Loading
Somero kaj moskitoj (kuloj)

La prurito provokita de moskitoj kaj diversaj (preskaŭ nevideblaj) muŝetoj estas por mi neeltenebla. Mi trovis hejman rimedon. El mia arbeto de "Aloe Arborescens" mi prenas folion kaj laŭ longeco mi tranĉas ĝin kaj ŝmiras jukantajn korpo-partojn. Jukado ĉesas!

Bonega rimedo por infanoj.
Provu!

2 comments

Helena Tylipska said:

Jes, temas pri tiu ĉi. Estas du pli konataj "aloe" kultivataj en loĝejoj; Aloe vera kaj Aloe Arborescens. En la unua, la folioj unu post la alia elkreskas el la centro de la planto, la dua similas pli al arbeto kun pluaj branĉetoj. Mi pensas ke iliaj sanigaj ecoj estas pli malpli similaj.
10 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Nu Danilo, eble vi havas nepojn aŭ amikojn kun filoj, kaj la afero funkcias ankaŭ por aĝuletoj kiel mi aŭ vi.:-))
10 years ago ( translate )