Loading
Fan Klub` de jOmO informas: koncertoj en novembro 2010 j.

Karaj,

la 10 - an de novembro jOmO informas:

Mi nuntempe prilaboras futuran retpaĝon, ĝi jam komencis ekzisti, sed ankoraŭ multe da laboro restas antaŭ la oficiala lanĉo.

Ĝi aspektas tiel: http://www.wix.com/jeanmarcleclercq/jml, en kvar lingvoj.

Ankoraŭ ne montrebla al publiko.

Mi atendas la videoklipon kiu estos la plej bona de la esperanta muziko historio...

Mi nune preparas venontajn vojaĝojn por koncerti:

- Le Mans - Francio, vennontan semajnfinon,

- Olsztyn - Pollando, la 27-an de novembro.

Lunde ni festumis la 20-an datrevenon de nia geedziĝo....



Permesu, ke ankaŭ en via nomo, mi plenkore bondeziros

al jOmO, kaj al lia edzino, multe da feliĉo en sekvontaj "dudekjaroj"

de ilia kuna vivo!!!!

Mi sincere salutas vin ĉiujn,

kiuj ŝatas la kantojn de jOmO.

Henryk