Loading
Fan Klub` de jOmO informas: koncertoj en Lisbono



Karaj,

la 14-an de oktobro 2010 j., jOmO skribis:

Nun ni vivas lau ritmo de strikoj... mi jam nanifestis surstrate 5 fojojn.

Lastan fojon mi ludis banĵon, kun alia muzikisto, kiu ludis "budegon",

kiu estis okcitana kormemuzo ( pole: kobza ), farita kun la tuta hauto de

kaprino. Ege mirinda instrumento.

Estis granda sukceso kvankam estis 45.000 personoj sur la tuluzaj

stratoj, sed nur malgranda parto, kompreneble, nin vidis kaj audis.

Mi relernas la portugalan pro vojaĝo al Lisbono koncerti fine de

oktobro.

Mi iam pensis veni al Pollando por Kristnasko, sed bedaurinde,

ŝajnas, ke tio ne estos ebla, ĉar neatendite alvenis koncerta

kontrakto.

Ni ĉiuj, salutas kaj bondeziras al jOmO sukcesojn dum lia koncertvojaĝoj,

Henryk