Loading
La Norda vento
La norda vento

La stratoj kiuj matene je la 5-a estis blanka kaj bela pro la neĝo kiu kovris aŭtojn kaj domojn de la urbo, nun estis grizbruna, pli bruna ol griza kaj la malpura koto de la restanta blanka tapiŝo, forŝprucas de malantaŭ la pneŭmoj de la ĉiam hastmovantaj aŭtomobiloj.
Bob sentis kiel malvarma koto malpurigas lian maldekstran kruron, kiam pasis aŭto, kiu iris direkton de Bruselo. Li blasfemis kaj kriis ion malĝentilan al la ŝoforo de la aŭto, kiu klare ne vidis Bob aŭ preferis ne vidi lin.
Malvarma norda vento forprenis de Bob la spiron. Bob metis manon sur la brusto kaj frotis ĝin kun espero ke la premo kiun li sentas malaperas. Li pli milde puŝis sur la pedalojn de la biciklo kaj metis sin pli rekte. La premo ĉe brusto malaperis.
La vento dolorigis la vizaĝon kaj Bob bedaŭris ke li iris viziti patrinon uzante biciklon. “Mi devas esti pli saĝa kaj kiam tiu damna vento restas, preni estonte la tramon”, li pensis.

La plej proksima semaforo ŝanĝiĝis de ruĝa al verda kaj Bob pli forte komencis pedali por profiti de la verda lumo kiu ebligas lin trapasi la danĝeran trafikringon kiu ĉirkaŭas Antverpenon. Denove li sentis la strangan premon en brusto kaj denove li devis froti la bruston por mildigi la senton.
“Damne norda vento” pensis Bob. “Strange, tiu premo en brusto, kvazaŭ mi havas problemon kun pulmoj. Malplaĉa afero, ĉu fine mi pagas por la milionoj da cigaredoj kiujn mi fumis dum la vivo? Ah, certe ne, estas tiu damna norda vento. Mi malŝategas ĝin, nordan venton, certe dum vintro. Mi klopodas enspiri treege profunde. Jen, ĉu mi sentis tiun premon? Mi devas pisi, mi ne trinku tiom da akvo. Estas patrino; ŝi ĉiam volas ke mi trinku amason da akvo. 'Estas bona por la sano,' ŝi ĉiam diras. Nu, mi preferas belan glaseton da viskio. Glason da Obam aŭ glason da Ardberg. Nu, unue mi devas pisi.
Bob haltas antaŭ la pordo de sia domo, malfermas ĝin kaj kuras al unua etaĝo de la domo por ŝanĝi vestaĵon. En domo li ĉiam portas ion ‘afablan;’ neniam vestaĵon kiun li portas ekstere. Preskaŭ sur unua etaĝo li sentas la premon denove, pli mildan, sed senteblan.
“Eble mi iru al subtegmentejo, pensas Bob kaj mi biciklas per hejmbiciklo ĝis mi havas la premon aŭ mi remas sur la maŝino? Sed kion fari kiam premo revenas? Mi ne volas havi problemojn kun pulmoj, iu kancero aŭ pli de tiuj malagrablaj malsanoj kiuj ŝajne estas senkostaj. Morti ne gravas, sed mi ne volas havi doloron kiam mi mortas kaj kancero ĉe pulmoj donas doloron.
Malrapide Bob iras al subtegmentaj ĉambroj, surmetas la mezurilon kiu mezuras korbatojn kaj kiu registras kiom da kalorioj oni perdas dum ekzerco kaj metas sin sur la hejmbiciklo. 5 kilometrojn Bob biciklas sen ke li sentas la premon. Li komencas iom koleri kaj decidas fari plian ekzamenon. Li komencas remi per ĉambro-remilo.
Neniu premo senteblas kaj post 20 minutoj da remado, Bob haltas kun absoluta certo ke kulpas la norda vento.

La ĉielo havas preskaŭ lazuran koloron, la temperaturo daŭre iom freŝa pro la frua horo, la malgranda parko proksima al domo de Bob, surhavas jam la plej belan vestaĵon de la jaro. Estas printempo finfine. Estas junio, sed la longa teda vintro malvenkis la batalon kun la nova sezono.
Bob urĝas sin al la domo de la kuracistino Christine. Antaŭ du tagoj li prenigis iom da sango por ke oni ekzamenu pri la kolesterolo en la sango.
Bob scias ke certe la kolesterolo daŭre estas alta, ĉar la medikamentojn kontraŭe, li ne prenas. La kromefiko de tiuj medikamentoj estas terura zumado en oreloj, zumado kiu preskaŭ malebligas normalan funkciadon.
Kiel kutime Christene malfruas.
Estas jam la 8-a kaj 20 kiam Bob iris ekstere por rigardi kie restas la kuracistino. Je tiu momento ŝi bicikle alvenis. “Mi restis tro longe en sportejo, mi forgesis la tempon dum ekzercado” diris Christine.
Jen jam malbona komenciĝo, ŝi jam tuj komencas fanfaroni pri la sporto kiun ŝi faras kaj kial ŝi estas tiel svelta kaj bonaspekta.
“Ĉu ni preni lifton,” ŝi petis. “Ne" - respondis Bob - "ni prenu ŝtuparon al 3-a etaĝo." Li scias ke li anhelante atingas la lastan ŝtupon, sed li estas iom kolera pro malfruo de Christine.
Ŝi kuras sur ŝtuparon kiel juna ĉamo kiu sekvas patrinon. Bob klopodas sekvi la mortigan ritmon kaj metis sian piedon ĉe lasta ŝtuparo kun espero ke li nun kaj tuj ekmortas por ke ŝi sciu ke li ne plu havas 20 jarojn.
“Mi vidas ke vi ne sekvas mian konsilon, vi ne sufiĉe moviĝas. Ĉu vi daŭre vivas ĉe via komputilo?”
Bob fakte ne havas emon respondi al tiu frenezaĵo. Li bone ŝanĝis vivon kaj ne plu ol 4 horojn sinsekve restas ĉe komputilo, krom kiam li havas ion urĝan por fari.
Christine prenas la sangopremon.”Tro alta! Momenton”! ĝis ekstartas la komputilon.
“Stulta komputilo, stulta sangopremo, stulta ĉio. Kiam mi ne povas vivi kiel mi sentas min feliĉa. Moviĝi, moviĝi, kion ŝi pensas, ke mi estas truto? Jes truto devas moviĝi aŭ mortas, sed mi estas homo kaj homo laboras kaj studas. Mi ne rajtis pigri de la gepatroj. Eĉ legi libron estis konsiderata kiel agado de neniufarado kaj per neniufarado oni ne gajnas monon. Mi ne plu devas gajni monon nun, sed tio ne permesas ke mi faras nenion. Imagu ke homoj komencis ĉiuj fari nenion? Ni havas respondecon en vivo ĉu? Kion ŝi volas ke mi faru, promenadi tutan tagon? Kia stulta ideo!"

“La rezulto de la sango-ekzameno estas katastrofa. Vi ne aŭskultas al mi, kial ne?”
“Tamen” respondis Bob, sed jam Christine interrompis lin por diri ke la sango-ekzameno donas plej malbone imageblajn rezultojn.
Bob volis ŝovi iom pli profunde en la jakon, sed konstatis ke li surhavis, pro la bela vetero, ĉemizon kun mallongaj manikoj. Ne taŭga vestaĵo por kaŝi sin, do li iom klinis la kapon por montri ke li ege hontas pri la malbona rezulto kaj ke sekvontan fojon li certe donas pli bonan rezulton de la stato de la sango.
Bob pripensas kiamaniere li iom povas flati Christine. “Vi aspektas bone,” li komencas diri, sed tuj ŝi reagis per diro ke li nun nepre devas ŝanĝi la vivon. Ŝi prenis mezurilon kaj mezuris la ĉirkaŭon de la ventro de Bob. “30 centimetrojn tro, metu vin sur la pesilon! Vi devas perdi tuj 20 kilogramojn”.
Bob ekfunkciigas la cerbon por trovi elirvojon el la merda situacio en kiu li nun troviĝas. La cerbo knaras kaj suspiras, sed neniu brila solvo anonciĝas.
“Ĉu vi ankaŭ suferis antaŭ monato pri la norda vento kiam vi biciklis?" Jen li pensas, kiam mi komencas paroli pri alia afero, ŝi eble iĝas pli bonhumora.
“Kio pri norda vento?” Christine demandis.
‘“Mildiable, malbona frazo, kion fari nun? Ĉu paroli pri budismo, aŭ ĉu mi rapide menciu pri eta premeto sur brusto dum norda vento? Kiamaniere prezenti la aferon ke ŝi ridas kaj ni eniras pli bonan etoson?”
“Nu kara, antaŭ monato dum tiu terura norda vento, mi sentis foje premon sur brusto. Neniu grava, estas nur eta, certe rezulto de la jaroj kiuj ĉiam plinombriĝas?”
Christine freneziĝas kaj faras sonojn kiel plena kokidejo en kiu ĉiuj kokinoj samtempe komencas gaki kaj kluki. “Tuj, vi tuj devas iri al kardiologo. Nun tuj! Ne mortu jam, mi zorgas por ĉio”!
La tuta afero amuzas Bob. Pff, ne mortu tuj. Morti estas simple parto de la vivo kaj kiam la lasta paĝo estas turniĝanta la vivo finiĝas. Konfirmiĝas ke ĉielo kaj anĝeloj nur ekzistas en la revoj de papoj kaj kardinaloj. Pri morto Bob ĉiam estas tre fatalista. Kiam tempo por morti venas, la vivo finiĝas kaj estas loko pli por la aliaj. Ho, ne estas tiel ke li ne pensas al amatoj kiuj postrestas kaj kiuj eble verŝas larmetojn, sed por si mem pff, kion ni faru?
Intertempe Christine havas kontakton kun persono ĉe telefono. “Jes estas urĝa afero. Jes premo sur la brusto kaj kolesterolo alta kiel Kilimanĝaro, sangopremo tro alta kaj jes evidente dika, multe tro dika, vi ne volas scii. Ĉi-vespere je la 7-a, bone , dankon, dankegon kara mia. Jes li devas aŭskulti al mi nun, se necesas mi ŝnuros lin kaj portos lin persone, dankon denove !”

Christine komencas printi kelkajn paperojn. “Jen ĉi tiujn paperojn vi kunportu al kardiologo. Li scias ke ĉiu cifero kiu estas ruĝa signifas ion malbona.”
Bob rigardas al la paperoj kaj konstatas ke ĉiuj ciferoj havas saman koloron. Eble la afero estas malpli bone ol li imagas?

Iom antaŭ la 7-a horo vespere Bob promenadis al la domo kie la kardiologo havis sian pacientejon. Ĝi troviĝas en unu el la plej belaj stratoj de Antverpeno, ankaŭ la plej riĉa. Plejmulte de la domoj estis konstruitaj en komenco de la 20-a jarcento Bel-arta stilo, sed precipe Eklektikisma stilo.
2 minutoj antaŭ la 7-a Bob sonoris ĉe pordo de la kuracisto kaj tuj li povis eniri.
En atendejo jam estas 3 aliaj personoj. Neniu salutis, nek resalutis Bob. "Diable, li pensas, ĉu oni iĝas malĝentila kiam mankas io al koro? "

Aŭdiĝas bruo kaj du personoj venas de malantaŭ angulo de la koridoro, virino kaj viro. La viro donis manon al la virino kaj Bob aŭdas lin diri; “Jen do ĝis fino de la jaro. Mem iom esplori kiam pasos 6 monatojn kaj revenu tiam.”
Viro en la atendejo ekstaris kaj iris eksteren kune kun la virino. La du aliaj viroj sekvis la viron, kiu plej verŝajne estas la kuracisto-moŝto? Iom strange estas ke li vestiĝas per ĝinzo kaj multkolora ĉemizo tiel ke li aspektas pli kiel vakero el Usona filmo ol al kuracisto-moŝto.
“Diable mi devas pisi, estas tiuj medikamentoj por reguligi la sangopremon. Mia nomo estas Piso, mi pisas tutan tagon kaj ankaŭ nokte. Ĉu la moŝto havas necesejon?”
Bob eniras la koridoron kaj pasis preter kelkaj pordoj. Sur unu skribiĝas "Toilet", jen do la savilejo. Bob eniras, fermas la pordon kaj je tiu, momento aŭdas ke kelkaj homoj pasas ĉe la pordo de la necesejo. Li klare aŭdas la voĉon de la kuracisto.
"Kion fari – li pensas - dio mia, kion fari? Ĉu rapide pisi, aŭ ĉu iri eksteren kaj atendi al kuracisto? Eble mi povas eliri necesejon kaj steliri al atendejo? Jes tio estas bona ideo, neniu vidas ke mi ne estas en atendejo. Tamen mi devas pisi. Kial mankas memfido al mi? Mi pisas, aŭ ne, mi iras eksteren kaj ŝteliras al atendejo."
Bob, iras eksteren kaj preskaŭ frapas la pordon de la necesejo kontraŭ la nazon de la revenanta kuracisto.
"Ho, vi uzis la necesejon, bone, venu, sekvu min sinjoro. Vi estis sendita de kuracistino Christine, ĉu?"
"Kion fari nun, ĉu manpremi la kuraciston? Nu ja, tio estas ĝentila saluto, sed li sentas ke mi ne ĵus lavis la manojn, do li eble pensas ke mi estas aĉulo kiu iras pisi kaj ne lavas manojn?" Teatre Bob frotas la manojn ĉe flanko de la pantalono kaj donas manon al la kuracisto.
Tiam li sekvas la kuraciston al sia kabineto, bela spaco kun granda fenestro donanta vidon al bela ĝardeno.
Bob donas la leteron kiun li ricevis de Christine sed la moŝto-kuracisto jam posedas kopion senditan pere de interreto.
"Ne aspektas bone, ĉu?" diras la kuracisto."
Bob faras sonon kiu povas esti konsiderata jes!
"Forigu ĉemizon, jes kaj venu al alia salono. Jes, jen metu vin sur dekstra flanko sur la tablo. Ni komenciĝu per la preno de eĥografio."
"Jen bela frazo kiu ebligas malpezigi la etoson, pensas Bob, eble li pensas ke mi gravediĝas. Oni prenas eĥon ĉe gravedaj virinoj, ĉu ne?"
Ĵukĵuk, ĵukĵuk, ĵukĵuk, faras la koron de Bob kiu tuj sentis kontenton pro tiu bela ritmo. Sur ekrano de Samsunga televido nia kara Bob povas spekti kio okazas en sia korpo. "Kia mirinda mondo," li pensas kaj kun buŝo iom malferma li sekvas la moviĝantajn batojn de la koro.

"Bone" - diras la kuracisto - "mi ne vidas ion kio donas maltrankvilon, do metu vin bonvolu sur la biciklo ĉi tie kaj biciklu je pli ol 60 batoj minute".
"Do mi ne estas graveda," iom ŝerce diras Bob. La kuracisto rigardas al Bob kaj ne respondas, eĉ ne rideton li donas.
Bob komencas bicikli. 60 batojn minute estas bagatelo kaj pro tio li faras 70 kiujn li scias ke li povas elteni plenan horon sen problemoj. Post dek minutoj li tiel ŝvitas ke li povas plenigi plenan sitelon per la akvo. Regule la kuracisto rigardas al la ekrano de iu speciala televido al kiu la korpo de Bob estas konektita. Li sentas kiel la biciklado ĉiam iĝas pli kaj pli malfacila, kaj pliajn dek minutojn poste li apenaŭ plu povas rondiri la pedalojn je la rapideco de 60 batoj kaj ek, tiam li sentis ĝin, la premon. Ne forte sed ĝene. Li avertas la kuraciston, kiu diras ke li povas preskaŭ ĉesi pedali.
Bob denove devas sekvi la kuraciston post la biciklado al alia ĉambro.
“Mi vidas nenion ne normalan" - li diras - "sed la premo ne estas en ordo. Mi vidos vin postmorgaŭ en la hospitalo ĉe parko Middelheim je la 8-a matene.”

Estas belega vetero tiun tagon. Milda suno kiu karesas la arbojn de la Middelheim parko. Ĝi estas la plej granda parko ĉe la suda flanko de la urbo kaj havas multajn belajn bildojn de konataj artistoj en ĝi. Tuj apude troviĝas la hospitalo kie Bob devas anonci sin.
Oni jam atendas lin, do tuj li povas sekvi afablan viron kiu montras al li la ĉambron en kiu li devas atendi al — al kio okazos, tio estas daŭre enigmo nun.

Bela virino eniras la ĉambron kaj demandas al Bob, “Ĉu vi estas Bob?” La virino havas flareton da afrika aspekto,* sed alparolas Bob en la Antverpena dialekto. Paŝon post paŝo, ŝi klarigas pri la ekzamenado.
Poste, la virino diras al Bob ke li devas senvestiĝi, jes, ĝis tute nudeco. Bob demandas "Ĉu tute nuda?" Ĉar la virino ĵus diris ke oni eniras vejnon pere de la dekstra manradiko. “Tute nuda,” respondas la virinon.
La virino eble havas 25 jaraĝon kaj estas tre bela. Bob havas 67 jarojn kaj la korpo havas plurajn spurojn kiujn dum vivo postrestis. Ne ke li hontas pri la korpo, sed li ankaŭ ne plu fieras pri ĝi. “Kion fari? Mi ne volas ŝajnigi ke mi faras striptezon antaŭ tiu virino. Ĉu mi komenciĝu per forigo de ŝtrumpoj eble? Ne, malbona ideo; tio aspektus kvazaŭ mi volas eniri liton por dormi. Per ĉemizo? Nu ja tio estas kvazaŭ mi volas fari striptezon. Ĉu eblas tuj forigi pantalonon? Eble jes, tio estas ne malbona ideo, ĉar tiam ŝi vidos ke mi surhavas belan blankan puran kalsonon. Jes, tio estas la plej brila el ĉiuj ideoj.”
Je momento kiam Bob metas manon sur la buko de la zono, la virino donas al li longan ĉemizon. “Vi unue surmetu tion, sinjoro. unue per forigo de la ĉemizo de vi, surmetu tiun, kiun mi donis kaj tiam estas tute facile kaj komforte por forigi ĉiujn viajn vestaĵojn!
Bone, tiel, kaj nun vi metu vin en la lito. Oni jam atendas nin."

Vestita nur per stranga ĉemizo kaj kuŝante en lito per kiu virino travagadas la koridorojn de la hospitalo ne apartenis al la revoj de Bob. Tamen li konfrontiĝis pri tiu premsonĝo nun.

“Jen" - diras la afabla virino - "mi revenos post horo por reveturigi vin al la ĉambro”. Bob jam povas rigardi en la operaciejo kaj konstatas ke ĝi iom aspektas kiel moderna garaĝo, plena de aparatoj por ripari la difektojn.
“Ĉu vi estas sinjoro Bob?” demandas alia virino. Ŝi ankaŭ estas bela sed certe jam havas 45 jarojn. Tuj Bob sentis certan trankvilon kiam li konstatas tion. Je tiu aĝo homoj kutime jam havas certan sperton pri la metio kiun ili havas.
La virino petis al Bob por meti sin sur la tablo kiu en komparo kun la korpo de Bob estas iom mallarĝa. En maldekstra brako ŝi pinglas kudrilon en la vejnon, kiu estas konektita al sako kun fluidaĵo. La virino diras ke tio estas bona tiel kaj Bob tuj trankviliĝas, sed ne scias kial. Post tio, ŝi komencas kovri Bon per plasta kovrilo kiu stinkas al … nu ja al plasto. Ĉe maldekstra flanko de la korpo de Bob troviĝas 6 televidaj ekranoj kaj kiam la virino surmetas aŭ ĉu surgluas dratojn sur lia korpo la programo sur du ekranoj komenciĝas. “Jen, pensas Bob, mia korbato sur televido, kiel lertaj homoj nun jam estas”!
Juna viro eniras la ĉambron kaj prezentas sin kiel la asistanto de la profesoro. “Mi faros la operacion”! li diras kaj pro tiu novaĵo Bob ne estas kontenta. Li ne petis ke iu helpanto operaciu lin, sed la majstro mem. Tra fenestro li vidas la kardiologon, kiu metas polekson alten por indiki ke ĉio estas en ordo.
La virino diras al la asistanto ke ĉio estas en ordo kaj ke li povas komenciĝi.
Simple klopodu imagi, flegistino kiu diras al la viro kiu operacias ke ĉio estas en ordo!!! Ĉu tio estas normala? Tiu viro eĉ ne scias ke li povas komenci kaj li eble post iom da tempo malfermos la bruston de Bob por fari plej komplikan operacion.
La virino diras, ”Ĉu ĉio estas en ordo kun vi, ĉar vidu kiel rapide la koro komencas bati?" Kaj efektive sur la ekranoj indikiĝas ke la koro de Bob bategas kiel koro de kuniklo kaptita en kaptilon.
“Rakontu ion” diras la flegistino, “kion vi faras, ĉu vi daŭre laboras kaj ĉu eble vi havas satokupojn”.
“Kutime" - respondas Bob - "oni petas al mi silenti ĉar mi tro multe parolas. Ne mi ne plu laboras, sed mi faris tion dum 45 jaroj kiel simpla laboristo en fabriko. Mi ŝlifis diamantojn.”
Kial mi rakontas tion, pensas Bob, kial mi nepre devas diri ke mi faras plej senutilan laboron kiu imageblas en la vivo de la terglobo. Mi ornamis riĉulojn kiuj eĉ ne havas ideojn kio okazas por trovi diamantojn. Ke oni detruas la naturon, ke homoj laboras en plej teruraj kondiĉoj en la diamantminoj, nur ĉar riĉuloj volas ornami sin per diamantoj. Ĉu mi rakontu pri la laborista asocio? Nu, ankaŭ tio ne estas bela rakonto kiel unu laboristo malebligas alian laboriston esprimiĝi. Neniu normala homo povas kredi tion. Jes riĉuloj kaj burĝuloj kiuj ŝnuras la buŝon de laboristoj, tio okazas, sed laboristo, laboriston. NE ! tio ne plu eblas en moderna vivo.”

“Mi parolas Esperanton”, diras Bob en Esperanto. Tio pli ofte okazas. Eble ĉar Bob pensas en Esperanto kiam li parolas pri ĝi.
Kiam li estis pli malpli 5 jarojn esperantisto, li konstatis ke li komencis pensi esperantlingve. Nun post tiom da jaroj li eble pensas pli esperante ol Nederlande?
“Mi ne komprenas vin,” diras la kuracisto, “sed mi nun enmetas la kameraon en vian vejnon, vi povas sekvi sur la ekranoj”. Kaj efektive sur aliaj ekranoj videblas la vejnoj kiuj troviĝas en korpo de Bob. Naturscienca filmo sed rekte sur ekrano, nekredeble kiom da rubaĵo troviĝas en homa korpo.
Ne donas doloron sed tamen Bob sentas kiel la drato kun la kamerao iras tra la vejno. Li sentas ke li iĝas iom melankolia. Stranga sento, kiu donas apartan tristecon.

La profesoro eniras la ĉambron kaj riproĉe diras al la asistanto “Ĉu vi ne vidas la mallarĝigon”? Bob tre atente rigardas al la ekranoj kaj fakte devas konfesi, ke ankaŭ li ne vidas ion ne normalan. Laŭ li la afero estas en ordo kaj oni povas ĉesigi pri la afero kaj li volas iri al ĉambro por iom ripozi.
“Bezonatas du stentoj, tie kaj tie”, kaj al la flegistino li donas nombrojn. La flegistino ripetas la nombrojn al kiu ambaŭ viroj konfirmas denove la nombrojn. Tio donas al Bob certan trankvilon. La tuta ĉambro konsentas pri la nombroj, do neniu povas misfari.
La asistanto eltiras la draton kun kamerao el la vejno de Bob , sed kiam la flegistino donas al li - la stenton supozeble? Li denove serĉas la vojon tra la vejno.
Iom supre ĉe la koro la drato faras “klak” kaj iom da doloro senteblas.
La profesoro denove eniras la ĉambron kaj riproĉas la asistanton ke li ne avertis kiam li metas la stenton. “Homoj havas la rajton scii kio okazas”, li diras, sed la asistanto respondas per mallaŭta grumblado.
Denove la saman movon la asistanto faras, sed nun kiam li estas iom malpli proksime ol en la antaŭa fojo li diras, “Mi nun metas la stenton,” kaj klak, denove la sama doloro.
La flegistino nun transprenas la laboron kaj ŝi iom post iom forigas kion ŝi faris je la komenco. Sur la loko kie la kamerao eniris la vejnon ŝi metas plastan premilon por eviti ke Bob ĝismorte sangu.
“Dank’al dio, ĉio iris glate," diras la flegistino, sed laŭ Bob, estis tamen la asistanto kiu faris ne malbonan laboron, sed nu jes, kiam la flegistino kredas en Dio, kial kontraŭstari ŝin?

Jam denove en la koridoro, la kardiologo venas ĉe la lito de Bob kaj diras; “ke ĉio iris glate kaj ke li havas 25 jarojn da garantio al la operacio. Evidente - li aldonas - tio estas nur ŝerco, sed estu trankvila, ĉio estas en ordo nun.”

Revenante en la ĉambron, iu flegistino diras al Bob ke li devas trinki 2 litrojn da akvo, por ke la renoj ne damaĝiĝu kaj post tio, li povas iri hejmen.
4 horojn poste en mano letero kun la medikamentoj kiujn li devas aĉeti por ke li restu sana, Bob forlasas la hospitalon.

Ĉio iris glate, efektive, sed tamen io en la kapo de Bob ŝanĝiĝis. La mondo de Bob iom ŝanĝiĝis. Pli ol iam li komprenas ke: morgaŭ estas sciencfikcio! Neniu scias kion alportas morgaŭ, ĉu vivo aŭ morto, ĉu feliĉo aŭ malfeliĉo, ĉu sano aŭ malsano.
Malgranda premo dum tago kun norda vento povas kaŭzi ke iom poste vi troviĝas en operaciejo por havi stentojn kiuj zorgas ke vi vivos denove 25 jarojn kun garantio.

Bob apartenas al la feliĉuloj kiuj sentis la doloron de la norda vento, kiu havas asekuron kiu permesas lin havi la necesajn zorgojn por ke li travivu. Milionoj da homoj en la mondo ne havas tiujn avantaĝojn. Milionoj kiuj devas ŝirmi sin kontraŭ demagogoj kiuj pensas ke ili solvas problemojn per bomboj kaj militoj. Kiuj pensas ke ili havas la rajton subpremi aliajn homojn. Mondaj politikistoj kiuj per simpla subskribo kaŭzas ke tutaj landoj eniras mizeron kaj tio en la nomo de demokratio kaj la gloro de la nacio.

Kie estas la respekto, la etiko, la dio de la papo kaj kardinaloj, la Alaho, Javeo, Eternulo kaj Jehovo? Kial la homoj ne ĉiuj povas vivi en paco, sen gvidantoj kiuj ordonas, sen demagogoj kiu orakolas, sen sloganoj de la idiotaro?

Simple respekto por la individuo, reciproka respekto; tio sufiĉas. Post ĉio, vivo estas bela — post ĉio!




9 comments

Jakvo said:

* Mi uzas en rakonto la frazon:havas flareton da afrika aspekto.
Evidente ke tio estas figura uzo por la videblaj trajtoj!
10 years ago ( translate )

Jakvo said:

Mi esperas ke plaĉas al vi Lu.
10 years ago ( translate )

Jakvo said:

Dankon kara.
10 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Longan vivon al Bob!
10 years ago ( translate )

Jakvo said:

Dankon Helena
10 years ago ( translate )

Jakvo said:

Nu sciu kara Lu Wang ke kun Bob ĉio estas bona. Li jam perdis 10 kilogramojn kaj ekzercas sin ĉiun tagon por perdi 10 kilogramojn pli :-)
10 years ago ( translate )

Ivar said:

Ankaŭ en tiu ĉi rakonto Vi ne preterlasis politikon.
10 years ago ( translate )

Jakvo said:

Kara Ivar, ĉu eblas preterlasi tion kio ofte decidas pri feliĉo aŭ malfeliĉo de homoj?
10 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Vi pravas - ne eblas!
10 years ago ( translate )