Loading
Librorecenzo pri «La Lastaj kaj la Unuaj»

Mi legis la sciencfantastan libron de Olaf Stapledon; ĝi titoliĝas La Lastaj kaj la Unuaj, kaj anglalingve Last and First Men, kaj franclingve Les derniers et les premiers. En ĉi tiu grandioza verko, sinjoro Stapledon gvidas la leganton tra du miliardoj da venontaj jaroj de homara evoluado. Dum tiu longega tempo, 18 specioj da homoj aperas sinsekve. Civilizacioj ascendas kaj falas multmultfoje. Kelkfoje socio fariĝas altgrade teknologia kaj kelkfoje ĝi revenas al primitiva stato. Krom romana aŭtoro, sinjoro Stapledon estis profesie historiisto. Pro tio, lia sperta perspektivo vigligas la longan rakonton. Li prezentas ekzotan eklektikan animstaton pri la estonteco.

En la sciencfantasta ĝenro, ĉi tiu verko estas la plej bona, kiun mi legis. Mi rekomendas ĝin al intelektuloj. Mi ankaŭ rekomendas, ke iu esperantigu ĝin.

Jen estas kelkaj citaĵoj:

Ĉapitro 7, Parto 1:

«La Unua Homaro atingis intereson pri scienco, matematikoj, filozofio, nur post malfacilaj studoj, sed ĉe la Dua Homaro ekzistis por ĉi tiuj agadoj natura emo, ne malpli vigla ol primitivaj instinktoj.»

Ĉapitro 13, Parto 2:

«La Sesa Homaro fasciniĝis tute laŭ sia historio pri la ideo pri flugado. La birdo multfoje estis lia plej sankta simbolo. Lia monoteismo estis ofte adoro ne pri la hom-dio, sed pri la birdo-dio, konceptita nun kiel pri dia mara aglo...»

«La Sepa Homaro estis pigmeoj, apenaŭ pli pezaj ol la plej grandaj teraj birdoj. Ili tute organiziĝis por flugado.»