Estimataj
De retmesagho de Amri Wandel, mi eksciis kun granda shokigho kaj malghojo pri la forpaso de Josi Shemer la 29an de marto.
Josi estis ne nur chiukongresa persona amiko mia jam de multaj kongresoj,sed ankau ekster la kongresa sezono rete korespondadis kun mi, disponigante el sia sincera kaj malavara koro tute personajn pensojn. Li estis homo, kiu kapablis trans shiboletoj kaj bariloj rekoni la homecon de aliaj, ankau de tiuj ne tre proksimaj al li, kaj trafe komunikadi tiun rekonon. Tio estas ege malofta kvalito, aparte bezonata en nia movado de homoj kun homoj, kaj ne instruebla en kursoj. La malapero de lia ekzempligo de tiu kvalito lasas la komunumon grave vundita, kaj fortiras de mia persona mondo unika figuron.
Josi ne kutimis esprimi per vortoj mielaj sian kapablon senti kaj sentigi la homecon de aliaj – li shajnigis porti maristan eksterajhon – kaj li praktikis tiutonan arton de intence agaceta vortludemo frape malsama ol la ghenro kreita de Raymond Schwartz. Lia arto, lia viveco, lia preteco alfronti la kruelecon de la mondo kaj de la historio, ege mankos al mi, kaj sendube ankau al miloj da aliaj, kiuj konatighis kun tiu ege amikighema homo.
Ne nur al liaj samisraelanoj mi esprimas miajn kondolencojn. Li kreis
apartan planedon; mi kondolencas al chiuj, kiujn, same kiel min, li
bonvenigis sur tiun sian planedon, civitanige.
Funebre
Probal
Mesagxo ankaù ricevita sur la listo uea-membroj
0 comments