Loading
Letero al amikoj de la palestinanoj

Tiu ĉi artikolo estas skribita el norvega vidpunkto, sed malgraŭ tio la artikolo tute bone legeblas de ĉiuj.

Kara amiko de la palestinanoj!

Ni dum longa tempo sekvis la evoluon en la najbaraĵo de viaj amikoj kaj tial permesas al ni doni al vi kelkajn observojn kiujn ni faris koncerne ilian situacion.

La palestinanoj bonŝance ne statas tiel malbone kiel certaj volas aserti.

Ni ofte ekhavas la impreson ke viaj amikoj loĝas en la plej malbona najbaraĵo en la mondo. Estas evidente ke ili ne loĝas en la plej bona, sed ankaŭ ne en la plej malbona.

Kiam UN rangigas la landojn de la mondo laŭ variabloj kiel antaŭvidata vivodaŭro, kapablo legi kaj skribi, nivelo de edukado, Malneta Enlanda Produkto (MEP) po enloĝanto kaj aĉetpovo, la palestinanoj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio estas kiel 106-aj (HDI-tabelo de 2008).

Kiel komparo la arabaj fratoj kiuj loĝas muron ĉe muro, la sirianoj kaj egiptoj, estas respektive kiel 105-aj kaj 116-aj. La palestinanoj rangiĝas pli bone ol la meznombro de la arabaj landoj koncerne ĉiujn ĉefnombrojn pri vivodaŭro kaj edukado. Popoloj en pli ol 70 ŝtatoj kaj regionoj en la mondo estas pli malbonaj en tiu ĉi rangiĝo ol viaj amikoj.

Tiuj ĉi nombroj estas des pli impresaj kiam ni konsideras ke pluraj palestinaj grupoj estas elektintaj militadon kontraŭ la najbarŝtato kiel ĉefan strategion.

En jaro 2009 estis pli kaj pli ofte raportita pri forta ekonomia kresko en Cisjordanio. Tio aparte dependas de tio ke la Palestina Aŭtoritato havigis pli efikajn policistarojn por starigi publikan ordon.

La palestinanoj travivas multe malpli da militoj ol multaj aliaj popoloj.

Ankaŭ koncerne militojn kaj armitajn konfliktojn la palestinanoj ne statas plej malbone.

La palestinanoj ja travivis siajn dozojn da suferoj en tiu ĉi kunteksto, sed certaj volas aserti ke tiuj estas grandparte aŭ parte proprakulpe kaŭzitaj. Tiun debaton ni ne tenos tie ĉi.

Estas tamen nekontestebla fakto ke furiozas nenombreble da militoj kaj konfliktoj kiuj estas multe pli sangaj ol tiuj en kiuj viaj amikoj estas enmiksitaj.

En la mapo ĉi-supre la grando de la regionoj en la mondo estas prezentita per relativa grando laŭ la nombro de mortigitoj en militoj kaj konfliktoj ene de la regiono proporcie al la tuta nombro de mortigitoj en militoj en la mondo. La nombroj estas de jaro 2002.

La nombro de mortigitoj en ambaŭ flankoj de la “intifado” de la palestinanoj konsistigis kune malpli ol unu procenton el la nombro de mortigitoj en militoj en 2002, eĉ kvankam estis la plej sanga jaro de la dua intifado.

Norvega “spertulo pri la Mezoriento”, kiu estis proparolanto de la politika agendo de viaj amikoj dum pluraj jardekoj, celas ke la nova ŝtato kiu estis fondita en la najbaraĵo de la palestinanoj en 1948 eble estas la plej granda morala dilemo en nia tempo.

Tiakaze ni devas nin demandi: Kiom da gehomoj mortintaj en la militoj montrataj per la landograndoj sur la mapo, rilatas eĉ iomete kun tiu ŝtato?

La akuzo fariĝas eĉ pli harstariga kiam oni rigardas konforman mapon pri la nombro de mortigitoj dum la tuta periodo 1945 – 2000.

Se vi havas la impreson ke la najbaroj de la palestinanoj estas la plej teruraj militinstigantoj en la mondo, tio estas aŭ ĉar vi fariĝis viktimo de tordita gardado de novaĵoj aŭ de kontraŭjudisma propagando de eŭropa aŭ islamisma speco.

La palestinanoj ricevas pli da ekonomia subteno po enloĝanto ol iu alia popolo.

Se ne viaj amikoj ĉiam ricevas tiel multe de sia plej proksima najbaro, ili havas multajn kaj donacemajn amikojn ĉirkaŭ la mondo.

Neniu popolo ricevas tiel multe da internacia subteno kiel la palestinanoj po enloĝanto. La subteno estas ofte pli granda ol tiu kiun la plej malriĉaj kaj plej milite difektitaj afrikaj landoj ricevas.

La palestinanoj ricevas ankaŭ el Norvegio multe pli da subteno po enloĝanto ol iu alia popolo sur la tero.

La palestinanoj neniam estis pli proksime al nacia suvereneco ol tio kio ili nun estas.

Internacia subteno al viaj amikoj ne nur venas en la formo de mono. Estas ankaŭ donata evidenta politika subteno por iliaj naciaj ambicioj.

Vi devas memori ke la palestinanoj neniam antaŭe havis propran ŝtaton. Neniam estis iu Palestino. Viaj amikoj tial neniam estis pli proksime al iu nacia suvereneco ol tio kio ili estas hodiaŭ.

En la 1990-aj jaroj estis starigita la Palestina Aŭtoritato. Preskaŭ ĉiuj palestinanoj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio per tio subiĝis al civila palestina regado, la plejparto ankaŭ al palestina sekureca regado.

La internacia komunumo estas preparita agnoski la starigon de la ŝtato Palestino tiel baldaŭ kiam fina pacinterkonsento troviĝas.

La palestinanoj povas ekhavi propran ŝtaton kiam ili akceptas ke la najbaroj retenu la sian.

En la pacintertraktoj en 2000/2001 kaj en 2007/2008 evidentiĝis kio pli ol io alia malhelpas al pacsolvo inter la palestinanoj kaj ilia plej proksima najbaro.

Kaj Jaser Arafat kaj Maĥmud Abbas malakceptis proponojn pri fondado de palestina ŝtato en la tuta Gaza-strio kaj preskaŭ tuta Cisjordanio.

La palestinaj estroj oste malmole malcedis la postulon ke pli ol 5 milionoj da palestinanoj (la idaro de la rifuĝintoj de 1948) havu la rajton ekloĝiĝi en la najbara ŝtato kaj per tio fundamente ŝanĝi la demografian kunmetadon de tiu ĉi ŝtato.

En tiu ĉi mallonga letero mi ne povas tuŝi ĉiujn detalojn pri kial tio estas rifuzita de la najbaroj de viaj amikoj.

Tute mallonge: La najbara ŝtato de la palestinanoj havas evidentan plimulton de popolo kiu estis sen propra ŝtato dum multaj jarcentoj. La spertoj de tio estis tre malbonaj kaj en Eŭropo kaj en Mezoriento.

Ekde 1948 tiu ĉi najbara popolo estis plimulto en sia propra ŝtato, en la sama regiono kie ilia religia ĉefcentro troviĝis dum la lastaj tri mil jaroj.

La najbaroj de viaj amikoj havas nur unu ŝtaton en la mondo kie ili estas plimulto, nur unu ŝtaton kie ilia lingvo estas nacia lingvo, nur unu ŝtaton kie la ŝtato estas stampita de ilia religio. Ili ne povas perdi ĝin.

Por viaj amikoj – la palestinanoj – la situacio estas alia. Ili jam estas plimulto en la ŝtato Jordanio, evidenta plimulto en pli ol 20 ŝtatoj parolas ilian lingvon kaj evidenta plimulto en pli ol 50 ŝtatoj havas la saman religion.

Se la palestinanoj rezignas la postulon pri “rajto reveni”, la najbaroj ekkomprenos ke viaj amikoj antaŭ ĉio estas okupataj de ekhavo de propra ŝtato en Cisjordanio kaj la Gaza-strio. Hodiaŭ evidenta plimulto de la najbaroj havas la impreson ke la palestinaj estroj ne akceptis la identecon kaj konstucian leĝon de la najbara ŝtato.

Eble la plej grava helpo kiun vi povas doni al viaj amikoj estas kuraĝigi ilin akcepti aliajn solvojn ol moviĝon al la najbara ŝtato.

Tradukita el la norvega: Brev til venner av palestinerne

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.

2 comments

Milokula Kato said:

Mi estas amiko de la palestinanoj kaj deziras al ili pacon.

La afero alias se ili ne volas akcepti mian bondeziron. Mi povas deziri al iu sanon, sed se tiu persono fumas aŭ drinkegas, mia bondeziro ŝvebos en la aero neatinginte la celon.
13 years ago ( translate )

Tom Nylund replied to Milokula Kato:

Saĝaj kaj veraj vortoj Milokula. Bona kaj klariga "parabolo". Dankojn!

Suferas la palestinanoj kiuj deziras paciĝi kun Israelo (tiaj tutcerte troviĝas), sed sub la palestina estraro tio ne eblas pro tio ke laŭ ĝi fondado de palestina ŝtato signifas la nuligon de Israelo. Por kelkaj homoj la ekzisto de unu juda ŝtato estas unu tro multa.

Jen la kerna problemo.

Tial deziro pri paco al la palestinanoj estas kiel deziro pri sano al fumemulo kaj drinkemulo.
13 years ago ( translate )