Loading
S.O.S : Panoramo de Mesdag en danĝero

La tekston vi povas aŭdi ĉi tie: http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/6497870/

Ni kore salutas vin en la konstruaĵo de la Panoramo de Mesdag.

Starante sur la podio vi estas ĉirkaŭata de unu el la plej belaj kaj plej grandaj panoramo-pentraĵoj de la mondo. La vidaĵo de tie ĉi estas la Norda Maro, Scheveningen kaj Hago, kiaj ili estis ĉirkaŭ 1881.

Panoramo estas pentraĵo, kiu donas la iluzion de realo kaj en la sama tempo ne rajtas aspekti pentraĵo. Pro tio la supra kaj suba partoj de la bildo ne videblas, kaj vi staras tiom malproksime de la pentraĵo, ke vi ne povas vidi la penikstriojn.
La podio, sur kiu vi staras, kaj la artefaritaj dunoj nerimarkeble kunfandiĝas kun la pentrita pejzaĝo.
Ankaŭ la taglumo, penetranta tra la tegmento, estas kovrita. Tiel, malgraŭ la veterŝanĝiĝoj, la ĉiama impreso estas, ke la vizitantoj la realon vidas. Ĝuste tio estas la magio de la Panoramo.
Hendrik Willem Mesdag, helpata ĉefe de sia edzino Sientje-Mesdag van Houten kaj de pluraj aliaj famaj pentristoj kiel Blommers, De Bock kaj Breitner, reprezentantoj de la Haga skolo, pentris la Panoramon ene de 4 monatoj, en la jaro 1881. Ili laboris en tiu ĉi, speciale por tiu celo konstruita pavilono. La tolotroviĝas je nur 14-metra distanco de vi, ĝi estas preskaŭ 14 metrojn alta, kaj ĝia cirkonferenco longas je 120 metroj.
Scheveningen aspektis tute alia ol nuntempe. En la sud-okcidenta direkto vi vidas la vilaĝon de fiŝistoj, la lumturon kaj la malnovan preĝejon. Sur la strando kuŝas boatoj, kiujn oni per ĉevaloj trenis el la maro. La haveno estis konstruita nur en la komenco de la 20a jarcento, post kiam forta ŝtormo detruis ĉion.
Inter la boatoj videblas ankaŭ sinjorino Mesdag, sidanta antaŭ sia stablo, sub granda, blanka sunombrelo.
Norde rajdosoldatoj ekzercadas sin, kaj banĉaroj kun siaj sinbanontoj iras en la maron.
En tiu tempo oni komencis atribui sanigan efikon al marakvo.
En la antaŭo de la norda parto staras la Pavilono Von Wied, aparteninta al princo Frederik van Oranje. En ties kelo kaj sur la antaŭaj dunoj troviĝas nun la muzeo nomata ’Statuoj ĉe la Maro’.
Dekstre, malantaŭ ĝi staras la blanka Hotelo de Galerioj, kaj en la norda direkto apenaŭ rimarkeblas malantaŭ la konstruaĵoj, kun flago sur sia tegmento, la bandomo. Sur ties loko konstruiĝis post kelkaj jaroj la nuna Kurhaus (kuracdomo).
El Roterdamo kaj Hago la banloko estis atingebla per vaportrajno, kiu puŝblovadante fumon alvenis el la nord-orienta direkto. En la malproksimo videblas la ankaŭ nuntempe staranta lumturo. En la sud-orienta parto etendiĝas Hago, kiun tiam ankoraŭ dunoj disigis de Scheveningen.
Mesdag kaj liaj asistantoj pentris Scheveningen kun konsiderinda precizeco. Por la pretigo de la unuaj skizoj Mesdag decidis uzi vitran cilindron. Uzante la Seinpost-dunon, la plej altan dunon de Scheveningen, kiel elirpunkton, Mesdag skizis sur la vitrocilindro la konturojn de la pejzaĝo. Poste li starigis la cilindron mezen de la pavilona podio kaj projekciis la faritan skizon sur la tolon, por ke la pentristoj facile povu komenci la pentradon.
En 1986 oni devis restaŭri la pentraĵon, kaj la laboro daŭris 10 jarojn. La pentraĵo estis en tre malbona stato, kaj oni antaŭvidis la riskon ke ĝi disŝiriĝos ĉe la supra parto. Tio signifus la finon de tiu mirinda verko. La posteuloj de Hendrik kaj Sientje Mesdag, kiuj eĉ nun manaĝas la Panoramon, nepre volis eviti tion. Tial, kun helpo kaj subteno de multaj, oni ellaboris novan metodon. Ties esenco estis fortigcele glufiksi nilonan tolon sur la malantaŭan parton de la pentraĵo, kaj poste pendigi ĝin de la supro de la konstruaĵo helpe de nova sistemo.
Oni ankaŭ purigis la pentraĵon. Tiujn partojn, kie la koloroj aŭ la desegnoj estis damaĝitaj, aŭ kie la humido lasis spurojn, oni riparis. Ankaŭ la konstruaĵo estis renovigita, kaj per moderna klimatizilo oni zorgas, ke la Panoramo restu en bona stato, kaj la vizitantoj ankoraŭ dum longa tempo povu ĝui tiun kulturan kaj historian retrorigardon kaj povu admiri la pitoreskan panoramon.



Tradukis al Esperanto Katalin Kováts (katalin@ikso.net)





Tradukis al Esperanto, laŭtlegis kaj la sonmiksaĵon faris Katalin Kováts.
La esperantlingva sonmaterialo faras parton de la informkolekto de la Muzeo Mesdag, bv peti ties aŭdigon, kiam vi vizitas la muzeon.
BV Panorama Mesdag -Zeestraat 65 -2518 AA Den Haag – Nederlando
http://www.panorama-mesdag.com/#pagina=849

La tekston vi povas aŭdi ĉi tie: http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/6497870/

Tiu pentraĵo estas nun en danĝero kaj necesas 5 milinoj da eŭroj por savi ĝin.:

Bonvolu legi pri tio ĉi tie. http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/6498255