Loading
111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz, Aŭstrio
Ĉu estos mencio kaj kondamno pri la abomenaĵoj pri kiuj kulpas cionismo en Gazao kaj Palestino jam de pli ol 3/4-ono de jarcento en la Rezolucio de UEA fine de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto okazanta en Graz, Aŭstrio, en la lando de la nobelpremiitoj Bertha Suttner kaj de la esperantista pacaktivulo Alfred Fried ?
Kaj tio, krome, en la urbo fama pro sia Universitato, kiu okazigas ĉiujare internacian porpacan konferencon ?
Ĉu la Esperanto-movado estos reprezentita ?
La temo de tiu konferenco, okazonta la 16 kaj 17-an de novembro 2026 en la universitato de Graz, estas :
“Subteni pacon en ŝanĝiĝanta internacia medio“ (Sustaining Peace in a Changing International Environment)
---
La Kongreso de SAT jam faris :
La 99-a kongreso de SAT, okazinta de la 19-a ĝis la 26-a de Julio 2026 en Léon, Hispanio, voĉdonis 25-paragrafan deklaracion en kiu paragrafo tekstas jene :
5. postulas la finon de la genocido en Palestino kaj respekton de la homaj kaj civitanaj rajtoj de ĉiuj kaj esperas novan eraon por la palestinanoj kun sendependa kaj laika demokrata registaro ;

La 100-a SAT-kongreso okazos de la 24-a ĝis la 31-a de Julio 2027 en Kragujevaco, Serbio : eo.wikipedia.org/wiki/Kragujevac (+ 79 lingvoj)
---
En 1923, Albert Einstein akceptis la honorprezidantecon de la Tria Kongreso de SAT okazinta en Kaselo, Germanio.
En la gazeto New York Times de la 4-a de decembro 1948,

Albert Einstein kaj aliaj judaj eminentuloj inter kiuj Hannah Arendt, prave konsideris cionismon kaj ties barbaran konduton “inter la plej maltrankviligaj eventoj”.