Loading
Tamen prononceblaj...
Laŭdire, kelkaj el la plej malfacilaj sonoj (por ne denaskuloj de ties lingvoj, kompreneble), estas la tiel nomataj ĝenerale "clicks" (klakoj, ial en la vikipedio nomataj "klaketoj": eo.wikipedia.org/wiki/Klaketo). La sonoj devenas de la lingvoj ĥojsanaj (tiuj palorataj de la boŝmanoj en sudokcidenta Afriko), en kiuj statistike la klakoj aperas en ĉiu dua silabo, kaj estas ege diversaj. Vi povas aŭskulti interesegan specimenon ĉi tie:
www.youtube.com/watch?v=c246fZ-7z1w
Dum la migrado suden de la bantuaj popoloj, kelkaj el tiuj sonoj estis transprenitaj en la bantuajn lingvojn, ĉefe la zuluan kaj la kosan (la gepatra lingvo de Nelson Mandela). Do, ni provu prononci ilin. Unue kurseto (en la angla, se iu volas traduki, antaŭen ;) )
www.youtube.com/watch?v=31zzMb3U0iY&feature=related
Due, "vivanta" specimeno:
www.youtube.com/watch?v=kZhGcChzlZw&feature=related
Kaj nun, ni aŭskultu la saman kanton, kantata de Miriam Makeba, kaj ni klopodu sekvi la tekston en la kosa lingvo. Memoru ke la "q" estas ĝuste tiu sono, kiun oni prononcas kvazaŭ imitante la senkorkigon de ŝampana botelo...
www.youtube.com/watch?v=3m_TEq2E4cs

Igqira lendlela nguqo ngqothwane
Igqira lendlela nguqo ngqothwane

Seleqabele gqi thapha nguqo ngqothwane
Selequbule gqi thapha nguqo ngqothwane