Loading
INTERNACIAJ LETERTAGOJ 2025 EN SAMARKANDO
De Anatolij Ionesov,
fondinto de la  Internacia Muzeo de Paco kaj Solidareco,
fondinto kaj prizorganto de la
Enciklopedia projekto “Samarkandiana”
P.O. Box 76, UZ-140100 Samarkando
Uzbekio  

Dediĉe al la Tago de urbo Samarkando LA INTERNACIAJ LETERTAGOJ 2025 “Vorto pri Samarkando: la urbo, pri kiu oni ŝatas pensi, revi kaj paroli”

Karaj amikoj, samideanoj, kolegoj, samteranoj,

Baldaŭ denove venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multaj loĝantoj de nia planedo ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli. La 18-a de oktobro – la Tago de Samarkando. La evento celas refokusigi nian rigardon je alloga belo, unika aromo kaj arkitektura dekoro de la urbo. Tradicie, estas invitataj kontribui ĉiuj, por kiuj Samarkando estas pli ol nura urbo. Por kiuj ĝi estas vivanta memoro, emociplena historio, signifa malkovro, amdeklaro, rendevuejo kaj eĉ sorto. Ĉiuj, kiuj persone spertis la mirindaĵojn de Samarkando en realo, ĉu de malproksime, ĉu estinte tuj apude aŭ eĉ nur en siaj pensoj aŭ sonĝoj, konservis neforviŝeblajn impresojn pri la grandioza historia heredaĵo kaj neordinara nuntempa kulturo de la mondfama urbo.

Kaj ĉiujare venas la Tago, kiam ni esperas, ke, almenaŭ por momento, vi transformos viajn pensojn kaj sentojn en ion kreivan por el la fundo de via animo esprimi – naskitajn fare de via koro kaj enstampiĝintajn en via menso – rememorojn pri tiu ĉi speciala loko. Tio estas eblo por dividi viajn travivaĵojn kaj sentojn, por konigi viajn specialajn spertojn kaj tra tiu ĉi transdono denove fari Samarkandon rendevuejo por homoj kaj kulturoj, tradicioj kaj novigoj, por Oriento kaj Okcidento, Sudo kaj Nordo. Ja ĉiam tiel estis en la pasinteco kaj estu tiel ankaŭ en la estonteco!

Eble por iuj, ununura vorto sufiĉos por esprimi la vizion pri Samarkando; iuj skribos personan leteron al “Romo de l’Oriento” aŭ verkos saluton forme de poemo, kanto, muziko, desegnaĵo, foto ktp; aŭ proze komunikos siajn bondezirojn aŭ revojn por la estonteco de la urbo. Kompreneble, ĉio dirota kaj verkota pliproksimigos nin unu al la alia, unuigos nin ĉirkaŭ la eternaj valoroj, pliigos niajn konojn, evoluigos spertojn, plifortigos pacon kaj harmonion – ĉion, kio ebligis al Samarkando atingi la majestecon kaj por ĉiam eniri la historion.

VIA voĉo gravas! Bonvolu sendi viajn reeĥojn, gratulmesaĝojn kaj alispecajn tiutemajn kontribuojn plejeble baldaŭ, laŭeble, ĝis la 1-a de oktobro 2025 al imps86@yahoo.com, kvankam la materialoj iutempe estos akceptataj ankaŭ post tiu ĉi dato.

La plej interesaj kontribuaĵoj estos publikigitaj en nialanda gazetaro kaj en la venontaj eldonoj de “Enciklopedio de Eksterlanda Samarkandiana”. ĈIU ricevita mesaĝo estos danke agnoskita kaj la raporto pri la evento estos sendita al ĈIUJ partoprenantoj.

Partnero de la projekto: Samarkanda Internacia Teknologia Universitato (SIUT).
https://siut.uz/en/press-center-en/news-en/1373-samarkand

Atendante vian baldaŭan reeĥon, ni antaŭdankas pro via eventuala helpo kaj kunlaboro. Pacon al vi kaj sanon, feliĉon kaj bonfarton, harmonion kaj konkordon, esperon kaj inspiron, sukceson kaj bonŝancon!

Sunplenajn bondezirojn el 2760-jara Samarkando, la urbo de Monda Heredaĵo de Unesko, Kultura ĉefurbo de KSŜ (2024), Monda turisma kultura ĉefurbo (UNWTO), kaj la gastigonto de la 43-a sesio de Ĝenerala konferenco de Unesko (2025).

Anatolij Ionesov, fondinto kaj prizorganto
Enciklopedia projekto “Samarkandiana”
P.O. Box 76, UZ-140100 Samarkando
Uzbekio Retpoŝto: imps86@yahoo.com

P.S. Represo kaj alilingvaj tradukoj dezirataj. Bonvolu plusendi tiun ĉi anoncmesaĝon al viaj kolegoj kaj amikoj, al ĉiuj, kiuj povus trovi la temon interesa. Dankon!