Loading
La episkopo de Tours

Hieraŭ estis la 11a de novembro, la tago de Sankta Marteno. Pri li mi verkis artikolon, ĉar tiu sanktulo havas specialan lokon en la vivo de nia familio.
Jen iom da historio, legendo kaj personaj rilatoj.
Bonvolu legi la tekston pri la episkopo de Tours.

La artikolon vi trovas en la sekcio Monda Mozaiko, novembro 2008.
------------------------------
Por facililigi la uzon de la materialoj ni kreis printeblan PDF-dosieron kun ilustrajhoj, kiun vi trovas fine de la reta artikolo.
Eblas ke ni pretigos ankau sonmaterialon.


La episkopo de Tours

Fragmento el la artikolo:

Lau la legendo okazis en en la jaro 338 en la franca urbo Amiens, ke romia soldato, imperiestra gvardiano, surhavanta kirason, kaskon, shildon, glavon kaj rughan mantelon, garnitan ene de shafa felo, renkontis almozulon. La mizerulo estis apenau vestita kaj en tiu vintra tago frostis al li en la tuta korpo.
La soldato, havante kun si neniun valoraĵon, per la glavo duonigis sian mantelon kaj donis la duonon al la almozpetulo.
Sekvanokte aperis en la sonĝo de la bonkora soldato Jesuo, vestita en lia mantelduono. Tiam la soldato komprenis, ke lia helpito estis neniu alia ol Jesuo mem.

Sennombraj legendoj pri kuracado, revivigo kaj aliaj mirakloj postrestis pri la plej konata sanktulo de Europo, pri Sankta Marteno de Tours. [tur]

La daŭrigon serĉu en la Monda Mozaiko, artikolo de novembro 2008.

----------------------------------

Ni atentigas vin, ke la materialoj en la Monda Mozaiko elŝuteblas sen ensaluto, sed aldono de rimarkoj kaj alŝutaĵoj eblas nur se vi ensalutas la pagharon kiel membro.
Bonvolu sciigi al ni vian opinion pri la sekcio kaj ties materialoj, pri ilia utileco en via instrulaboro au lernado.


Bonan legadon deziras Katalin Kováts, redaktoro















3 comments

Hans-Georg Kaiser said:

Interesa artikolo, ankaŭ por mi, ankaŭ pro Kristnasko.
15 years ago ( translate )

Katalin Kovats said:

Dankon, Attila pro la kompletigo. Estis amaso da informoj, kiujn mi ne sukcesis enmeti en la artikolon, kaj estas tre ĝojige ke aliaj kompletigas ĝin.
15 years ago ( translate )

Katalin Kovats said:

Dankon, Silvia por la alskribo. Ĉu vi povos fari la samon en Monda Mozaiko, por ke la legantoj de edukado.net same vidu vian opinion? Koran dankon, Katalin
15 years ago ( translate )