Loading
KIEL KOMPRENI UKRAINION
(Artikolo, kiun mi verkis por la revuo "Kontakto", en decembro de 2004, dum la "Oranĝa Revolucio")

En la plejmulto de la teritorioj kie ekzistas naciismaj movadoj, temas pri ideoj kiu rilatas la tutan landon, kiel ekzemple en Usono, aŭ temas pri regionaj movadoj kiuj rilatas nur parton de ekzistanta lando, kies celo estas defendi la interesojn de konkreta komunumo kaj ties teritorion, kaj eĉ sendependiĝi el la cetera lando, kiel ekzemple okazas en Eŭskio, Norda Irlando, Katalunio, Korsikio...
Tamen, en Ukrainio okazas io verŝajne unika en la mondo: la naciisma movado koncentriĝas en unu konkreta regiono, sed ĝia celo estas defendi la interesojn de la tuta lando, kies loĝantaro plejmulte ne subtenas la naciismajn ideojn, almenaŭ en la maniero subtenata far la “oficialaj” naciistoj.
Tian strangan politikan situacion oni povas kompreni nur konsiderante la historion de la lando.
Ukrainio estas unuiĝinta teritorio nur ekde la Dua Mondmilito. Ĝis tiu momento, la historio de la diversaj ukrainiaj teritorioj estas sufiĉe malsimila por disvolvigi tutan malsimilan sociopolitikan idearon. Se la plejmulto de la lando (orienta, suda kaj centra Ukrainio) estis parto de la Rusia Imperio, la occidenta parto estis ĉiam sub la povo de la poloj, ĉu rekte, kiel parto de la pola ŝtato, ĉu kadre de la Aŭstra-Hungara Imperio. Unuavide, la situacio de la ukrainia popolo ne devus esti tre malsimila, se oni ne konsideras la socio-politikan bazon de ambaŭ potencoj.
Pollando estis unue la “lando de la poloj”, t. e., lando kiu ekzistas nur per kaj por la poloj, kaj tio signifas ke la tuta kontrolo de la lando devas esti en la manoj de la poloj kaj ili estas ĉie favorigitaj tie, kie loĝas nepoloj. La bazo de la ŝtato estis la nacia aparteno. Kiel reago, tio okazigis kreskantan memkonscion far la nepolaj loĝantoj de la lando (plejmulte ukrainoj), situacio kiu daŭris kiam la antaŭa pola teritorio estis parto de la Aŭstra-Hungara Imperio. La kontraŭstaro estis poloj kontraŭ ukrainoj kaj male. Kaj ju pli la ukrainoj estis premataj de la poloj, des pli radikaliĝis la naciisma reago de la ukrainoj kontraŭ la poloj.
En Rusio la situacio malsimilis, ne laŭ la vivkvalito de la loĝantaro, sed laŭ la sociopolitika bazo de la lando. La Rusia Imperio estis lando kun fortega klasa socia strukturo. Ni ne forgesu ke ĝis 1861 la plejmulto de la Rusia loĝantaro estis servutuloj, kaj tio sendepende de la nacia aparteno. Kutime, kiam la Rusia Imperio konkeris iun novan teritorion, egaligis la tiean aristokration al la sia propra aristokratio kaj servituligis la kamparanojn. La situacio de ukraina kaj rusaj servutuloj estis la sama. Do, la atendota reago ne estis kontraŭ la “rusoj”, sed kontraŭ la reprezentantoj de la Imperio. Ekzemple, en la ukraina lingvo ekzistas la vorto “moskal”, ulo malamata en la tuta popola literaturo de la deknaŭa jarcento: “Enamiĝu, nigrbrovulinoj, sed ne al la moskaloj” (T. Ŝevĉenko). Multaj nun, erare aŭ intence, kompren(ig)as tiun vorton kiel “moskal = moskvano = ruso”, kvankam ne temis pri “nura ruso” sed pri soldat(aĉ)o de la Rusa Imperio, t. e., la ilo de la Imperio por submeti la servutulojn, sendepende de ilia nacieco. Pro tio, kvankam disvolviĝis ankaŭ la ukraina memkonscio en ĉi tiu teritorio, ne aperis tia radikala naciisma movado kie en Okcidenta Ukrainio, sed pli facile disvolviĝis alia memkonscio: klasa.
Ni preterpasu la epokon de la sendependa Ukrainia ŝtato tuj post la Oktobra Revolucio, tro komplika por ĝin analizi ĉi-tie, kaj ni alvenas al la Dua Mondmilito. Kiam Sovetio aneksas la orientan parton de la tiama Pollando, interalie la okcidenta Ukrainio, ĉi tiu unuflanke unuiĝis kun la cetera Ukrainio, sed aliflanke la okcidentukrainiaj naciistoj konsideris ke Sovetio nur anstataŭas Pollandon kiel okupanton, kaj tial, kiam la nazioj eniris Ukrainio en Okcidenta Ukrainio fervore apogis ilin, ĉar krome laŭ idearo estis pli proksimaj al la nazioj ol al la komunistoj.
Ni analizu iomete la situacion en tiu epoko. Ĝuste antaŭ la milito preskaŭ ĉiuj landoj (krom Ĉeĥoslovakio) ĉirkaŭ Sovietio havis faŝismajn registarojn (Horthy en Hungario, la Fera Gvardio en Rumanio, ktp). Ankaŭ la faŝismaj ideoj estis la bazo de la naciisma idearo en Ukrainio, kies estroj, kiel Stepan Bandera, revis krei sendependan ŝtaton surbaze de tiu idearo. Cetere, la nazioj kreis faŝismajn ŝtatojn en Kroatio (Ante Paveliĉ), Slovakio (Tiso), kaj verŝajne ankaŭ kreontus en Ukrainio se la nazioj ne volus kontroli Ukrainion mem. Pro tio ne strangas ke la okcidentukrainiaj naciistoj apogis kaj helpis la naziojn, kreis la divizion “Haliĉina” kadre de la germanaj “SS”, ktp. Konsekvenco: la ceteraj ukrainoj konsideris la okcidentajn kiel faŝismaj perfiduloj kiuj apogas la malamikon, detruantan Ukrainion kaj buĉantan amase la loĝantaron. Siaflanke, la okcidentaj ukrainoj konsideris la ceterajn kiel rusigitaj perfiduloj al la ukrainia patrujo... Ĝis nun, la okcidentaj ukrainoj konsideras sin la “veraj” ukrainoj, kaj konsideras la ceterajn rusigitaj ukrainoj kiuj malhelpas la interesojn de Ukrainio favore al Rusio.
Tia reciproka misfido daŭras ĝis nun, kaj eĉ kreskas. Post la sendependiĝo de Ukrainio, en multaj lokoj en okcidenta Ukrainio okazis omaĝoj al la divizio Haliĉina, al Stepan Bandera (kies nomon portas placoj kaj ŝtratoj), oni metis monumentojn al Bandera, ktp, kio forte kreskigis la misfidon de la ceteraj ukrainoj. Fakte, en la plejmulto de la balotadoj, la konduto de la ukrainoj de suda kaj orienta Ukrainio estis voĉdoni por iu ajn kontraŭ la kandidato naciisma. Aliflanke, la okcidentanoj neniam klopodis ŝanĝi la bildon kiun havas pri ili la ceteraj ukrainoj, kaj tio ŝajnas al mi erarego, eĉ danĝera erarego, kvazaŭ la okcidentanoj pensus “ni tute pravas kaj la orientanoj iam komprenos tion”.
La sola “interna” kialo por la nuna situacio, en kiu amaso da nenaciistoj apogis Juŝĉenkon estas la espero batali kontraŭ korupto kiu regas en Ukrainio apud la ŝtata strukturo de Kuĉma kaj Janukoviĉ (miaopinie iom naiveca, se oni rigardas la historion de Juŝĉenko, kiu, estante prezidanto de la Nacia Banko “malaperigis” por siaj kunuloj 630 milionojn da dolaroj pruntitajn el la Internacia Mona Funduso, aŭ Julia Timoŝenko, kies riĉiĝo dank’al kontrabando de gazo estas sufiĉe konata, aŭ se oni demandas ĉu ne ekzistas korupto en la urboj, kies urbestroj estas naciismaj).
Estas multaj aliaj aferoj pri kiuj ni povas rakonti, ekzemple pri la maniero en kiu Usono kontrolas la okazintaĵojn en Ukrainio dum la lastaj semajnoj, pli aŭ malpli kaŝe financiante kaj organizante grupojn kiel “pora” por gvidi la situacion favore al la usonaj interesoj (kiel antaŭe en Jugoslavio “otpor”, en Kartvelio, ktp.) aŭ rekte financiante la elektadan kampanjon de Juŝĉenko (oni kalkulas ke proksimume 60% el la fondusoj devenas de usonaj institucioj, la fonduso Soros, la Monda Banko...). aŭ pri la ekonomia strukturo de Ukrainio, kies riĉeco kreiĝas preskaŭ nur en orienta kaj suda Ukrainio, kies industrio kaj minado, kiuj nun okazigas la kreskadon de la ukrainia ekonomiko (la plej alta kreskado en Eŭropo) estus endanĝerita se oni aplikas la ekstremliberigajn proponojn de la grupo de Juŝĉenko. Ni pripensu pri Leĥ Vaŭensa, kiu elpaŝis apud Juŝĉenko en Kievo. Post la venko de lia kontraŭkomunisma movado Solidarnosc, kies nesto estis la fama Gdanska Ŝipkonstruejo, “dank’” al la novaj reguloj de la libera merkato ĉi-tiu grandega ŝipkonstruejo bankrotis kaj la laboristoj, kiuj tiel batalis por atingi la kapitalismon, perdis siajn laborojn. Ironio de la destino? Ne. Tute antaŭvidebla konsekvenco.
La orientanoj timas ke venko de la naciistoj okazigos ankaŭ fermiĝon de la orienta landlimo kun Rusio, kio malhelpos la kontaktojn kun parencoj vivantaj en Rusio (ni ne forgesu ke tiu parto estis teritorio de Rusio dum jarcentoj), perdigos la rusan merkaton por la ukrainiaj varoj, kio ruinigus la ekonomion, kaj ekaperigos diskriminaciajn regulojn kontraŭ la rusparolantoj (ekzemple, plejmulto de la loĝantaro en Krimeo). Ne strangas ke multaj en orienta kaj suda Ukrainio preferus sendependiĝi. Ŝajne, en Ukrainio oni konsideras la patrujon kiel teritorio, sed aspektas kvazaŭ ekzistas sento, ke la patrujo ne bezonas parton de la loĝantaro.
Ukrainio povas funkcii nur se la prezidanto de la lando, la registaro, ktp, strebas regi por ĉiuj ukrainoj, ne submetante parton de la landon per la ideoj de la alia parto. Ĉu tio eblas en Ukrainio? Mi ne scias.
Sed la artikolo iĝus tro longa se ni klopodas analizi ĉiujn aspektojn de la Ukrainia situacio. Do, eble venontfoje.

Pedro Hernández
Fakulo pri Ukrainiaj Lingvo kaj Kulturo
Oficiala Tradukisto de Slavaj Lingvoj.
Madrido, Hispanio.

6 comments

Ivar said:

Dum 15 jaroj mi loĝis en Ukrainio.Tio estis ankoraŭ dum Sovetunia tempo.Ĉio,kion Vi priskribis en tiu ĉi artikolo estas vero.
10 years ago ( translate )

Jakvo said:

Dankon por la bona informo.
10 years ago ( translate )

Manfred Westermayer said:

Via artikolo rilatas al la jaro 2004. Bone. Sed Kio pri 2014/15 ? Putin parolis en sia Decembra parolado pri la Sankta al rusoj Krimeo. Kaj prenis ghin pere de t.n. hibrida militado. Kaj nun survojas havigi al si Nova Rossija - ghis Odessa.
EU dormis, anstatau plene akcepti Ukrainion - kaj helpi gardi la ukrainan limon.
Ne temus pri atako al Rusio, sed pri suvereneco de Ukrainio, kiu revas al demokratio. Forta EU povas esti vera amiko al Rusio.
Putin priploras la morton de la Putin-kritikisto Nemcov, kiu ricevis 4 kuglon dorse vid-al-vide de la Kremlo - por esti kredinda li devus sekvi ties konsilojn: retirigi la rusajn soldatojn el Ukrainio, kaj finigi tian agreson.
9 years ago ( translate )

Esperanto-Kastelo Gr… said:

Bv. plu skribi pri la posta tempo
9 years ago ( translate )

Pedro Hernández said:

Ne unuafoje oni petas min verki pri la nuna situacio, sed same kiel dum la tempo de la milito en Jugoslavio, mi, same kiel aliaj fakuloj pri tiu regiono de Eŭropo, havas nevenkeblan "malamikon": la amaskomunikilojn. Ne gravas, ĉu homo dediĉis sian tutan vivon al studado de la historio, lingvo, kulturo, politiko... de iu regiono. Ties opinio valoras nenion, se ne koincidas kun tiu, kiu volas disvastigi la amaskomunikiloj. Kaj tiuj amaskomunikiloj ludas per la plej bazaj ideoj: estas bonuloj, kaj estas malbonuloj. Same kiel okazis dum la milito en Jugoslavio, kiam mi klopodis doni informon, donitaĵojn, analizon, fontojn, ktp, mi plurfoje estis insultata, malaprezata kaj, pardonu, publike enmerdigata se kion mi diras ne estas ekzakte la samo, kion diras la amaskomunikiloj (kaj evidente, la sekvantoj de la amaskomunikiloj, interesiĝas nur pri "faka konfirmo de la vero elsendata de la amaskomunikioj").
Do, mi preferas provizore interŝanĝi miajn opiniojn kun homoj kiuj vere konas pri la afero (tro ofte la homoj kiuj insultas min pri miaj opinioj eĉ ne kapablas montri la plej bazajn konojn pru Ukrainio, ekzemple pri kiuj estas la landlimoj, pri kiu estas la ĉefa rivero aŭ montaro de la lando, pri la proksimuma kvanto da loĝantoj), kaj eble estonte, kiam ĉio estos pasinteco, mi verkos pri la afero.
Aliflanke, dum pli ol unu jaro kaj preskaŭ ĉiutage mi afiŝas en mia profilo en Facebook informojn pri la okazantaĵoj, analizojn, komparojn el diversaj fontoj, ktp. (en la hispana). Kaj, kiu volas ricevi tiajn informojn, sekvas min. Sed, se la sola interesa afero estas, ĉu mi estas "pro" aŭ "kontraŭ, pardonu, sed tiaj diskutoj ne interesas min.
9 years ago ( translate )

Roland Platteau said:

jes la nuna rolo de la amaskomunikiloj estas terura, ili tre misinformas, ili povus kompariĝi kun la Pravdo de la sovetaj tempoj, ili ĉiuj apartenas al egaj financaj imperioj, kaj ties gazetistoj, ĉu tim pro siaj karieroj, ĉu sincere, ĉar kondcionitaj de la "unika penso" lekas la botojn de la devigaj tezoj, kaj ne hezitas mansogi, manipuli per artifika uzo de la vorttrazoro la legantaron. Aĥ !
8 years ago ( translate )