Loading
KIU ESTAS VIA PLEJ ŜATATA RETUMILO?

INTERNET EXPLORER, FIREFOX, GOOGLE CHROME, OPERA, SAFARI, ktp.

Mi, persone, uzas OPERAn pro la simpleco, beleco, facileco de uzado kaj, mi ne scias ĉu estas vero, oni diras ke la kvanto de virusoj produktitaj por OPERA uzantoj estas malpli granda ol la resto. Mi ŝangis de IE al la aktuala ĉar mi ne ŝatas uzi la programon de Bill Gates kaj mi trovis OPERA ege simpatia.

Kiun retumilo vi uzas? Ĉu vi havas specialan motivon por tiu elektado? Ĉu iu el la listo povas esti konsiderata "la plej bona"?





9 comments

Jakvo said:

Safari plej plaĉas al mi. Mi ja estas uzanto de Mac, do eble memevidente la elekto. kiel dua mi preferas Flock. Firefox suferas la saman malsanon ol siatempe Netscape, pli kaj pli la browsero iĝas peza kaj malrapida kvankam lasta "update" denove donis iom da rapideco.
14 years ago ( translate )

Raŝi - Audino replied to Jakvo:

Pitagorajn Salutojn Jakvo! Mi dankas vian respondon al mia alvoko. Pardonu la ignoranteco... kial estas "memevidente la elekto"? Ĉu SAFARI estas nur por Mac uzantoj? Mi neniam havis kontakto kun ĝi.
14 years ago ( translate )

Jakvo replied to :

Vi ankaŭ povas uzi ĝin en aliaj sistemoj. Neniu problemo. Rapida, ŝajne la plej rapida kaj simpla.
14 years ago ( translate )

Raŝi - Audino said:

Pitagorajn Salutojn Desespero! Mi iris al tiu adreso kaj mi vidis ke CHROME estas la plej populara. Ĉu tiu estas vero? Ĝis nun mi pensis ke estis FIREFOX! Dankon!
14 years ago ( translate )

Roland Platteau said:

Mia plej ŝatata retumilo estas MarSimio alie SeaMonkey.
14 years ago ( translate )

Raŝi - Audino replied to Roland Platteau:

Pitagorajn Salutojn Roland! Ĝi estas alia retumilo ke mi konis nur ĉare de via mencio. Mi serĉis informon kaj mi trovis ion pri "SeaMonkey 2.0.2". La problemo estas ke multaj personoj komentariis pri ĝi kaj la rezulto estas nekongrua. En la komentarioj de la lasta jaro (2009) kvalifikas ĝin kiel bonega, rapida kaj pli bona lo FIREFOX kaj IE. La lastaj komentarioj (2010) oni diras ke ĝi estas terura, malbona, ktp.
Antaŭ tiaj diverspecaj opinioj, mi petas vian personan opinion pri tiu retumilo kaj mencio pri via sperto rilate al ĝi. Dankegon Roland!
14 years ago ( translate )

Roland Platteau replied to :

Mi uzis ĝin de kiam ĝi estis unue esperantigita de Urugvajo, kaj mi ĉam havis bonan sperton pri ĝi (la problemojn pri spamoj nin ne menciu, tio estas problemo kun la alirprovizanta entrepreno). Kaj mi multe aprezis, ke estis la poŝkesto kaj la retumilo samtempe, kaj ankaŭ la redaktorilo de retpaĝoj.
Kaj ĉi mi estas pli kutimigita al ĝi ol al Firefox mi sentas pli komforte kun ĝi.
14 years ago ( translate )

Raŝi - Audino said:

Dankegon pro via komento Dominique! Tiamaniere kiel estis komentita en via blogo, viaj vortoj feliĉigis min! :-)
14 years ago ( translate )

Jakvo said:

Malmultaj homoj konas Flock. Tamen ĝi estas tre bona browsero. http://spread.flock.com/yahoo
14 years ago ( translate )