Loading
Kio estas Esperanto
Penso kaj opinio kiun mi prezentas por eble legi vian opinion.
Kio estas Esperanto
Esperanto estas lingvo. La lingvon kreis D-ro. Zamenhof kun la ideo doni al la homaro lingvon kiu estas relative facile lernebla, por ke ĝi povu doni al la homaro eblon komuniki mondvaste, uzante la lingvon inter si kaj ebligante interkompreniĝon uzante tiun lingvon, kiu por ĉiuj estas relative facile lernebla.

Kiu estas Esperantisto?
Esperantisto estas homo kiu plejofte utiligas la lingvon en interkulturaj kaj transnaciaj uzadoj.
Esperantisto ne estas devigata al iu etiko aŭ moralo, priskribita en regularo aŭ leĝo.
Per tio eblas ke esperantisto estas iu pacema, korupta, aŭ krima. La lingvo ne devigas al iu normon kiu igos la homaron pli komprenema, nek pacema. La uzado de Esperanto povas eble faciligi translimajn diskutojn kiuj povas rezulti en pli bona mondo. Tamen, la lingvo mem garantias nenion.

Ĉu esperantisto estas devigata aliĝi al iu klubo, asocio aŭ grupo?
Kompreneble ne. Esperanto estas libera projekto kiun ĉiuj rajtas lerni kaj uzi laŭ bontrovo. La ideo, ke Esperantisto devigas homojn grupiĝi, estas falsa ideo, kiu baziĝas al neniu leĝo aŭ regularo.

Asocioj eĉ povas esti kontraŭ-efikaj por Esperanto. La maniero per kiu homoj klopodas disvastigi la lingvon estas pro privata konvinko, same kiel kredo aŭ filozofio.
Homoj kreas strukturojn kiuj plejofte estas uzataj de lertuloj kiuj postkuras apartan formon de potenco aŭ graveco.
La avantaĝo por Esperanto troviĝas en lokaj agadoj, loka asociigo, sed tiel ke neniu havas la povon devigi aliajn homojn. La ĉefa celo por Esperanto-asocioj devas esti, doni al esperantistoj eblon lertiĝi kaj plibonigi la uzadon de la lingvo por tiamaniere havi pli grandan kapablon kaj lertecon rilate al la uzado de la lingvo kaj ĝia gramatiko.

Ekzistas esperantaj asocioj kiuj kredas sin asocioj de samideanoj; homoj kiuj havas samajn ideojn pri kulturo, etiko, celoj, ktp.
Do, eblas krei asocion de filozofoj, aŭ homoj kiuj volas studi filozofion uzante Esperanton. Same por ekzemple, laboristaj asocioj aŭ asocio de ŝakludistoj, biciklantoj, promenantoj, fumantoj, nefumantoj, ktp, ktp.
Kiam Esperantistoj kreas mondan asocion kies celo estas disvastigi esperanton, tiu asocio respektu la liberecon de la individuo. Ĝi neniel estu asocio bazita je potenca aŭ piramida strukturo.
Baza demokratio estas la plej bona strukturo, malgraŭ la fakto ke parolante pri demokratio oni tuj konfrontiĝas je la malsameco de pensoj kaj celoj de individuoj.
Ja eblas krei lertan esperantistaron kiu perfekte aŭ kiel eble plej perfekte regas la gramatikon de la lingvo. Akademio de Esperanto povas esti helpa organo en studado kaj perfektiĝo de la gramatiko.
En la nuna mondo de la interreto kaj mondaj komunik-eblecoj la ekzisto de internacia aŭ universala asocio apenaŭ plu havas ekzistokialon.

Iu formo de Universala Kongreso povas efiki nur kiam la partoprenantoj montras ke ili kapablas bone uzi la lingvon. Malgrandaj kongresoj, je loka aŭ regiona nivelo povas esti pli utilaj por varbi novulojn, kiam oni ja donas la eblon interkonatiĝi kun la lingvo. Por tio oni bezonas lertajn instruistojn kiuj kapablas instrui Esperanton sen enmiksitaj ĝenoj de nacia aŭ regiona lingvo.
Ankaŭ la interreto povas esti bona paŝo por instrui Esperanton.
Instruante la lingvon, oni substreku la liberecon de Esperanto.
Esperanto prefere ne estu ligita al iu politika aŭ filozofia koncepto. La flatado de politikaj partioj aŭ politikistoj estas malrekomendita, ĉar per tio oni povas perdi la liberecon, la internacian karakteron de la lingvo.

La granda avantaĝo de Esperanto estas, krom ĝia libereco, ankaŭ la manko de “gravuloj”, homoj kun ronkigaj titoloj.
Ĉiu persono povas, kiam li posedas la lerton kaj kapablon, esti spertulo pri la lingvo, egale ĉu li estas profesoro, ĉu simpla laboristo. Titoloj estas koncepto kiu venas el la naciaj lingvoj kaj damaĝas la liberecon de la lingvo.
Ne necesas doni al agantoj, volontuloj, aŭ penaj laborantoj kiuj klopodas disvastigi la lingvon, titolon aŭ formon de graveco.

Potenco koruptiĝas, do oni evitu la donadon de potenco al persono aŭ grupo.

Esperanto ja povas esti uzata por atingi celon, politikan aŭ filozofian, sed la lingvo ne donas apartajn rajtojn. La lingvo en si mem estas nur lingvo libere elektebla. Ĝia avantaĝo estas ĝia libereco kaj relativa facileco de lernado.

9 comments

Zlatko Tišljar - Paj… said:

Esperanto estas lingvo kiun iniciatis (ne kreis, ĉar ĝin daŭre kunkreas la esperantistaro, literaturistoj, vortaristoj, lingvistoj, ĵurnalistoj...) Zamenhof kaj kiu sukcesis vivigi ĝin per tio ke li kreis kun la lingva komenco la lingvan komunumon. Lingvo ne povas ekzisti, se ĝin ne uzas certa homgrupo (ne grave kiom granda) kiu kreas per ĝi kaj en ĝi kulturon de tiu grupo. Zamenhof vivigis la lingvon per enspirigo de la ideologio al kiu la komunumo kredas (la rolo de tiu grupo pacigi la mondon).
El tio sekvas ke esperantisto estas apartenanto al la komunumo kiu kredas ke per Esperanto tiu grupo pacigos la mondon kaj pro tio li agas en la grupo, kunkreas ĝian kulturon kaj evoluigas la komunumon. Do eĉ ne gravas ke li konas la lingvon bone.
10 years ago ( translate )

Jakvo said:

Homgrupo estas aro da homoj, ne nepre havante saman ideologion kaj celon. Ne ĉiu parolanto aŭ uzanto de ekzemple la franca , angla, ĉina pensas samdirekte.
Kiel siatempe profesoro De Smet diris:" Esperanto estas lingvo, punkto kaj fino!" La ideologio estas io kio kreskas pro agado de kelkaj homoj kaj esti nur parto de Esperanto por tiuj homoj eble aŭ certe aliaj homoj ne volas aliĝi al tio. La mito ke Esperantistoj estas pacaj batalantoj estas laŭ mi spertis malvero. Esperantistoj estas homoj kiuj lernis lingvon Esperanto kaj la lingvo al si ne ŝanĝas la ideojn kaj sintenon de la homoj.
Jes, Esperanto povas eduki homojn al pli pacema, sed nur tiuj, kiuj forlasas siajn proprajn dogmojn kaj kiu malfermas la menson al novaj aferoj.
La menso estas kiel paraŝuto, kiam ĝi ne malfermiĝas, ĝi estas tute senutila.
10 years ago ( translate )

Zlatko Tišljar - Paj… said:

Francoj chiuj kredas je iu baza ideologio ke esti franco estas grava kaj eble la plej grava el chio. Kiuj almenau iom ne kredas al tio ne estas francoj.
10 years ago ( translate )

Jakvo said:

Francio estis iam imperiestra lando, kaj tio lasis siajn ŝpurojn. Ne nur francio estas membro de tiu grupo de landoj kiuj sentis sin superaj. Evidente ni ne kulpigu la enloĝantojn de tiuj landoj pri io malbono.
Mi loĝas kaj naskiĝis en lando kies parto, Flandrio suferis dum jardekoj la subpremon de la franca lingvo. Oni ne povas klarigi tion al Francoj, ĉar ili ne komprenas. Estu tiel.
Estas tiel ke Esperantistoj ne faru eraron pensi ke ili posedas bazan ideologio kiu estas grava.
Mi lernis, aŭ komencis lerni Esperanton per la libro "Esperanto programita". La persono kiu vendis la libron al mi,laŭdis plenan horon Esperanton kaj Esperantistojn, sed je fino ŝi diris: "Esperantistoj estas nur homoj, neniam forgesu tion kaj ĝuu". Mi neniam forgesis tion kaj ofte spertis tion. Sankta harmonio estas nur slogano por propagandi, ĉu ne?
10 years ago ( translate )

Jakvo said:

Dankon por via opinio. Mi ja atingas mian celon kiu estas, havi opiniojn de aliaj homoj. Interesaj punktoj estas tiuj, kiuj amarigas vin.
vi skribis:Tiuj batalantoj ankaŭ forlasas siajn moralajn principojn nome de Esperanto.
Homoj forlasas siajn moralajn principojn por mono kaj potenco, ne nur Esperantistoj sed homoj de ĉiuj socialaj tavoloj, de ĉiuj kulturo kaj nacio kiam ili alstrebas havi monon aŭ potencon. Je tiu flanko mi ĉiam revis pri alia mondo en Esperantio, sed la rezulto amarigas min
10 years ago ( translate )

Jakvo said:

Kara Jadranka, prave, la kreativa forto de Esperanto eble ne estas sufiĉe substrekita. Certe nun , dank'al interreto esperantistoj povas havi riĉajn internaciajn kontaktojn sen forlasi propran vilaĝon.
10 years ago ( translate )

Jakvo said:

Kiam mi bone scias kara Paco, vi estas ĉino ĉu? Mi neniam estis en Ĉinio sed jes mi parolis kun homoj el Ĉinio. Estis eĉ la ĉefredaktino de El Popolo Ĉinio kiu loĝis en mia domo, sed tio antaŭ multaj jaroj. Plej afabla virino imagebla.
Mi estis dum 11 jaroj la prizorganto de Sennacieca Revuo de SAT kaj dum 3 jaroj ĉefredaktanto de Sennaciulo. Dum 9 jaroj mi estis prezidanto de Plenum-Komitato kaj dum 3 jaroj sekretario de Ĝenerala Konsilantaro, sed mi forlasis la asocion post kiam oni malebligis al mi liberecon de esprimo. Mi kontralbatalas faŝismon kaj totalismon kiu estas honto por la homa speco kaj do ne povis resti en ĉi tiu asocio.
10 years ago ( translate )

Jakvo said:

Malebligi iun liberecon de paroli kaj esprimiĝi estas perforti la homajn rajtojn kaj la socialismaj konvencioj. Tio okazis al mi en SAT kies prezidanto de plenum-komitato mi estis dum 9 jaroj.
SAT estas Franca asocio kiu nomas sin laborista kajsennaciista, sed fakte ĝi estas nun regata de francaj komunistoj. Do tute for de la originala laborista asocio en kiu homoj havas liberecon aparteni al iu politika partio aŭ ne. En SAT oni devas submetigi sin al sanktaj sloganoj de unu familio aŭ oni simple buŝŝnuras vin.
10 years ago ( translate )

Jakvo said:

La slogano de SAT: Submetigu vin al la vortoj klasbatalo aŭ ni buŝŝnuras vin !
La fondinto estis interalie Eŭgeno Lanti kaj tio en la jaro 2021.
Li estis je la bazo de ne politika laborista asocio. Pri la ideo laboristoj restas nenion plu ene de SAT.
10 years ago ( translate )