Loading
Sinterklaas - Hodiaŭ alvenis al Hago la Sankt-Nikolao

2009, 14a de novembro, Hago:

Hodiaŭ venos la sankta Nikolao per ŝipo al Hago. Almenaŭ mi tion esperas, ĉar pluvegas, ventas, estas grize kaj malbele ekstere. Mi rezignis iri, sed Sylvain kaj Martin tamen ekiris bone vestitaj. Mi esperu ke ili prenos novajn fotojn...

Ma érkezik a "Télapó" hajón Hágába. Esik, fúj a szél, pocsék időnk van. Még a kutyát is bűn lenne kizavarni. Én meg is hátráltam, de a fiúk nekiindultak és remélem, hoznak pár új fotót..

Vidu la pasintjarajn fotojn en la albumo:

Tavalyi fotók itt láthatók:

http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/album/95069

----------

14 nov. 2009

Posttagmeze mi eniris la urbon por fari foton pri iu Van Gogh-aĵo (vi vidos baldaŭ) kaj hazarde trafis la paradon de la Sanktulo. Sen pluvo, sen nuboj, eĉ kun suno.... kaj pro iu trafikproblemo la tuta aro devis halti, kvazaŭ nur por ke mi povu foti ilin. Tiaj ŝancoj nur unufoje okazas por fotisto..eĉ por amatoro...ĉu ne?

Vidu kelkajn fotojn pri la evento kaj legu, aŭskultu en Monda Mozaiko2005 - 48a semajno (de edukado.net) la tuttan artikolon el kiuj sube vi vidas nur fragmenton.

-------------------------------------

Ĉiu infano en Nederlando scias, ke Sinterklaas vivas dum la tuta jaro en Hispanio kaj venas al Nederlando fine de novembro – per vaporŝipo - por prepari SIAN vesperon, nome la kvinan de decembro. Okaze de sia naskiĝtago – la sesan de decembro – li disdonas donacojn al ĉiuj bonaj geknaboj. Rajdante sian grizmakulan ĉevalon li saltas de tegmento al tegmento kaj legas en sia granda libro pri la infanoj kiuj loĝas tie. De liaj notoj dependas ĉu liaj nigraj helpantoj - nomataj Zwarte Piet ([zvarte pit] / Nigra Petro - subengrimpos la kamenon kun bongustaĵoj kaj ludiloj, ĉu kun vipo aŭ eĉ kun malplena sako por forpreni la bubaĉojn al Hispanio. >>>>>>

Daŭrigo ĉe Monda Mozaiko2005 - 48a semajno (de edukado.net)


9 comments

Katalin Kovats said:

Mi restas cxe teo.
Dankon, Blazio.
15 years ago ( translate )

Katalin Kovats said:

Oh, jes, dankon. Des pli, ĉar morgaŭ aliokaze mi ricevos nur "roe". :-)
15 years ago ( translate )

Katalin Kovats said:

Kia estas la rusa?
15 years ago ( translate )

Andy Անդրանիկ said:

Tio ja estas bela tradicio por ĉiuj, bedaŭrinde tiaj tradicioj estis malpermesitaj en Kubo ekde la 60aj jaroj kaj mi neniam spertis aŭ ĝuis ĝin!
15 years ago ( translate )

Katalin Kovats said:

Malpermesataj?
Kiujn tradiciojn vi havis antaŭ la malpermeso kaj kiuj estis la argumentoj por malpermesi ilin? Ĉu la reĝimo ne toleris religiajn agadojn?
15 years ago ( translate )

Andy Անդրանիկ replied to Katalin Kovats:

Antaŭ la malpermeso Kubo havis la katolikajn tradiciojn, tamen post la "entroniĝo" de la komunisma sistemo ili argumentis ke la ŝtato baziĝas sur la Marksaj kaj Leninaj Principoj kaj Filozofio, do, ĝi estos ateisma ŝtato kie la religio estos privata afero (tio estis mensogo ĉar religianoj estis persekutataj, enkarcerigitaj kaj eĉ ekzilitaj)
Ekde 1998 kiam la papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis Kubon denove la 25an de decembro estis deklarita kiel feritago sed oni ne mencias kristnaskon.
La reĝimo scias ke ili fiaskis rilate la religion ĉar la kuba popolo estas kredema je Dio (aŭ gedioj, kaze de la santerianoj).
15 years ago ( translate )

Katalin Kovats replied to :

Dankon, Andy. Io simila okazis antauxe en la eks-socialismaj landoj en Euxropo. Sed en mia infanagxo (en Hungario) ni jes ja festis Sanktan Nikolaon, simple necesis nomi lin Avo Frosto, aux Avo-Vintro... sed cxio restis la samo. :-)
15 years ago ( translate )

Paŭl said:

Sankta Nikolao ĉi-momente ankoraŭ estas en Antverpeno. Dio li certe iom malfrue alvenos ĉe vi!
14 years ago ( translate )

Katalin Kovats replied to Paŭl:

Mi komencas dubi pri la ekzisto, aŭ pli precize je la ekzisto de unu sola St. Nikolao.
Li alvenis tute precize je la 11a horo.... kaj estis nekredeble...la pluvo ĉesis, la grizo malaperis, eĉ iom da bluo estis en la ĉielo.
Mi hejme bedaxuris ke mi ne kuraĝis iri al la maro kun la knaboj, kiuj denove tre ĝuis la aferon.
Kaj ekde morgaŭ mateno karotoj en la botojn!!!!
14 years ago ( translate )