Loading
Miaj Hajkoj pri Multaj Scenoj

la drako kaŝas
en subtera kaverno
la brilan lunon

۞

flosanta urbo
inter la blankaj nuboj
kamparo sube

۞

je la krepusko
piedspuroj riveren
altaj bambuoj

۞

la tondro frapas
super purpuraj montoj
tremanta vito

۞

Aperas tie
du sunoj en la ĉiel'--
brila tagmezo.

۞

Malnova libro
polviĝas, malaperas:
verdaj folioj.

۞

La ora luno
supreniras ĝentile--
anaso kvakas.

۞

Blanka cigneto
flotas serene tie--
la kalma akvo.

۞

purpura vito
grimpas sur nigra muro
jen tribrakulo

۞

Verda insulo,
marbordaj kokosarboj--
ondoj ritmas.

۞

Maje Greklandon--
tiuj antikvaj temploj
nun atendas min.

۞

La kafejo en
la centro de Parizo:
taso en mano.

۞

Teo en taso--
ia tropika herbo
de fora lando.

۞

Sviseskaj montoj
for de la plaĉa domo--
malvarma vento.

۞

oranĝerio
bonodorigas ĉion
pepantaj birdoj

۞

Malnovaj libroj
en la biblioteko--
tiu kastelo.

۞