Loading
Post la morto de Gubbins: la "Akademio" likvidu la "Sekcion Literaturo"
En aĝo de nur 66 jaroj neatendite mortis la brita multaktivulo Paul Gubbins (1949-2016), i.a. "Direktoro de la Sekcio Literaturo" de la t.n. "Akademio de Esperanto". AdE uzu la malĝojigan okazon kaj likvidu la ĥimeran sekcion, pri kiu estas trovebla eĉ ne unu sola raporto de post 1950 ...
Preparinte la "Akademian Dokumentaron" mi mire konstatis, ke mi ne trovis iun ajn dokumenton pri la "Sekcio Literaturo". Ĝi estis instalita en 1950 baldaŭ post la refondo de AdE en 1948. Sed nek en la oficialaj dokumentoj (Oficiala Bulteno, Oficiala Informo, Oficiala Komunikaĵo de la Akademio, Aktoj k.t.p. laŭ la jardekoj) mi trovis iun spuron pri ĝiaj aktivecoj, nek en la diversepoka Esperanta gazetaro.


Lastan jaron mi tial skribis al la "direktoro" de la sekcio, sinjoro Gubbins, kaj demandis pri ĝiaj aktivecoj dum la lastaj tri jaroj kaj la planoj por la venontaj tri. Sub preteksto, li rifuzis enhave respondi kaj elturniĝis per "mi direktos vin al la publikaj eldiroj de AdE" (vd. en "La Direktoro de Nenio") . Sed tiaj "eldiroj" pri la Sekcio Literaturo ja ŝajne ne ekzistas. Malgraŭ mia alvoko al la publiko informi min pri ili, ankaŭ dum la lasta jaro mi eksciis pri neniuj.

Tre probable la "Sekcio" estas kaj de multaj jaroj estis ĥimero. AdE ĉesu trompi la esperantistojn kaj likvidu ĝin aŭ prezentu raporton al la publiko.

Fakte ne estas evidente, kiun rolon kaj taskon iu sekcio pri literaturo entute havu en AdE. La ĉefa tasko de AdE estas gardi la unuecon de Esperanto. Tiucele ĝi solvu (gravajn) lingvajn disputojn en laŭorda, formala proceduro racia kaj kontrolebla. La kriterioj pri "ĝusta kaj bona" Esperanto troviĝas en diversaj "aŭtoritataj" fontoj, nome prioritate en la Bulonja Deklaracio (BD), la Fundamento (FdE) kaj la verkaro de Zamenhof.

Nur sur la kvara ŝtupo la esperantistoj informu sin ĉe la "plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj" (BD 3.3). Sed "verkistoj" ne nur estas literaturaj verkistoj, sed ankaŭ fakaj kaj sciencaj aŭtoroj, aŭ verkistoj de lernolibroj kaj vortaroj. Ja kompreneble povas esti helpe havi eksperton en AdE, kiu bone konas la diversajn stilojn kaj lingvaĵojn uzatajn en esperanta beletro. Grandan praktikan rolon tio miascie en la ĝisnunaj decidoj de AdE tamen ne ludis. La tuta sekcio pri literaturo estas pli-malpli fremda elemento ene de AdE. Ne tre surprize, ke ĝi estas nur surpapera fantomo en la realo. Bela ebleco doni al iu la pompan titolon de "Direktoro", kiu nenion devas fari, kaj ŝajne ankaŭ fakte nenion faris, almenaŭ ne io, kio estis komunikita al la publiko.

Por la ĉiuokaze jam duba renomo de "AdE" la Sekcio laŭ mia opinio pli malutilas ol alportas bonon. La "Akademio" estu honesta kaj likvidu ĝin.

-----

Por pliampleksigita eldono de la Akademia Dokumentaro mi daŭre serĉas ĉiujn dokumentojn de la Lingvaj Institucioj (Lingva Komitato kaj AdE) de 1905.

En preparo estas la Akademia Nomaro, kiu enhavu bazajn datumojn pri la ĉ. 500 ĝisnunaj membroj de LK kaj AdE. Jen citaĵo el ĝi pri la Sekcio Literaturo:

"Jam antaŭ la unua mondmilito estis fondita sekcio por „Premioj“. Ĝi celis stimuli la eldonadon de lingve modelaj verkoj kaj tiucele kreis konkurson, pri kiu respondecis la „Direktoro por Premioj“. La intereso de verkistoj, eldonistoj kaj la ĝenerala publiko tamen neniam estis granda. En multaj jaroj la premio ne povis esti atribuita, ĉar mankis sufiĉa nombro de kandidato-verkoj. En aliaj jaroj la sekcio estis administrata de la prezidanto, sen ke estis nomumita aparta „direktoro“. En 1931 (UK en Krakovo) oni fine diskutis, ĉu ne entute rezigni pri ĝi.

Post la refondo de AdE en 1948 estis kreita sekcio „Literaturo“ en 1950, kiu ekzistas ĝis nun (2015). Tamen ne estas evidente, kiun ĝi dum tiuj 45 jaroj kontribuis al la laboro de AdE. Ĝi plenumas taskon laŭ la Antaŭparolo nedevigan, sed nur libervolan. Iu rezulto de ĝia laboro ne estas konata, raportoj pri ĝiaj laboroj ankoraŭ ne trovitaj.

1924-1927 Edmond Privat (1889-1962): „Elparolo kaj Premioj“
1950-1952 Georges Avril (1874-1952)
1953-1975 Informoj mankas ankoraŭ - kiu povas helpi?
1976-1979 Carlo Minnaja (1940- )
1983-1994 Baldur Ragnarsson (1930- )
2009 (tiujare menciita) Humphrey Tonkin - precizaj informoj mankas ankoraŭ - kiu povas helpi?
2013-2016 Paul Gubbins (1949-2016)"