Loading
11-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz, Aŭstrio : la Historio memoros
Komence de la unua mondmilito, Hector Hodler, filo de la fama pentristo Ferdinand Hodler, lanĉis alvokon kiu plue validas en la nunaj cirkonstancoj.
Ĝi meritas tradukon en ĉiujn lingvojn kaj laŭeble plej vastan diskonigon en amasinformiloj kaj en lernejoj de la tuta mondo.




Ĝi aperis sub la titolo “Super” en la revuo “Esperanto” de la 5a de januaro 1915 en la Internacia Lingvo, kiun li lernis kiel 16-jara liceano kaj pri kiu li estis, kun Edmond Privat, unu el la pioniroj en Svisio. Eltiraĵoj :

Ni havas la devon ne forgesi... Flanke de niaj simpatioj, ni havas devojn kiujn al ni trudas nia esperantisteco... devo kredi, ke neniu popolo havas la monopolon de la civilizeco, de la kulturo aŭ de la humaneco... Devo kredi, ke neniu popolo entute havas la monopolon de la barbareco, perfideco aŭ stulteco... Devo konservi prudenton eĉ meze de la premigaj influoj de la popolamasoj... La parolo estas nun al la kanono, sed ne eterne daŭros ĝia blekado. Kiam centmiloj da homoj kuŝos en la bataltomboj kaj la ruinoj ĉe la venkintoj kaj venkitoj atestos pri la teknikaj pli ol pri la moralaj progresoj de nia civilizeco, tiam oni alvenos al iu solvo, kaj tiam, malgraŭ ĉio, la internaciaj rilatoj denove ligiĝos, ĉar super la nacioj estas tamen io... Se sur la nunaj ruinoj ni volas konstrui novan domon, oni bezonos tiujn laboristojn, kiujn ne timigos la malfacilaĵoj de la rekonstruo. Ni esperantistoj, estu la embrio de tiuj elitoj. Por inde plenumi nian taskon, ni konservu nian idealon kaj ne lasu nin subpremi de la malespero aŭ de la bedaŭro.”
Estas notinde ke dum la Unua Mondmilito, iniciate de Hector Hodler, Universala Esperanto-Asocio plenumis 200 000 servojn en interrilatado de militviktimoj per transsendo de leteroj, kaj foje ilia tradukado, sen kalkuli aliajn interhelpajn agadojn.
Lasta frazo videbla sur la ciferecigita numero de “Epernto” de januaro 1905 estas :
“La veran progreson ne kreis la homoj, kiuj genufleksis autaŭ ĉiuj akceptitaj ideoj kaj blinde sekvis la popolamasojn. Ĝin kreis la homoj kun forta konvinko, kiuj sciis renversi la autaŭjuĝojn kaj transformi la opiniojn.

Ĉu la historio de Esperanto memoros pri la longa silento de UEA pri la abomenaĵoj okazantaj (ne nur) en Palestino (Gazao, Cisjordanio...) kaj ĉirkaŭe (Libano...) ?
Certe jes.
Kaj la nomojn de tiuj, kiu ebligis tiun silenton.

Henri Masson
5-an de aŭgusto 2026
--

Por pripenso :

"Mi ne kliniĝos, mi ne foriros silente. Mi ne submetiĝos. Mi ne returniĝos. Mi ne obeos. Mi ne submetiĝos. Mi ne silentos. Kuraĝo, t.e. estas serĉi la veron kaj diri ĝin. Tio ne estas elteni la leĝon de la triumfa mensogo."
Jean Jaurès

“Fine, ni memoros ne la vortojn de niaj malamikoj, sed la silenton de niaj amikoj.“

Martin Luther King

"Palestino estas la genocido, kiun ni, la juda popolo, povas haltigi.
Ni ne povas lasi la moralan animon de judismo perei pro nia kolektiva silento rilate al la genocida milito de Israelo kontraŭ la palestinanoj en Gazao."

Amanda Gelender (usona judino loĝanta en Nederlando)
www.middleeasteye.net/fr/user/2133

"Ni preteriris militkrimojn en Gazao"
Michel Warschawski, israela ĵurnalisto kaj verkisto

To Silence Critics of Israel, The Term “Anti-Semitism” Is Being Trivialized
www.wrmea.org/israel-palestine/to-silence-critics-of-israel-the-term-anti-semitism-is-being-trivialized.html
Por Silentigi Kritikistojn de Israelo, La Termino "Antisemitismo" Estas Trivialigita
www.wrmea.org/israel-palestine/to-silence-critics-of-israel-the-term-anti-semitism-is-being-trivialized.html

Eksa israela soldato rompas la silenton pri la okupacio
x.com/i/status/1791833527954059761

La amasinformiloj de Francio, kaj same de Usono, plejparte prisilentas abomenaĵojn de Israelo kaj amplifikas tiujn de Hamas.
La historio de Israelo estas ligita al terorismo. Pri la murdo de Folke Bernadotte, la reprezentanto de UN, respondecas cionistoj, ne palestinanoj aŭ araboj.
Same pri la masakro de Deir Yassin en kiu partoprenis Ezra Yachin. Li estis la lasta postvivanto de la partoprenantoj en tiu masakro, kaj la muzeo de la terorista organizaĵo LEHI favore prezentas lin : lehi.org.il/en/yakhin-ezra
Li forte instigis generaciojn de israelanoj al malestimo kaj malamo, al murdo ("forviŝo") de palestinaj infanoj.

Anti-war quotes
+ FR : Kontraŭmilitaj citaĵoj /1/ Citations contre la guerre /1/ Quotes against war

EO + FR : Kontraŭmilitaj citaĵoj /2/ Citations contre la guerre /2/1/ Quotes against war

EO + FR : Kontraŭmilitaj citaĵoj /3/ Citations contre la guerre /3/ Quotes against war


Esperanto : Kontraŭ milito !
Français : Contre la guerre !
English : Against the War !
Deutsch : Gegen den Krieg!
Italiano : Fermate la guerra !
Español : Detengan la guerra !
Portugês : Pare a Guerra !
Nederlands : Stop de Oorlog !
Русский : Против войны!
العربية :
اوقفو الحرب ! :
中文: 停止戰爭!
Haoussa : dakatar da yakin !
Yoruba : Lodi si Ogun !
Igbo : Kwụsị Agha!
Swahili : Acha Vita!

Persone :

Ĝis kiam mi eklernis Esperanton, en 1970, mi estis admiranto de Israelo. Tiam oni parolis pozitive pri plantado de 6 milionoj da arboj memore al la viktimoj de Holokaŭsto, pri verdigo de dezerto.
Pri krimoj kontraŭ la palestina loĝantaro, kiu vivis modeste kaj honeste, estis kompleta silento.
Nu, Hamas estis fondita en 1987.
Kio okazis antaŭe ?
Judoj kaj araboj vivis pace ĝis la masakro de Deir Yassin okazinta la 9-an de aprilo 1948. Sekvis la fondo de Israelo je la 14-a de majo. Memordato pri Nakba estis fiksita la 15-an de majo. T.e. la Katastrofo : perforta forpelo de 750 000 palestinanoj per teroro fare de sionistaj teroristaj organizaĵoj, kiuj fariĝis poste Tsahal/IDF.
Plia masakro de palestinanoj okazis la 22-an kaj 23-an de majo en Tantura.
Samjare, la 17-an de septembro, cionistaj teroristoj murdis Folke Bernadotte, la reprezentanton de UN. Pri lia murdo decidis tri gvidantoj de la terorista cionista organizaĵo Lehi : Yitzhak Shamir, Nathan Yalin Mor et Israël Eldad.


Cionistoj ne nur murdis reprezentanton de la organizaĵo al kiu Israelo ŝuldas sian agnoskon, sed ĝi neniam respektis ĝiajn rezoluciojn.
Vera rezistado de palestinanoj organiziĝis pli poste pro la malrespekto de gvidrezolucioj de UN fare de Israelo kaj akaparo de posedaĵoj de palestinanoj, sinsekve :
Fatah/1959, OLP/1964, Hezbollah/1982, Hamas/1987.
Nu, Avi Prior, eksa ambasadoro de Israelo en Germanio, klare diris : “C'est nous qui avons créé le Hamas” (Estas ni, kiuj kreis Hamas).
Netanjahu celis per tio dividi palestinanojn, sekve malfortigi ilin : “Dividi por regi” estas konata aksiomo...
Krome, Netanjahu zorgis ke Hamas ricevu financan subtenon :
For years, Netanyahu propped up Hamas. Now it’s blown up in our faces“ (Time of Israel) :

Anyone who wants to thwart the establishment of a Palestinian state has to support bolstering Hamas and transferring money to Hamas,” he told a meeting of his Likud party’s ("Ĉiu, kiu volas malhelpi la starigon de palestina ŝtato, devas subteni plifortigon de Hamas kaj translokigon de mono al Hamas" li diris al kunveno de sia Likud-partio.)

Sed rezultis el la strategio de Netanyahu la malo de tio kion li atendis :
kial fidi je tia malhonestulo, kiu senĉese trompis la palestinanojn, kaj kiu havas respondecon en la murdo de Yitzhak Rabin la 4-an de novembro 1995 fare de religia ekstremisto pro la socia streĉeco, kiu tiutempe regis en Israelo ?
Pri la stategio de Netanjahu, la ŝtasekretario de Usono, Antony Blinken, diris antaŭ ol forlasi sian postenon :
“Ni delonge atentigis la israelan registaron, ke Hamas ne povas esti venkita per sola milita kampanjo — ke sen klara alternativo, postkonflikta plano kaj kredinda politika horizonto por la palestinanoj, Hamas, aŭ io same abomeninda kaj danĝera, rekreskos.“
Nu, estas tute logike rikolti tion, kion oni semis.
Cionistoj malestimas arabojn kaj kreas klimaton de malestimo kontraŭ ilin, i.a. per Holivudaĵoj :
"Hollywood et les Arabes — Comment Hollywood dénigre les Arabes" (Holivudo kaj la Kiel Holivudo malhonorigas la arabojn /).
“Reel Bad Arabs: How Hollywood Vilifies”

Kiel nomiĝas la verbo tiel difinita en PIV :
“Ŝajnigi ion, kio donas aspekton de virto aŭ merito al la nesincerulo.” ?
Ĉu Zamenhof, kiu deturnis sin de cionismo, laŭdus tiujn, kiuj pretendas uzi la lingvon de paco por pravigi kriman reĝimon ?
Pravis D-ro Israel Ŝahak (1933-2001), postvivanto de la Holokaŭsto, aŭtoro de "Jewish History, Jewish Religion" :
La nazioj timigis min esti judo kaj la israelanoj hontigis min esti judo."
Se li estintus esperantisto, li estus povinta aldoni “kaj la esperantistoj”...
Same pravas D-ro Gabor Maté, ankaŭ postvivanto de Holokaŭsto pri kiu interrete troveblas multaj film(et)oj ĉe Youtube
"Mi estis cionisto antaŭ ol malkovri la veron pri Israelo kaj maljustecon rilate al la palestinanoj.”
Li estis 5-monata, kiam liaj gepatroj estis murditaj en Auschwitz...
Fimeto Youtube : Dr Gabor Maté : "Le mouvement sioniste est la plus grande menace pour les Juifs aujourd'hui" kun ebla subteksto en Esperanto
Holocaust survivor Dr Gabor Mate calls for land return to Palestine Dr Gabor Mate :
"Holokaŭsta pluvivanto, hungar-kanada kuracisto kaj aŭtoro, malkaŝe kritikis la fondon de Israelo kaj ĝian daŭrantan okupacion de palestinaj teroj. En konversacio kun Piers Morgan, D-ro Mate, kiu iam identigis sin kiel cionisto, reviziis sian sintenon, citante ke la establado de Israelo implikis la ekstermadon, elpelon kaj masakrojn de palestinanoj. Li emfazis la neceson agnoski la historian kuntekston por kompreni la nunan konflikton kaj antaŭeniri. D-ro Mate, pripensante siajn emociajn spertojn vizitante la okupitajn teritoriojn, alvokis haltigi la subpremon de palestinanoj kaj pledis por la redono de tero konfiskita ekde 1967."


Gabor Mathé :
Take the worst thing you can say about Hamas, multiply it by 1,000 times and it still will not meet the Israeli repression and killing and dispossession of Palestinians
Gabor Maté, Holocaust survivor



Kiuflanke staras UEA ?

2 comments

Ian Fantom said:

" Kiuflanke staras UEA ?" Klare, ĉe la cionistoj. Mi demandis al ĉiuj 12 lokaj delegitoj de UEA en Israelo, ĉu la homoj en iliaj regionoj kredas la registaran klarigon pri la atako de Ĥamas de la 6a de oktobro, kaj mi ricevis 5 simpatiajn respondojn. Ili ĉiuj diris, ke jes, sed ke Netanjahu nun tro reagas. Sed la ĉefdelegito reskribis, ke mi estas 'kaduka antisemito', kaj devus esti forigita kiel fakdelegito de UEA (veromovado, Halifax, Britio). Mi plendis al la Estraro de UEA pri tiu reago, sekvante la preskribitajn procedurojn. La Ĝenerala Sekretario reagis nur kiam dufoje mi demandi pri progreso. Li respondis, ke ili havas pli gravajn aferojn por fari. Tamen pli frue ili havis la tempon eksigi la rusan ĉefdelegiton, pro io kion ŝi diris aŭ ne diris pri la milito en Ukrainio. La nuna skipo en UEA de la Estraranoj ĝis la Honora Prezidanto ne estas neŭtrala. Ivo Lapenna en 1974 pli-malpli pravis - sed ne estis la komunistoj; estis la Civito de Londono.

La cenzurado en UEA estas nun ekstrema, sed preskaŭ neniu interesiĝas pri tio. Legu mian libron 'Kien Universala Esperanto-Asocio? Enketo kaj historia evoluo'. Ĝi haveblas per diversaj grandaj retbutikoj, inkluzive de Amazon en diversaj landoj. Priskribon vi trovos ĉe: remitpress.uk . Mi estis membro ekde 1963 ĝis nun (kun escepto de unu jaro), gvidis la informadon en Britio, inkluzive de starigo de Esperanta Parlamenta Grupo kun plimulto en la parlamento sub Harold Wilson (mem Esperantisto), sed nun en UEA estas kvazaŭ mi ne ekzistus. Tiu libro celas diskutigi aferojn kiuj por la elito en UEA estas tabuaj temoj.
3 weeks ago ( translate )

Henri Masson said:

Jen filmeto Youtube jene prezentita en la angla "Inside Zionism: Former Israeli Officer Haim Bresheeth Breaks the Silence" : (aŭtomata traduko al Esperanto) :
www.youtube.com/watch?v=NahRFOz7hkw
"Ene de Cionismo: Eks-israela oficiro Haim Bresheeth rompas la silenton"
En ĉi tiu potenca epizodo, iama israela oficiro, akademiano kaj fondinto de la Juda Reto por Palestino, Haim Bresheeth, havas maloftan kaj malkaŝantan konversacion el la interno de la juda kaj israela sperto.
Bresheeth malkaŝas la radikojn de Cionismo kiel okcidenta kolonia projekto, ekzamenas la profundajn ligojn de Israelo kun okcidentaj potencoj kaj pripensas la signifon de la 7-a de oktobro ene de la israela socio. Li ankaŭ diskutas la Holokaŭston kaj kiel historia memoro estis politike armiligita.
Konciza, akra kaj esenca epizodo por kompreni Israelon, Cionismon kaj Palestinon el juda kontraŭkolonia perspektivo."

Ezra Yashin, kiu estis implikita en la masakro de Deir Yassin en 1948, rakontas al soldatoj pri palestinanoj : “ĉi tiuj bestoj jam ne povas vivi”.
Veterano de la terroriste sioniste organizaĵo Lehi, li estis invitita alparoli junulojn, studentojn kaj rekrutojn por instigi al murdo de palestinaj infanoj kaj ties patrinoj : commons.wikimedia.org/wiki/Category:Ezra_Yachin#/media/File:Ezra_yachin_with_students.JPG
Alia fonto :
www.middleeasteye.net/news/israel-palestine-war-veteran-ezra-yachin-soldiers-erase-children
Israela soldato asertas kun fiero kaj ĝojo, ke li senkapigis palestinan bebon kaj serĉas pliajn... :
twitter.com/i/status/1791066284693549285
Estas ankaŭ veteranoj de la cionista terorismo, kiuj rakontis travivaĵojn :
www.youtube.com/watch?v=0h4NZPaujwQ
"Ni bruligis la loĝantojn per flamĵetiloj": israela soldato rakontas (ridante) la masakron de Tantura (1948) "Nepriskribebla teruro", memoras Yosef Diamont, eks-oficiro de IDF :
twitter.com/i/status/1786384978298695849
Ne mankas la materialo por montri hororaĵojn…

Yehuda Shaul, iama serĝento de Israelo kaj fondinto de la movado "Breaking The Silence" (Rompu la silenton), sincere klarigas la apartisman reĝimon kiu estas Israelo.
twitter.com/i/status/1742539329770062306

Mi ĵus malkovris ke israelanoj forlasas Israelon por instaliĝi en aliaj landoj.
lemondejuifvupar.com/quand-israel-voit-partir-ses-citoyens

Mi memoras ke usona juda esperantisto antaŭ kelkaj jaroj skribis al mi ke francaj judoj fuĝas al Israelo pro kreskanta nesekureco...

Ni savu Esperanton el la cionista plago. Estas ja estimindaj judoj, kiuj feliĉe saviĝis el tiu mensa malsano, ekzemple D-ro Gabor MATÉ, postvivanto de la Holokausto :
"Mi estis cionisto antaŭ ol malkovri la veron pri Israelo kaj maljustecon rilate al la palestinanoj."
3 weeks ago ( translate )