Loading
Etimologiaj vortaroj de Esperanto
Ĉar Petro ĵus verkis pri "Etimologio Pura", mi rapide kopiis la ĉapitron pri la etimologiaj vortaroj de Esperanto el la Berlina Komentita Bibliografio de la Vortaroj de Esperanto 1887-2014 (BKB) tien ĉi ...
BKB vi povas elŝuti de tiu ĉi retejo. Ĝisdatigo aperas espereble ankoraŭ en tiu ĉi jaro.
Klako sur la simbolo [W] sendas al la koncerna artikolo en Vikipedio.

Etimologiaj Vortaroj – Herkunftswörterbücher - Etymological Dictionaries

1907
Bastien, Etimologia Leksikono, 1907 Bastien, Louis (1869-1961) [W]. Naŭlingva Etimologia Leksikono de la Lingvo Esperanto. Paris: Presa Esperantista Societo, 1907. xviii, 249 p. — 18x11 cm. 2.445 kapvortoj. Malgraŭ la nomo ne vere etimologia vortaro, sed komparaj tabeloj Esperanto → latina, franca, itala, hispana, portugala, germana, angla, rusa, kiuj montru la internaciecon kaj facilan lerneblecon de Esperanto por eŭropanoj. La rusa en la cirila alfabeto laŭ la malnova ortografio de antaŭ 1918.
Skanaĵo de 2014-12-16 en archive.org, elŝutebla i.a. kiel pdf. Rec.:
— 1908: N.i. Naŭlingva Etimologia Leksikono. En: La Revuo 1907:2:6 (18), p. 300-301: „Tiuj tabeloj de S-o Bastien estas vere elokventaj.“ „.. la kono de Eo estos la plej bona enkonduko al la lernado de ĉiuj lingvoj."

2a plil. eld. Rickmansworth: The Esperanto Publishing Company Ltd, 1950. xvii, 317 p. — pr. Leicester Co-operative Printing Society Ltd, Leicester. 19x12 cm. 4.155 kapvortoj. Alie ol en la unua eld. la rusa nur en latin­alfabeta transskribo. Spec.:
paco – pax - pacifique (pacema) – pace – paz – paz - Pazifist (pacemulo) - peace - --
pacienco – patientia – patience – pazienza – paciencia – paciência – Patient (malsanulo) – patience – pacient (paciento)
pacifismo - ...
paĉulo - -- - patchouli – pasciuli – pachuli – patchuli – Patschuli – patchuli - paĉuli
Rec.:
— 1951: Middelkoop, Adrianna. [sen titolo]. En: Scienca Revuo 1951:3:3 (11), p. 116-117.
— 1951: Régulo-Pérez, Juan. Naŭlingva Etimologia Leksikono. En: Boletín 1951:3:06 (30), p. 263. Repr. en Rikolto 1992, p. 503-504: „... senzorga, ofte kruderara ortografio de la hispanaj vortoj ...“.

1925
Migliorini, Bruno (1896-1975) [W]. Kontribuaĵoj al Esperanta Etimologio. En: Itala Esperanto-Revuo 1925:12:11, p. 170-173: Repr. el Kataluna E-isto Aprilo 1925. Nur pri „komunaj (apelativaj) nomoj, kiuj devenas de propraj nomoj ..: personaj, lokaj aŭ gentaj“, de akademio, alabastro, armoniako ĝis verdirgro, vulkano, zuavo.

~1937
Modrijan, Franjo [W]. Elementoj latinaj en Esperanto. Ljubljana: Esperanto-Klubo s.j. 46 p. — 18,5x13,5 cm. Indiko de aperjaro laŭ mencio en Esperanto (UEA) Nov. 1937:11 (452), p. 81.

1955
Azorin, Ilustrita Vortaro 1955 Azorin, Francisko [Izquierdo] (1885-1975) [W]. Ilustrita vortaro de Esperanto kun bazo seslingva kaj etimologia de ĉiu radikvorto. Mexico: Editorial Stylo, 1955, lv A-K. xi, [5], 642 p. — 24x17 cm. Inkluzivas etimologie rilatajn vortojn en ses aliaj lingvoj. ĉ. 20.200 kapvortoj. 612 bildoj. Malaprobita de la Akademio kiel malĝusta Esperanto.

1982
Carlevaro, Tazio (1945- ) [W]. Slipoj de etimologia vortaro de Esperanto. En: Planlingvistiko 1982:1:1, p. 1-2 kaj felietone daŭrigita de 1983 ĝis 1986:5:17.

1989
Vilborg, Ebbe (1926- ) [W]. Etimologia Vortaro de Esperanto [EVE]. [ĉiuj vol.] Malmö: Eldona Societo Esperanto. — 24 cm.
vol. 1, 1989: A-D, 104 p. — ISBN 91-85288-17-9.
vol. 2, 1991: E-Ĵ, 114 p. — ISBN 91-85288-19-5.
vol. 3, 1993: K-M, 128 p. — ISBN 91-85288-21-7.
vol. 4, 1995: N-R, 124 p. — ISBN 91-85288-22-5.
vol. 5, 2001: S-Z, 196 p. — ISBN 91-85288-23-3.
La oficiala radikaro ĝis la 8a Oficiala Aldono 1974 (OA 9 de 2007 mankas), do ĉ. 4800 eroj, kun indikoj pri la unua aŭ almenaŭ plej frua, konstatebla apero, parencaj vortoj en sep etnaj lingvoj kaj ekvivalentoj en kvar planlingvoj (ĉefe Ido kaj Interlingua) plus skizo de la praorigino kun postaj ŝanĝoj; aparta sekcio pri morfologigaj elementoj kaj afiksoj en vol. 5. Alfabete ordigita laŭ la esperantaj vortoj kun franca, angla, germana, hispana, rusa, pola, okaze sveda tradukoj, nelatinaj alfabetoj (rusa) nur transskribitaj al latina. La fokuso estas sur la lasta transira paŝo de nacia(j) lingvo(j) al esperanta formo kaj signifo. Kun abunda diskuto de la etimologia faka literaturo. La prahistorio de etimo nur supraĵe (ofte nur ĝis la latina aŭ antikva greka). La unuaj aŭ plej fruaj uzoj de radikoj el OA 9, do parta daŭrigo, nun en Pabst, Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, BK II, 2014-2016. Fono:
— 1986: Vilborg, Ebbe. Etimologia vortaro de Esperanto: diverĝa opinio. En: Filologo 1986:31-32 (Dec.), p. 5.
— 1997: N.i. Etimologia Vortaro de Esperanto. En: Esperanto Aktuell 1997:2-3, p. 15: Anoncas aperon de la kvina (kaj lasta) parto de EVE por aŭtuno 1997.
Rec.:
— 1994: Broadribb, Donald. Etimoj nepre konsultindaj. [Pri Vilborg, E. Etimologia vortaro de Eo. Vol. 2-3. Malmö 1991-93]. En: Esperanto (UEA) 1994, p. 173: Kun foto de Vilborg. „gravega aldono al la e-ologio, kaj nepre konsultinda“.
— 2003: Brosch, Cyril. La Etimologia Vortaro de Vilborg. [Pri Vilborg, Ebbe. Etimologia Vortaro de Eo, vol. 1-5, Malmö 1989-2001]. Esperanto Aktuell 2003:22:03, p. 20.

1990
Yamasaki Seikô (1929- ) [W]. Etimologia vortareto pragmata de Esper­anto. Mallongigita eldono. Tokio: 1990. 132 p. — 21 cm = A5-broŝ. Mal­longigita eld. de Etimologia vortaro pragmata de Esperanto 1991.

1991
Yamasaki Seikô (1929- ) [W]. Etimologia vortaro pragmata de Esperanto. Nemallongigita eldono. Tokio: Libroteko Tokio, 1991. 250 p. — 26x18 cm broŝ. Ampleksigo de Yamasaki 1990, enhavas la bazajn oficialajn radikojn de la Akademio kaj la vortojn listigitajn en la vortaro Esperanta-japana de Nukina-Miyamoto. Malgraŭ la nomo ne vere etimologia vortaro, sed lernilo por ĉefe japanoj: La – ofte nur anglaj – ekvivalentoj helpu al ili memori la esperantajn vortojn. Spec.:
pac/o [A peace, H paz [prononc-indiko], It pace [prononc-indiko], < L pax, pac- >A pacify. V. Pacifiko, pagi]
pacienc/a [A pacience < L patienta < pasio + -enco]
pacienci/o [!? tiel] [F patience]
pacient/o [A patient < L pat-i suferi (vidu pacienca, pasio) + -ent]
Rec.:
— 1992: Gotô, Hitosi. [sen titolo]: En: La movado 1992:7: „komplete senutila“.
— 1992: Kamaĉo, Georgo. [sen titolo]. En: Fonto 1992:4.
— 1993: Hall, Adrian. Informbudo kaj bombonejo. [Pri: 1. Yamasaki, Seikô. Etimologia Vortareto Pragmata. Tokio 1991; 2. Cherpillod, André. Mil ekzotaj vortoj. Courgenard 1992]. En: Esperanto (UEA) 1993:6: Pri 1: „Eo-angla vortaro etimologieta“. Pri 2: „gemo, pli ĝuste gemaro“.
Jaraj suplementaj eldonoj kiel apartaj A5-broŝ., ĉiuj ĉe Libroteko Tokio
1a eld. 1991 [?]
2a eld. 1992 [?]
3a eld. 1993 [?]
4a eld. 1994, 13 p.
5a eld. 1995 [?]
6a eld. 1997, 31 p.
7a eld. 1998, 48, iv p. — Spec.:
Pacifik/o (BRO) [IV: A Pacific: pacifika paca, pacfara < pac/o + ‑IFIK/I. V. pacifism/o, pacifist/o]
8a eld.
9a eld.
10a eld. 2004, viii, 167, vii p. — 21x15 cm.

1992
Cherpillod, André (1939‑ ) [W]. Mil ekzotaj vortoj. La etimo de 1250 esperantaj vortoj de ekstereŭropa deveno. Courgenard: aŭtoro 1992. 122 p. — 21 cm = A5-broŝ. Etimologia vortaro de ĉ. 1.250 vortoj, kies etimoj venas ĉefe el araba, hungara, japana, turka k.a. lingvoj. Spec. (komenco de litero P):
paĉulo. La angla-franca patchouli venas, tra la hindia [originala skribo] paĉoli, de la tamula [originala skribo] paĉa „verdiĝi“ kaj [originala skribo] ilai „folio“.
pagajo. Larĝapedala remilo. La franca pagaie venas de la indonezia pengayoeh, vorto uzata en la Molukoj.
pagodo. La portugala-franca pagode, hispana-angla pagoda, itala pagòda, hindia [originala skribo] pagoda, venas de la irana [originala skribo] botkade, de [originala skribo] bot „idolo“ kaj [originala skribo] kade „domo“, kun influo de la prakrita [originala skribo] bhagodi „dia“, derivita de la sanskrita [originala skribo] bhagavati „dia, sankta“ de [originala skribo] bhaga „feliĉo“.
Rec.:
— 1993: Hall, Adrian. Informbudo kaj bombonejo. [Pri: 1. Yamasaki, Seikô. Etimologia Vortareto Pragmata. Tokio 1991; 2. Cherpillod, André. Mil ekzotaj vortoj. Courgenard 1992]. En: Esperanto (UEA) 1993:6: Pri 1: „Eo-angla vortaro etimologieta“. Pri 2: „gemo, pli ĝuste gemaro“.
— 1993: Piĉ, Karolo. En: Iltis-Forumo 1993:5, p 32.

1999
Picasso, Marco (1940- ) [W]. Parole in gioco. Falsi amici, curiosità, particolarità, etimologie dell'esperanto [itallingva]. Borgia: L’Alloro, 1999. 103 p. — 20 cm. 2000-kapvorta vojaĝo en la mondo de lingvaj kuriozaĵoj, falsaj amikoj kaj etimologio, tien-reen inter la itala kaj Esperanto.

2003
Cherpillod, André (1939‑ ) [W]. Konciza Etimologia Vortaro. Roterdamo: UEA 2003. 503 p. — 22 cm. ISBN 9290170824. La – plejofte nur unulinia - etimologio de pli ol 15000 esperantaj vortoj, kun parencaj etimoj en pluraj lingvoj. Ĉiuj fremdlingvaj vortoj skribitaj en la alfabeto de la koncerna lingvo kun transskriboj al latina alfabeto, krom cirila kaj greka, kiujn la leganto konu. Kun indiko de la aparteno al Fundamento aŭ Oficialaj Aldonoj, ĉe ne-PIV-aj vortoj de la fonto (ekz. EDK = Krause eo → de 1999). Spec.:
p (F) (esperanta litero). Latina P ← etruska [originala simbolo] „p“ ← greka [originala simbolo] „pi“.
pa (interjekcio). G pah, F A bah.
paango (EDK) aŭ pango (MON) (tonga monunito). A paanga, loka vorto difinanta specon de malmola nigra semaĵo.
paco (F) ...
pacienca (F) ...
Rec.:
— 2003: Fischer, Rudolf. La Konciza Etimologia Vortaro de Cherpillod. En: Esperanto Aktuell 2003:22:03, p. 21.
— 2004: Yamasaki Seikô. Nova libro de produktema amatoro. En: Esperanto (UEA) 2004:3.
[2a eld.] Repr. Rotterdam: UEA 2007. 503 p. — 21 cm = A5. ISBN 9789290170822.

2005
Cherpillod, André (1939‑ ) [W]. Etimologia vortaro de la propraj nomoj. Roterdamo: UEA, 2005. — 21 cm = A5. ISBN 9290170891. La etimologio de pli ol 4300 nomoj geografiaj, religiaj, personaj, dinastiaj kaj multaj aliaj. Suplementas la samspecan Cherpillod 2003, vd. tie. Spec. (komenco de litero P):
Pacifiko (8)
Pado (PIV) aŭ Paduso Poo (PIV) ...
Paderborno ...
Padmasambavo (EDK) (budhisma monarĥo) ...
Rec.:
— Vilborg, Ebbe. Cherpillod kompleta: etimologia nomaro. En: Esperanto (UEA).

2006
Rajki, Andras. E.D.E.L. - Etymological Dictionary of the Esperanto Language. Budapest, 2006. — Rete konsultebla:
denizo.opia.dk/la.trezorejo/vortaroj.kaj.terminaroj/eo-xx.Etymological.Dictionary.of.the.Esperanto.Language.14100.j2006.htm

2012
Cherpillod, André (1939‑ ) [W]. Etimologiaj Vagadoj. Courgenard: La Blanchetière [t.e. la aŭtoro], 2012. 137 p. — 21 cm = A5. ISBN 9782366200010. Foto. Etimologio de kelkcento da laŭ la aŭtoro „interesaj“ vortoj el PIV 2005 kun aparta atentigo al gallaj devenoj. Multaj proponoj por etimologie pli ĝuste transskribi PIV-ajn vortojn.

2016
Vortaro Oficiala Junio 2016 Pabst, Bernhard (1960- ) [W]. Vortaro Oficiala. Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 2. Berlino: Esperanto-Akademio 2016. — A4. elŝutebla pdf. Suplementas EVE (Vilborg 1989) por OA 9 kaj la propraj nomoj en la Fundamento.

Vidu ankaŭ la albumon "Etimologio de Esperanto" en tiu ĉi blogo.
Artikolojn pri la etimologio de Esperanto vi povas serĉi en la Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA).