiĝas. En Alasko oni fermas fenestreton dum banado.
-60°C - Polaraj ursoj ekmoviĝis al la sudo.
-70 - Frostiĝis la infero.
-73 - Finlandaj specservoj evakuigas sanktan Nikolaon suden. Rusoj surmetas ĉapojn kun orelŝirmiloj.
-80 - Juristoj metis manojn en proprajn poŝojn.
-114°C- frostiĝas etil-alkoholo. Rusoj malbonhumoras.
-273°C - Absoluta nulo; haltiĝas la molekula movado. Rusoj surmetas feltŝuojn.
-295°C - Formortas 90% de la homaro. Rusa teamo fariĝas mondĉampiono en piedpilko.
5 comments
JUHÁSZ Margit said:
Maria W. said:
Toeko replied to Maria W.:
Toeko replied to Maria W.:
Toeko said: