La 10-a kaj la 15-a de decembro ebligas kunligon de du gravaj datrevenoj en rilato kun Esperanto tra la mondo kaj kun aldono de klopodoj por nomigo de ZEOj.
Esploro pri la nombro de omaĝoj al D-ro Zamenhof kaj lia verko sub formo de ZEOj en la tuta mondo certe aperigus, ke tiom multaj kaj multformaj omaĝoj ne ekzistas por aliaj famuloj en la mondo de politiko, scienco, edukado, kulturo, arto... Tio povus esti temo por interesa disertacio.
10-a de decembro 2024
Novjorko, Usono : 76-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
https://www.ohchr.org/sites/default/files/UDHR/Documents/UDHR_Translations/1115.pdf
Montevideo, Urugvajo : 70-a datreveno de la UNESKO-Rezolucio pri la Internacia Lingvo Esperanto
https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000249353
15-a de decembro 2024
Tutmonde : Zamenhofa Tago / Tago de la Esperanto-Libro
165-a datreveno de la naskiĝo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la iniciatinto de la Internacia Lingvo Esperanto
Tio estas oportuna okazo por proponi al municipoj atribuon de la nomoj de D-ro Zamenhof kaj de Esperanto, eventuale al pioniroj de la lingvo, al "objekto" (strato, placo, publika konstruaĵo...*)
Zamenhofa Tago
La Zamenfofa Tago aŭ -Festo / ankaŭ Festo de la Esperanto-libro /, povas konsisti, laŭ inspiro, el multaj formoj miksitaj aŭ ne :
Ekspozicio (paneloj, libroj, objektoj)…
Spektaklo
Koncerto
Prelego (bona propono de Federico Gobbo en Amsterdamo pri parolado/paroligo pri libroj).
Laŭtema debato aŭ babilado, ekz. pri faka agado por Esperanto aŭ pri klopodoj por nomigo de ZEOj...
Kvizo
Ludoj
Dancado
Projekciado
Bankedo
Simpla kunveno kun interŝanĝo pri difinita temo
ktp (sugestoj bonvenaj por kompletigi tiun liston)
En la suda hemisfero, estas ebla aldono de eksteraj aktivaĵoj : pikniko, sporto, ralio, inicado al difinita arto aŭ aktivaĵo, malkovro de la naturo, de eksteraj aktivaĵoj : botaniko, ĝardenado…
Kelkaj aranĝoj ne postulas longan preparadon, ekz. bankedo.
Povas helpi en tio konsulto de :
la tabelo pri la Zamenhof Tago de eventaservo (bonvena estus simila mondmapo por pli okulfrapa elmontro de la lokigo al urbaj autoritatoj kaj ankaŭ al amasinformiloj), cetere tio validas ankaŭ pri ZEOj.
https://zamenhof.eventaservo.org/
dokumentoj pri la temo ZEO, ekz. :
Vikipedio :
★ Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj kun ebleco konsulti laŭ kontinento kaj lando : https://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_Zamenhof/Esperanto-objektoj#La_landoj_kun_la_plej_multaj_objektoj
★ eo: “Kiun nomon atribui al vojo, publika loko aŭ konstruaĵo ?“
https://www.ipernity.com/blog/32119/329714
★ fr : “Le phénomène ZEO“ :
http://esperanto-vendee.fr/images/PDF/Textes%20Henri/Le%20phenomene%20ZEO.pdf
★ fr/eo : “Exposition virtuelle mondiale d'OZE / Tutmonda virtuala ekspozicio pri ZEOj“ (kreita en 2011)
https://www.ipernity.com/doc/32119/album/240793
★ fr : “Hommage de l’UNESCO au Dr Zamenhof“ (2015) https://esperanto-vendee.fr/images/PDF/EV112decembre2015.pdf
★ fr : “L’UNESCO et l’espéranto“ (François Lo Jacomo)
* avenuo, bulvardo, skvaro, ponto, arbo (prefere kun simbola valoro, depende de la lando : ginkgo biloba, cedro, sekvojo, kverko...), arbar(et)o, ŝtono, plako, epitafo, skulptaĵo, monumento, busto, statuo, publika benko, plaĝo, insulo, lago, fontano, river(et)o...
0 comments