Loading
Historia Vortaro elŝutebla
La Historia Vortaro (HV) estas konkordanco, kiu notas ĉiun unuan uzon de vorto en la komenc-tempa epoko de Esperanto. Ĝi sendistinge registras la uzon de ĉiuj verkistoj kaj en ĉiuj teksto-specoj de libroj ĝis privataj leteroj, ofte kun klarigoj per kunteksto aŭ aliaj komentoj. HV do respondas la demandon „kiu kiam kaj en kiu kunteksto uzis esper¬antan vorton por la unua fojo?“.
La unua eldono de HV, verkita de Gonçalo NEVES, aperis en 2011. Ĝi enhavas la vortojn el la unuaj du jaroj 1887 kaj 1888. La nuna eldono, verkita de NEVES kaj PABST, krome prezentas la „malfacilan“ trian jaron 1889, dum kiu la vorttrezoro de Esperanto kvazaŭ eksplodis. La plej gravaj fontoj estas la Plena Vortaro Rusa-Internacia kaj ĝia inversigita „ekstrakto“, la Meza Vortaro Esperanto-Germana. Tiu ĉi fariĝis la nukleo de la posta Universala Vortaro de l’ Fundamento de Esperanto. Krome HV jam registras multajn vortojn el postaj jaroj.

Jen ekzemploj:

paĉj/ [1889] ~o Z RE 208a (patreto).
paĉul/ [1904] ~o Z EG 04 (Patschuli); OA 1-09.

Legu: La vorton paĉj/o Zamenhof enkondukis en sia vortaro Rusa-Esperanta de 1889, kie ĝi estas notita sur paĝo 208, maldekstra kolumno kaj klarigita per la sinonimo patreto.

La vorton paĉul/o Z enkondukis en sia vortaro Esperanto-germana de 1904, kie ĝi estas tradukita per Patschuli. El EG 04 ĝi estis transprenita en la 1-a Oficiala Aldono al la Fundamento en 1909.

padiŝah/ [1923] ~o (titolo de islamaj regantoj; ne en PIV) Wü EV 23. -- Legu: La vorto trovebla en la Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana de Eugen Wüster (pluraj liverpartoj, la unua de 1923) mankas en PIV 2005.

Okaze la vortaraj artikoloj estas konsiderinde pli longaj, kelkaj kiel tiuj pri ig, mal kovras plurajn paĝojn. Jen la ekzemplo de meze longa artikolo, nome tiu pri pac/o. UL signifas Unua Libro de 1887, DL Dua Libro de 1888. La jaroj de ĉiuj aliaj fontoj estas indikitaj, ellasante 18.. aŭ 19.., ekz. Plen 88 - iu verko el 1888, EFr 04, vortaro el 1904:

pac/ [1887] ~o Z UL [v]; Einst Plen 88, 24 (konferenco telegrafe-inter¬na-cia, verko de la ~o [...] de la granda fami¬lio de la popoloj de la globo); Z RE 139b (покой (subst.) - trankvilo, (ark.) paco. Kp. la same dusenca DE Frieden: mal¬mili¬to, (anima) trankvi¬lo), MV. ‖ ~a Z RE 97a, 141a, EG 04. ~e Z RE 210b (~e vivi), EG 04. ‖ ~aĵo Janovski E-isto Mar. 93, 47 (Serĉas liber¬econ mi, ~aĵon. / Volus for¬ges¬iĝi mi, ek¬dormi). ~ema Z DL 42 (li [...] estis tre ~ema kaj amikema), EG 04. ~emulo Beau EFr 04* (~ulo); Z EG 04. ~igi Z RE 153a, EG 04. ~iĝi Beau EFr 04*; Z EG 04. ~iĝo Z RE 97a. ~ulo Beau EFr 04* (~emulo); Z EG 04. ‖ inter~o (ark., armistic/o) Beau EFr 04* (trêve, armistice); Z EG 04 (Waf¬fenstillstand, Waffen¬ruhe). mal~aĵo Z RE 43b (дрязги). mal¬~ema Z RE 177b (dis¬putema). mal~em¬ulo Z RE 50b (mal¬~ulo), EG 04. mal~i RE 52b (ko¬menci mal~i), 193a, EG 04. mal~igi Z EG 04. mal~iĝi Z EG 04. mal~iĝo Z RE 167b. mal~inte Z DL 25 (Mal¬~inte kun sia edzino, li eks-edziĝis je ŝi). mal~igo Beau EFr 04*. mal~o Z RE 167a, 167b, 170b (disputo, malkon¬sento), 186a, 214a, EG 04. mal¬~ulo Z RE 50b (mal~em-ulo), EG 04.

Elŝutu de tie.

4 comments

Paŭl said:

Grandioza verko! Ĉu vi konscie forgesis aldoni, ke la verko= haveblas kiel bindita libro?
retbutiko.net/eo/ero/hveo
5 years ago ( translate )

HORVÁTH János András said:

Gxojinda fakto, ke vi cxeestas denove sur ipernity pagxaro. Dankon por la eblo, mi elsxitis gxin.
5 years ago ( translate )

Bernardo said:

Dankon por ĉiuj komentoj. Intertempe mi afiŝis aktualan version de Majo 2019 en du volumoj:

www.ipernity.com/doc/bernardo/48703822 -- HV, A-K
www.ipernity.com/doc/bernardo/48703840 -- HV, L-Z
4 years ago ( translate )

Saluton al ciuj...!… said:

Dankon....

Danilo2021
2 years ago ( translate )