Loading
IPERNITY, FACEBOOK, ORKUT kaj similaj

Antaŭ kelkaj tagoj mi demandis al César: Ĉu via povas kompari la agadon, rilatojn, ktp inter IPERNITO kaj FACEBOOK? (Rilate al Esperanto)
Respondo: Kara Raŝi, fakte en la pasinta jaro mi restis kelkan tempon kiel membro de Facebook, sed post malinteresighis pri ghi. Ne estas multaj da E-istoj tie kaj en Ipernitio oni havas pli da alternativoj pri uzado. Amike, César.

Mi demandas: ĈU VI POVAS RAKONTI VIAN SPERTON EN TIAJ RETSALONOJ KAJ KOMPARI IPERNITON KUN LA RESTO?

4 comments

Raŝi - Audino said:

Mi ankaŭ atendas! Mia sperto rilatas nur al Ipernitio kaj Orkut kaj tie la plezuro ne estas granda kiel tie ĉi!!
14 years ago ( translate )

Raŝi - Audino said:

Pitagorajn Dankojn Frank! Mi vizitis la fadenon kiun vi menciis kaj impresis min la kvanto de komentarioj (du paĝa!) kaj mi investis multe da tempo por legi ĉion kion estis skribita en Esperanto kaj la Angla. Dankegon al vi!!
14 years ago ( translate )

Jakvo said:

Neniu dubo por mi Mi preferas IP. Mi aliĝis al Facebook por doni plezuron al filino, sed forlasis rapide post monato da salivo kiu eniris mian poŝtkeston. Eble la strukturo ege plaĉas al junuloj kiel ekzemple Twitter, sed ne por mi dankon Mi restas ĉe IP.
14 years ago ( translate )

Raŝi - Audino said:

Mi ankaŭ ŝategas IP!! Tiel ke mi ne sentas volon aliĝi al alia retsalono. Mia unua aniĝo estis en ORKUT sed mi ne havas nek tempon nek paciencon frekventi ĝin.
14 years ago ( translate )