Loading
Forpasis Josi Shemer (el Israelo)
Karaj geamikoj,

Mi devas dividi kun vi shokan, malghojegan sciigon: anatu kelkaj horoj forpasis Josi Shemer, 61 jaragha. Unu el la pilieroj de la israela Movado dum pli ol kvar jardekoj kaj internacie konata kaj shatata esperantisto, li long jare estis redaktoro de la revuo "Israela Esperantisto", antaua prezidanto de ELI kaj nun ghia sekretario kaj kasisto. Dum multaj jaroj kaj ghis nun li senlace gvidis la Tel-Avivan klubon kaj estis UEA-delegito en Tel Avivo.

Pasintmonate li pasis komplikan operacion el kiu li estis malrapide
resanighanta, sed en la lastaj tagoj lia situacio severe malbonighis.
La entombigo okazos hodiau (vendrede) je la 11-a horo, en la tombejo
Kirjat Shaul, sude de Ramat Hasharon apud la krucigho Kfar Hajarok.
Dolore kaj funebre.

Amri

Mesagxo ricevita sur la listo uea-membroj. Mi persone renkontis Josi plurfoje dum Universalaj longresoj kaj rememorigas pri lia afableco kaj gxojeco.