Loading
Estas silento...

Apenaŭ perceptebla flustrado
de folioj kaj vento
Seka branĉo rompita
sub paŝoj en arbaro
Trankvila maro vespera
ĉe la stranda sablo
La rana koncerto
en apuda rojo
La sunturniĝado
je matena horo
Ĉi nepriskribebla
susuro de la tero
Kaj ĉiuj aliaj silentoj
sen koni la originon…

Kiom da sonoj por aŭskulti
la koncerton de l‘ silento.

Helena ( Dediĉita al Jakvo)

8 comments

Elbertinum said:

Vi havas Bonan senton de la auxtono -
10 years ago ( translate )

Ivar said:

Silentan leteron de Jakvo mi legis-))).
10 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Ho, dankon Blazio :-))
10 years ago ( translate )

Elbertinum said:

La du poemoj placxas al mi-
10 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Al Mori _ la titolo, kiun mi donis ne estas hazarda; la poemeton mi skribis kiel respondo je la artikolo de sinjoro Jakvo, kaj tie mi decidis pri ĝuste tia titolo.
10 years ago ( translate )

Jakvo said:

Ne necesas nomi min sinjoro, Helena. Mi estas gustumanto de belaj sonoj, eĉ kiam ĝi estu la plena silento.
9 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

La silento instigas ne nur niajn orelojn sed ankaŭ nian koron, nian animon,al atenta aŭskultado :-)
9 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Dankegon! Grazie, Grazie veramente :-)
8 years ago ( translate )