Loading
Pafo, sed ĉu trafo?
Strangan devenon havas la vorto paf-i. Ĝia bazo nome estas sonimito (onomatopeo) de la (iama) germana kaj laŭ aserto de la franca kaj itala ...

I.

La artikolo pri paf-i en la Vortaro Oficiala estas relative ampleksa, ĉar ĝi estas uzata en multaj kaŝitaj lokoj, vd. malsupre. Jen nur la enskriboj el la Universala Vortaro (UV 1893) kaj la Ekzercaro (FE 2a eld. 1898), represitaj en la Fundamento en 1905:

paf’ - tirer, faire feu | shoot | schiessen {legu: schießen} | стрѣлять {de 1918: стрелять} | strzelać [UV]. —
pafi - tirer, faire feu | shoot | schiessen {legu: schießen} | стрѣлять {de 1918: стрелять} | strzelać [FE 38].

Kiel vi vidas, ambaŭ trovlokoj estas identaj. UV kaj FE origine estis du partoj de unu lernolibroj, ambaŭ senditaj al la cara cenzuristo en Aprilo aŭ Majo 1893. Dum UV restis laŭ tiu stato (kun du esceptoj, nome ĉefe la fama vipur-o, viper-o), FE estis reviziita en la 2a eld. de 1898, tiel ke ili ne plu harmonias pri iuj detaloj. Sed ĉe paf-i do ambaŭloke restis la stato de 1893.


Fakte ĝi estas eĉ la stato de la kvin lingvoversioj de l' Unua Libro (UL 1887), kie ni trovas la identajn tradukojn. Nur en la angla pra-UL legeblas to shoot (aldona to, do verbo), kio tamen nenion ŝanĝas. La vorto ne aperas en la mallongaj pecoj, kiujn ni havas pri la pra-Esperanto de 1871 kaj 1881.

Laŭ la Etimologia Leksikono de Bastien (1907) ĝi venas de la germana sonimito paff! kaj la franca kaj itala paf! samsencaj. La moderna EVE de Vilborg (1989-2001) ripetas tion por la germana kaj franca. Laŭ la referenc-lingvoj penseble estus ekz. *ŝot-i laŭ la angla, kp. la eksterfundamentan, modernan vorton por "piedpafi" pilkon en futbalo, aŭ *ŝus-i de germana schießen de Schuss (pafo). Penseble estus ankaŭ formo surbaze de la slavaj lingvoj, ekz. *strelat-i au simile, dum al la latinida *tir-i jam estis atribuita alia signifo. Tamen Z decidis por paf-i. Ankaŭ en postaj reform-propronoj (1894 kaj dum la Ido-krizo 1906-1908) tiel restis. Eĉ Ido mem transprenis kaj gardas la esperantismon pafar.

II.

Kurioza la afero ankaŭ estas, ĉar en nuntempa germana oni ŝajne preferas la sonimiton peng! por la sono de l' pafo, similan al - kaj probable transprenitan de - la angla bang! (vd. ekz. tiun vortaran diskuton). Do eĉ onomatopeoj povas arkaiĝi!

La malnova paff! ankoraŭ ekzistas, sed ĝi estas ... pli mallaŭta, pli malforta. Kontrolu en la komiksoj de viaj infanoj pri la aventuroj de bovgardistoj kaj ruĝhaŭtuloj! Plej ofte paff! nuntempe estas uzata en la verbo paff/en, "senĉese fumi" aŭ "fumeti cigaredojn sen profunda inhalado". Ankaŭ tiu deveno kutime ne plu estas senpere komprenata. La origino estis la nun relative malofta fumado de pipoj. Dum inhala "suĉado" ĉe la pipo ekestas por germanaj oreloj la kraka sono paff! -- Triste ni devas konstati plorindan degeneron de fiera pistola al mizera pipa sono.

En malnovaj germanaj difin-vortaroj oni ankoraŭ trovas la plifortigan duobligon piff, paff!. Tiam en la nur laŭaserte "bona olda erao" la kugloj venis de dekstre kaj maldekstre, aŭ en analogio la vangofrapoj, laŭ la situacio.

Se la pafiloj estas pli grandaj, do pafilegoj aŭ kanonoj, la germanoj aŭdas bumm!, same kiel la esperantistoj de post la Dua Libro (DL 1888) aŭdas bum!.

III.

Derivi aŭ krei vortojn el sonimitoj principe ne estas io eksterordinara. Jam la antikvaj romianoj nomis la birdon strigo ulula, pro ĝia voko. Ĉar strigo estas noktaktiva, homoj kutime unue ĝin aŭdas en senluma arbaro kaj nur poste, se entute, ĝin vidas. En tiu specifa okazo estas do la sono, kiu estas la plej frapa specifaĵo de la besto. Eĉ estas iom konsekvence selekti ĝuste ĝin por nomi la birdon. Kiel ajn, pro la multaj romiaj promenantoj en noktaj boskoj, Esperanto nun havas la verbon ululi, t.e. strigobleki, el latina ululare.

Simile estas pri multaj aliaj bestblekoj. Pensu ekz. pri boj-i el franca aboyer, itala abbaiare, ambaŭ el latina baubari, kies sonimita elemento bau ankaŭ donis la germanan hundblekon wau (prononco waŭ), kutime duobligite, wau, wau. En la lingvaĵo de germanaj infanetoj hundo estas ne Hund, sed Wauwau. Ŝajne la romianoj do promenis kun siaj hundoj tra la noktaj arbaroj (?). Eble ankaŭ ne, ĉar simile ja estas ĉe aliaj popoloj, komparu la ĉinan hundorason ĉaŭĉaŭo.

Kio do estas sufiĉe kutima ĉe bestblekoj, tamen ĉe iloj en Esperanto estas malofta. Spontanee eĉ ne venas en mian kapon unu sola alia ilo, kies Esperanta nomo baziĝas sur ĝia sono, bruo aŭ "bleko". Eble tamen la vorto por la aziaj motorrikiŝoj "tuktuk" intertempe estas uzata aŭ uzebla ankaŭ en Esperanto kiel vorto fremda: tuktuko.

En la infana kaj familiara germana oni trovas kelkajn tiajn vortojn por iloj surbaze de iliaj sonoj, ekz: Ticktack (pron.: tiktak) por horloĝo, Brummbrumm por aŭto aŭ motorciklo k.t.p.


Kio ja tuj venas en mian kapon, estas la vortaro de nia malnova konato Joachim Heinrich Campe (1746-1818). Estas tiu plej fervora "bonlingvisto" de la germana, kiu inventis sennombrajn "pure germanajn tradukojn" por vortoj fremdaj laŭ la tipo universitato → altlernejo. Unu el siaj fifamaj, mortnaskitaj proponoj estis La -puff- en Meuchel/puff/er estas variaĵo de la sonimito paff. Kaj tia paf-il-o laŭ la kreo-metodo ja estas tre proksima al tiu de Zamenhof:

IV.

Resume: Mi tezo estas, ke Z imitis la kreo-modelon de Campe (aŭ rekte aŭ tra iu vortaro de Schmidt); paf- estas retroderivado de pafil-; pafil- estas kalkeo de [Meuchel]puffer.

Jen do mia pafo - sed ĉu trafo? -- Decidu vi!

------


La artikolo pri paf' el la Vortaro Oficiala (BK II).

paf’ - tirer, faire feu | shoot | schiessen {legu: schießen} | стрѣлять {de 1918: стрелять} | strzelać. — pafi - tirer, faire feu | shoot | schiessen {legu: schießen} | стрѣлять {de 1918: стрелять} | strzelać [FE 38]. — paf’ - tirer (coup de feu) | [angla mankas] | schiessen {legu: schießen} | стрѣлять {de 1918: стрелять} | strzelać [UV il’]. — pafi - tirer (coup de feu) | [angla mankas] | schiessen {legu: schießen} | стрѣлять {de 1918: стрелять} | strzelać [FE 16 il’]. —[UL].
paf’ - coup de fusil [UV ad’, aliaj lingvoj mankas]. — pafo - coup de fusil [FE 13 ad]. — En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn [FE 40.1].
paf’ad’ - fusillade [UV ad’, aliaj lingvoj mankas]. ― pafado - fusillade [FE 13 ad]. — La pafado daŭris tre longe [FE 40.2]. — [DL 1888]: La hieraŭa duhora pafado ne estis por mi tiel terura, kiel la du pafoj, kiujn mi aŭdis hodiaŭ [DL 9.2].
paf’il’ - fusil | gun | Flinte | ружье | strzelać. — paf’il’ - fusil | [angla mankas] | Flinte | ружье | fuzya [UV il’]. — pafilo - fusil | [angla mankas] | Flinte | ружье | fuzya [FE 16 il’].
paf’il’eg’ - canon | cannon | Kanone | пушка | armata. — Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj [FE 38.11]. — Kp. kanon’ [OA 1].

9 comments

Paŭl said:

En la nederlanda "paf!" estas ankoraŭ kutima onomatopeo. La verbo "paffen" tamen signifas (la transitivan) "fumi".
7 years ago ( translate )

Bernardo said:

Dankon al Paŭl kaj Petro (por katolikoj la pli kutima sinsekvo eble estas Petro kaj Paŭlo ;-)).

PIV 2005 kiel kutime bedaŭrinde ne indikas la precizan trovlokon ĉe Z. Sed per tekstaro.com ĝi aŭ ili nuntempe estas facile trovebla(j). Tri trafoj en Fabeloj de Andersen, vol. 2 (FA II, 1926), do el la nefidinda postmorta eldono de ECL en Parizo, la sama eldonejo, kiu eĉ ŝanĝis la tekston de la Fundamento en la eldonoj de 1918-1931 (i.a. mia frato kaj fratino -> miaj frato kaj fratino k.a.):

“Pif, paf!” eksonis subite krakoj, kaj ambaŭ sovaĝaj anseroj falis senvive en la kanaron, kaj la akvo fariĝis ruĝa de sango. “Pif, paf!” denove eksonis krakoj, kaj tutaj amasoj da sovaĝaj anseroj ekflugis supren el la kanaro, kaj poste denove aŭdiĝis krakoj. Estis granda ĉasado; la ĉasistoj kuŝis ĉirkaŭ la marĉo, kelkaj eĉ sidis supre en la arbobranĉoj, kiuj etendiĝis malproksimen super la kanaron. ...

Venis la servisto kaj dishakis la arbon en malgrandajn pecojn; kuŝis tuta fasko da ili; hele ĝi ekflamis sub la granda bierfara kaldrono. Ĝi ĝemis profunde, ĉiu ĝemo sonis kiel malgranda pafo. Tial la infanoj, kiuj ludis ekstere, alkuris, sidiĝis antaŭ la fajro, rigardis ĝin kaj kriadis: “Pif, paf!” Sed ĉe ĉiu ekkrako, kiu estis profunda ĝemo, la arbo rememoris iun someran tagon en la arbaro, iun vintran nokton tie, kiam la steloj brilis. Ĝi rememoris la Kristnaskan vesperon kaj Klumpe-Dumpen, la solan fabelon, kiun ĝi aŭdis kaj povosciis rakonti, — kaj, poste la arbo forbrulis.
7 years ago ( translate )

Bernardo said:

Mi kompreneble ne scias, kiel estas en nuntempa flandra. Sed pri tiaj aferoj kiel onomatopeoj kaj ilia signifo kaj la situacioj, en kiuj ili estas uzeblaj, la germanaj vortaroj, kiujn mi konsultis (ekz. Wahrig el 1980) estis dubaj, t.e. kontraŭ tio, kion diras mia propra lingvosento ("ventro") kaj pli grave, miaj familiaj "ekspertoj" (ne hazarde mi menciis komiksojn el la sovaĝa okcidento de Usono kaj iom retireme skribis "en la germ. oni ŝajne preferas").

Ankaŭ tiupunkte PIV 2005 ne estas escepto, kp.

"baf! Interj. pli forta ol ba!." -- Tio preskaŭ neniel helpas, ĉar oni ne ekscias pri la situacio, en kiu oni povas uzi ĝin. Klara la afero fariĝas nur, se oni poste ankaŭ kontrolas je ba!

ba! Interj., uzata por esprimi iom malŝatan senzorgecon: mia kuzino sciis, sed ba! ĉiufoje, kiam mi demandis ŝin pri la adreso […]Z; la kulo diris al la taŭr’ kompleze: «Se mi ŝarĝas vin tro peze, k vi volas, ke mi iru for de via korno, diru!» K la taŭro diris: « ba! Mi vin ne rimarkas ja!»K.

Do, ja **povas** esti, ke Paŭl estas pli proksima al la nuna realeco en la flandra ol la kvazaŭnorma difinvortaro de van Dale (vD - nl.wikipedia.org/wiki/Van_Dale_Groot_woordenboek_van_de_Nederlandse_taal).

Sed en tiu interflandra disputo mi kompreneble ne enmiksas min, ĉar mi ĉiuokaze ne povus ion seriozan kontribui.
7 years ago ( translate )

Bernardo said:

Kp. la tre magrajn artikolojn en duden.de (la komerca, sed kvazaŭnorma vortaro de la germana) pri paff! kaj peng!

www.duden.de/rechtschreibung/peng
www.duden.de/rechtschreibung/paff__piff_paff

Pri la fenomeno de duobligoj (tuktuko) mi antaŭ sep jaroj jam republikigis (bedaŭrinde nur) la unuan parton de artikolo de Ralph Harry (Aŭstralio, intertempe mortis):

Fojfoje plenplena de amo, multmulte karkara ...
www.ipernity.com/blog/bernardo/123431
7 years ago ( translate )

Bernardo said:

La malgranda reta Van Dale (ndl. eld.) cetere tradukas germanan "peng!" per "pats!", sed en la nl-nl dif. parto pats! mankas (plusendo al la Granda vD)

peng 1pats!, boem!

www.vandale.nl/opzoeken?pattern=peng&lang=dn

Nu, sed por mi pli interesa:

1. Ĉu estas aliaj ekzemploj de "blekantaj iloj" en Eo?
2. Kial la stranga paf/il/o anstataŭ iu pli kutima *ŝot/il/o aŭ *ŝus/il/o aŭ io tia?

Cetere: Ankaŭ la germ. trad. "Flinte" estas okulfrapa (nun pli kutima "Gewehr"; Flinte estas nur unu subnocio de Gewehr, t.e. estas unu speco inter multaj aliaj pafiloj - pri tio jam Albault prave atentigis en 1963, do antaŭ pli ol duona jc.!)
7 years ago ( translate )

Filip Van Snaeskerke said:

Ĉu eble "tamtamo" plenumus vian deziron pri blekanta ilo?
Alia amuza vorto en Esperanto estas "klapseĝo": ĝi ne estas onomatopeo, sed oni povus kredi tion, imagante la bruon de la faldata seĝo.
La Latina lingvo havas la belan vorton "tintinnabulum" (= sonorileto). Ĉu vi ne aŭdas ĝin tinti el la fundo de la jarmiloj?
Mi jam aŭdis el la buŝo de Esperantistino la vorton "plufaĵo" (=malsukcesa afero). Sed tio ne estas ilo.
7 years ago ( translate )

Bernardo replied to Filip Van Snaeskerke:

Jes, dankon, Filip, "tamtam-o" sidas perfekte. Sed ĝi estis onomatopeo jam en la fremdaj lingvoj kaj kiel tiel importita al, transprenita en Eo, dum pafilo estas propre Ea kreaĵo.

Pri tin-tin-tin vd. tie www.ipernity.com/blog/bernardo/330596
7 years ago ( translate )

Filip Van Snaeskerke said:

Dankon pro via ligilo al via studo pri tin-tin-tin. Kaj gratulon pro viaj tre instruaj artikoloj.
7 years ago ( translate )

Bernardo replied to Filip Van Snaeskerke:

Dankon por via afabla laŭdo, Filip, sed bv. noti, ke estis mia tiama leganta Desespero, kiu atentigis, ke ĝi venas de la rusa din-din-din. Do, la "malkovreton" ni ŝuldas al li, ne al mi ;-))
7 years ago ( translate )