Loading
NENIO ETERNAS de Jan Twardowski
En daŭra movado
nenio eternas…
La lumo, la ombro
en la temp’ alternas.
Post ĝojo komuna
la tristo-momentoj,
post rido - la tempo
de l’ larmoj venenaj.
Estas pluvaj tagoj
kaj la tagoj sunaj,
printempaj kaj vintraj
kaj tiuj aŭtunaj.
Tiuj ĉi ŝanĝadoj
Al mi eĉ konvenas:
estas la principoj
de la viv’ serena.

Trad. Helena

NIC NIE TRWA WIECZNIE (originalo en la pola)

Nic nie trwa wiecznie,
wszystko się zmienia...
po czasie światła
jest pora cienia...
po chwilach wspólnych
samotny smutek,
po śmiechu - czasy
łzami zatrute...
Są dni deszczowe
i dni słoneczne,
...wiosny i zimy
też nie są wieczne...
Lecz cóż - ta zmienność
mi odpowiada,
bo w niej tkwi szczęścia
sens i zasada.




4 comments

Helena Tylipska said:

Koran Dankon, Cindy :-)
10 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Hehe, Danilo: "En daura movado nenio eternas) :-))
10 years ago ( translate )

Elbertinum said:

Tiel estas la vivo -gxojo kaj malgxojo sed mi amas mian vivon :-)
10 years ago ( translate )

HORVÁTH János András said:

Vere bona traduko, ne melankolia prefere optimisma, laŭ mia vidpunkto.
10 years ago ( translate )