Loading
Aŭtunaj bildoj - hajkoj
Aŭtunaj bildoj (hajkoj)

Humida l' odor'
de mortantaj folioj.
Palas laca sun'

la infana ĝarden'
dormetas forlasita.
Velkas lasta roz'

El pumpil' falas
tristaj guto post guto;
Neni' soifas.

Hundo sur herbej'
postkuras propran voston
en soleca lud'

Sur fenestra bret'
la ciklameno ruĝas
sub febla radi'

la suno dronas
tra najbaraj tegmentoj.
Vekiĝas la lun'

Tepida vesper'
La nebul' kovras montojn
Ie krias guf'

5 comments

Elbertinum said:

bonega poemo -
10 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Koran donkon. Ĝi estas simple miaj rimarkoj en ajna aŭtuna tago . Antaŭ miaj fenestroj mi observas malgrandan verdan spacon kun flaviĝantaj folioj sur la arboj kaj hundoj kiuj amuziĝas, mi vidas infanan ĝardenon, somere plenan da gajaj voĉoj kaj nun silentan, el miaj fenestroj (kvina etaĝo) mi ĉiutage (se ne nubas) adiaŭas subirantan sunon, de tempo al tempo mi sukcesas ekaŭdi kaj eĉ ekvidi gufon ĉe iu kameno. :-)
10 years ago ( translate )

Elbertinum replied to Helena Tylipska:

Mi pripensis pri tiu temo mi verkis "sola axu soleca"
10 years ago ( translate )

Elbertinum said:

Gxuu la tagon :-)
10 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Elkoran dankon al ĉiuj amikoj :-)
10 years ago ( translate )