Loading
Aliaj novajxoj de Hori Yasuo (Japanio)

La 3an de februaro 2012

Hodiaŭ estas la Tago de Secubun, la antaŭa tago de la printempo. En tiu
okazo povas aperi demonoj. En temploj kaj hejme okazas festivalo de Secubun,
en kiu oni forpelas demonojn per disĵetado de sojfaboj. Ofte oni manĝas
sardinojn por eviti la alproksimiĝon de demonoj per malbonodoro de rostitaj
sardinoj. Certe en multaj hejmoj oni kriis : « Malaperu atomenergiaj demonoj
! »

En mia hejmo alia menciinda afero okazis, nome montrado de la puparo de
la knabina festivalo, kiu okazos la 3an de marto. Jam antaŭ 35 jaroj ni
aĉetis tiun puparon kaj du-tri-foje ni montris ĝin en nia hejmo, sed poste
mia filino perdis intereson pri tiu afero, kaj la domo malgrandiĝis pro tro
multe da aĵoj, do la puparo restis en la ŝranko dum tiom multaj jaroj.
Lastan someron ni translokiĝis al la domo de mia patrino, kiu havas sufiĉan
spacon por la puparo.
La pupoj kaj mebloj estas belegaj, tute ne difektitaj. Por fari tiel belan
puparon, multaj metiistoj laboris. Mi kritikis min kaj bedaŭris pro tio, ke
mi neglektis ĝin multajn jarojn. Rigardante ĝin mi sentis min pli vigla kaj
nova kuraĝo por batali kontraŭ atomcentraloj vekiĝis en mia koro.

Alia demono : neĝo
Alia demono atakis Japanion. Tio estas neĝo. Jam dum la pasintaj du
semajnoj neĝadas en la japanmara flanko de la insulo kaj suferigas la
loĝantojn. Iom feliĉe la cuname damaĝitaj urboj en la norda reginono ne
situas en tiu flanko, do la loĝantoj ne multe suferas pri neĝo, sed certe
pro malvarmo.
En 7 observadejoj neĝis rekorde, ekzemple en la vilaĝo Sugaju en la
gubernio Aomori la neĝtavolo estas jam 439 centimetrojn profunda (ĝisnuna
meznombra profundeco estis 291 centimetroj).
En la vilaĝo Sakae en la gubernio Nagano, kiun atakis la posta granda
tertremo la 12an de marto 2011 loĝas multaj homoj en la provizoraj domoj.
Ĉi-jare en tiu vilaĝo neĝtavolo estas jam pli ol 3 metrojn profunda. La
provizoraj domoj kun plata tegmento havas rezistpovon kontraŭ nur 2 metra
neĝtavolo. Homoj devas forigi la neĝon ĉiun tagon. La loĝantoj havas
maltrankvilon pro tiom da neĝo kaj la vilaĝo petas de la registaro helpon.
En la tuta Japanio jam pli ol 40 homoj mortis pro la neĝo, falinte de la
tegmento, subpremate de la falanta neĝbloko ktp.

Kontraŭleĝa dungado de reaktoraj laboristoj
Estas ne facile varbi laboristojn por la reaktoroj. TEPCO ne volas dungi
multajn plenrajtajn laboristojn, ĉar la laboro en la nukleaj centraloj estas
portempa. Kiam okazas akcidento aŭ kiam TEPCO devas ekzameni la reaktorojn
ĉiujn 13an monaton, ĝi bezonas laboristojn. Por tia okazo TEPCO havas
multajn subajn kompanietojn, kies rolo estas liverado de laboristoj. Tiuj
kompanietoj nur ekspedas laboristojn kaj tiuj laboras sub la administrado de
TEPCO kaj aliaj kompanioj. En tia situacio ne estas garantiitaj rajtoj al la
laboristoj, kaj tiamaniera dungado estas kontraŭleĝa.
Lastatempe rilate al la nuklea centralo Ooi en la gubernio Fukui, iu
kompaniestro estis arestita pro tiu laborista liverado. Laŭ li, en la 30
filioj de la kompanio same oni liveris laboristojn al la centraloj.
Iu en alia kompanio konfesas jene : « Venas peto de la supra kompanio pri la
nombro de necesaj laboristoj. Ni prezentas nomliston kaj ekspedas
laboristojn, kiuj laboras sub la administrado de tiu kompanio. De tempo al
tempo ankaŭ mafianoj liveras laboristojn. Ilia interveno estas ofte bonvena,
ĉar ili facile solvas la problemojn ».
Profesoro de Universitato Rjuukoku s-ro Joroi Takaŝi diras: « Tia
kontraŭleĝa liverado de laboristoj okazas de longe. Se ne ekzistus tiu
liverado, nukleaj centraloj ne funkcius. Elektraj kompanioj kaj subaj
grandaj kompanioj devos rekte dungi laboristojn, sed ĉu ili havas tiajn
decidon kaj sincerecon ? »
Atomenergio estas produktita per tiu kontraŭleĝa liverado kaj de laboristoj
sen homaj rajtoj.

Ĉokolado al suferantoj
La 14a de februaro estas la Tago de Sankta Valentino. Jam de 40 jaroj
japanoj kutimas donaci ĉokoladon al amikoj. Okaze de tiu tago, la Societo
por helpi rifuĝintojn lanĉis la projekton donaci ĉokoladon al suferantoj de
la katastrofo. La kampanjo komenciĝis en decembro kaj la societo jam donacis
900 skatolojn kun mesaĝoj de aĉetintoj/mondonacintoj. En januaro s-ino
Jokojama, helpanto de tiu asocio, transdonis ĉokoladon al 70-jarulino
loĝanta en la provizora domo, kiu perdis siajn edzon kaj filon en la cunamo.
Tiu ploregis, leginte mesaĝon « Ne malesperu, pensante, ke vi estas sola ».
(La ĵurnalo Mainiĉi, la 3an de februaro 2012)