Multaj urboj sur ĉiuj kontinentoj omaĝis al li diversmaniere, nomante publikajn lokojn laŭ lia nomo.
En Francio, kiu rangas unuavice kune kun Pollando kaj Brazilo, ekzistas dekoj da Zamenhof/Esperanto-Objektoj (ZEOj):
Nenio komparebla ekzistas por famuloj de la mondo politika, scienca, kultura aŭ religia, de oriento. al okcidento, de nordo al sudo, kaj eĉ en la kosmo : la asteroido (1462) Zamenhof
La formoj de memorfestado por ĉi tiu datreveno estas diversaj: bankedoj, eventoj, konferencoj,
koncertoj, ekskursoj, kulturaj aŭ distraj agadoj, ktp, ekzemple, kompreneble, en lia naskiĝurbo :
Bialystok (Pollando), aŭ en Shenyang, la ĉefurbo de la ĉina provinco Ljaŭningo, ktp. Zamenhof-Tago ĉirkaŭ la mondo.
Kion pensus hodiaŭ Zamenhof, ĉi tiu frumatura poligloto, kiu komprenis ekde infanaĝo la neceson klopodi por repaciĝo inter la popoloj, pri la terura tragedio, kiu disvolviĝas en Gazao kaj Cisjordanio, sur la tero de Palestino, kie judoj kaj araboj pace kunekzistis antaŭ la fondo de frankensteineca ŝtato en 1948 ?
Medicina studento, li estis aktivulo por cionismo,. Li poste forturniĝis de ĝi, kiam li komprenis, ke tio ne kongruis kun tio, kion diktis al li lia konscienco kaj ke tio povus havi katastrofajn sekvojn.
La unuaj lerniloj de la Internacia Lingvo Esperanto por la hebrea kaj la araba aperis respektive en 1888 kaj 1907. La unua E-klubo en Palestino estis fondita en Jerusalemo en 1908, sekvata de alia apud la tombo de Jesuo en 1914, kaj pastro rekomendis ĝin en Betlehemo en la sama jaro. Publikaĵo titolita "Hebrea Esperantisto" aperis ekde 1924. Asocio ekzistis en 1924 sub la nomo Tel-Aviva Esperanto-Societo. Araba Esperanto-aktivulo el la urbo Jafo nomiĝis Arafat, sed neniu familia ligo al la fondinto de Fatah kaj prezidanto de la Palestina Liberiga Organizaĵo estas pruvita.
La sesa kaj lasta Palestina Esperanto-Kongreso antaŭ la barbara cionisma invado, kondamnita en 1948 fare de judaj figuroj inkluzive de Albert Einstein, okazis de la 10a ĝis la 12a de aprilo 1944 en Jerusalemo.
La 15a de decembro estas ankaŭ Tago de la Esperanto-libro.
Por lerni pli.
Henri Masson,
Kunaŭtoro de "La homo kiu defiis Babelon”
Ŝŝ ! :
Mi “ŝtelis” ĉi tiun ilustraĵon de CIRA en Marsejlo, kiu festos Zamenhof la 14-an kaj 16-an de decembro ! ;-)
0 comments