Loading
Laŭ 4'33" de John Cage
Karaj legantoj, amikoj.
Post tro longa silento mi retrovis energion por verki novan rakonton. Mi longe devis pensi kaj cerbumi kaj fine mi decidis verki rakonton kiu plene baziĝas je 4'33" de John Cage.
Honore al ĉi tiu granda komponisto, jen por vi, mia intrepretado de 4'33"
























































Koregan dankon por la atenta legado


9 comments

Jakvo said:

Por doni al vi eblon kompari kun la originala de 4'33" de John Cage, jen la muziko kiel ĝi sonas
www.youtube.com/watch?v=JTEFKFiXSx4
10 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Mi provis legi atente, sed mi vidis nenion...? :-))
10 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Pardonu, nun mi komprenis, vi estis tre fidela al originalo... , sed por legi la vian , mi utiligis malpli ol 4,33 minutoj, do vi estis tre konciza :-))
10 years ago ( translate )

Jakvo said:

Dankon Helena pri via averto. Efektive eblas legi ĝin en malpli ol 4,33 minutoj, sed kredu min ke verkado bezonis havi sian tempon :-)
Estas la unuan fojon en mia vivo ke iu diras ke mi sukcesas koncize verki.
10 years ago ( translate )

Ivar said:

Sinjoro John Cage nenion muzikis,Vi nenion skribis.Tio estis Via ŝerco,ĉu ne?
10 years ago ( translate )

Jakvo said:

Fakte ne. John Cage verkis la partituron 4'33" kun intenco instrui al la homoj ke eĉ silento estas formo de muziko. Blanka papero estas sama afero. Homoj rigardas al blanka papero, sed la pensoj ne haltas. Ĉiam homoj okupiĝas pri io.
10 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Estas silento…
Apenaŭ perceptebla flustrado
de folioj kaj vento
Seka branĉo rompita
sub paŝoj en arbaro
Trankvila maro vespera
ĉe la stranda sablo
La rana koncerto
en apuda rojo
La sunturniĝado
je matena horo
Ĉi nepriskribebla
susuro de la tero
Kaj ĉiuj aliaj silentoj
sen koni originon…
Kiom da sonoj por aŭskulti
la koncerton de l‘ silento.
10 years ago ( translate )

Jakvo said:

Ju pli ofte mi legas la poemon, des pli multe ĝi plaĉas al mi. Eble ni lernas paroli dum infanaĝo por fini la vivon kun scio ke silenti estas la plej granda arto de dialogo?
10 years ago ( translate )

Jakvo said:

kaj per tiuj aldonoj la senvorta rakonto iĝas ĉiam pli kaj pli interesa, kio montras ke John Cage pravis, ĉu?
10 years ago ( translate )